Ĉapitro 8.1
En la universitata memserva restoracio, Linda sidas kaj pensas.
Ŝi pensas ne tre trankvile. Fakte, ŝiaj pensoj iĝas pli kaj pli maltrankvilaj. Ŝi observas la junan viron, kiu metis ion en la kafon de Gerda. Ŝi pli kaj pli maltrankviliĝas. Tom kaj Bob estas for jam longe. Ili ne revenas. Ĉu do vere okazis io al Gerda? Sed kio okazis? Ĉu io grava? Linda observas la junulon kaj pensas: "Kion mi faros, se li ekstaros kaj foriros? "Ĉu mi sekvos lin? Ĉu mi sekvu lin? "Kion mi faru, se li iros eksteren? Ĉu mi sekvu lin eksteren? Ĉu mi sekvu lin ekstere? Mi ne scias, kion mi faru. Mi ne scias, kion mi faros. Mi ne scias, ĉu mi sekvos lin aŭ ne. "Kaj se li foriros en aŭto? Ĉu ankaŭ mi sekvu lin aŭte? "Jam estas vespero. Baldaŭ venos nokto. Jes. Baldaŭ noktiĝos. Ĉu mi sekvu lin nokte? "Kaj eĉ se li ne iros eksteren de la universitato, eĉ se li restos ĉi tie, ĉu mi sekvu lin? "Se li eliros tra tiu ĉi pordo, li iros en la koridoron al iu ĉambro. Ĉu mi sekvu lin en la koridoron? Ĉu mi sekvu lin en la koridoro? Ĉu mi sekvu lin en la ĉambron, en kiun li eniros? Ne. Neeble. Mi atendos en la koridoro. Sed se nenio okazos? Se li restos longe plu en la ĉambro?