×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 22.1

Ĉapitro 22.1

Baldaŭ venis la policanoj, por ilin liberigi.

Gerda reiris hejmen, al siaj filino kaj edzo. Sed Bob rapidis al la flughaveno. Li volis ĉeesti kun Linda kaj Tom, kiam la policano arestos la kaptintojn de Gerda. Estis sufiĉe multekosta vojaĝo, sed la familio de Gerda - riĉa familio - pagis por ili la bileton, tiel esprimante sian dankemon. Ĉar la policano kaj la gejunuloj sciis pli frue ol la ŝtelistoj, kie troviĝas la trezoro, ili havis multe da tempo por prepari sin. Ili ne dubis, ke la aliaj venos kiel eble plej baldaŭ, kaj ke la tuta bando venos. Kutime tiaj homoj ne fidas sin reciproke, kaj volas kune ĉeesti por certiĝi, ke neniu kaŝos por si parton de la trovaĵo. La loko indikita troviĝis ĉe la piedo de monto, en kaverno, kie, videble, neniu paŝis jam de jaroj. "Feliĉe, ke ili ne kaŝis tiun trezoron trans la maro, ekzemple sur insulo, kien nur per ŝipo oni povas iri. Se estis vere internacia societo, kiel Gerda diris, tio estis ebla, ĉu ne?" Tiel parolis Linda. "Vi pravas," diris Tom. "Mi tute ne ŝatus vojaĝi ŝipe. La maro ĉiam igas min malsana. Mi ŝatas rigardi la maron, resti ĉe la maro, libertempi apud la maro, sed ne vojaĝi per ŝipo sur ĝi: ŝipoj konstante dancas sur la maro, kaj ilia danco tute ne plaĉas al mi. Feliĉe, ke hodiaŭ oni povas iri preskaŭ ien ajn aviadile. Aviadiloj preskaŭ tute ne dancas. Sed eĉ aviadiloj nur duone plaĉas al mi. Plej multe mi preferas, kiam mi veturas sur tero, sur bona firma tero. Mi bezonas sub mi ion pli firman ol akvo kaj aero. Plej plaĉe estas promeni piede sur bona tera vojo. Mi..." Sed Linda interrompis lian paroladon, iom strangan en tiuj kondiĉoj, en kiuj ili troviĝis: "Kiam alvenos la trezorserĉantoj, laŭ via opinio?" ŝi demandis la policanon. "Morgaŭ, tute certe. Ili ne povus alveni hodiaŭ, ĉar ne plu estis aviadilo post la nia, kaj aŭte ili bezonus la tutan nokton. Verŝajne Bob flugos en la sama aviadilo. " La temperaturo estis plaĉa, kaj bela la vetero. Ili starigis sian tendon en la proksimeco, tamen bone prizorgante, ke ĝi ne estu videbla por alvenantoj. La sola maniero, laŭ kiu la trezorserĉantoj povus alveni antaŭ la morgaŭa tago, estus, ke ili flugu per malgranda aviadilo, speciale luita. Sed lui specialan aviadilon kostas tiel multe, ke plej verŝajne ili ne uzos tiun rimedon. La sekvantan matenon, niaj amikoj vekiĝis frue. Tuj la policano kaj la gestudentoj aranĝis, ke ĉiu el ili, unu post la alia, gardostaros en loko, de kie eblas facile observi la solan vojon – aŭ pli ĝuste vojaĉon - laŭ kiu oni povas proksimiĝi al la kaverno, kaj ke ĉiu havos en la kaverno sian difinitan kaŝejon. Post tri horoj da atendado, io fine okazis. Linda, kiu gardostaris en la iom alta observejo, faris la deciditan signalon, kaj rapide kuris de supre al siaj kunuloj. "Aŭto alvenas!" ŝi kriis. En tiu ege soleca regiono, kiu povus veni aŭte per tiu tera vojaĉo, se ne la trezorserĉantoj? La tri atendantoj sin kaŝis, ĉiu en sia difinita loko, malantaŭ rokoj, da kiuj oportune troviĝis multe en la kaverno.


Ĉapitro 22.1 Chapter 22.1 Capítulo 22.1 Глава 22.1

Baldaŭ venis la policanoj, por ilin liberigi. Soon the police came to free them.

Gerda reiris hejmen, al siaj filino kaj edzo. Gerda returned home, to her daughter and husband. Sed Bob rapidis al la flughaveno. But Bob hurried to the airport. Li volis ĉeesti kun Linda kaj Tom, kiam la policano arestos la kaptintojn de Gerda. He wanted to be present with Linda and Tom when the police arrest Gerda's captors. Estis sufiĉe multekosta vojaĝo, sed la familio de Gerda - riĉa familio - pagis por ili la bileton, tiel esprimante sian dankemon. It was a rather expensive trip, but Gerda's family - a wealthy family - paid for the ticket for them, thus expressing their gratitude. Ĉar la policano kaj la gejunuloj sciis pli frue ol la ŝtelistoj, kie troviĝas la trezoro, ili havis multe da tempo por prepari sin. Because the police and the youths knew earlier than the thieves where the treasure was, they had plenty of time to prepare. Ili ne dubis, ke la aliaj venos kiel eble plej baldaŭ, kaj ke la tuta bando venos. They had no doubt that the others would come as soon as possible, and that the whole band would come. Kutime tiaj homoj ne fidas sin reciproke, kaj volas kune ĉeesti por certiĝi, ke neniu kaŝos por si parton de la trovaĵo. Usually such people do not trust each other, and want to be present together to make sure that no one will hide part of the find for themselves. La loko indikita troviĝis ĉe la piedo de monto, en kaverno, kie, videble, neniu paŝis jam de jaroj. The place indicated was at the foot of a mountain, in a cave, where, evidently, no one had walked for years. "Feliĉe, ke ili ne kaŝis tiun trezoron trans la maro, ekzemple sur insulo, kien nur per ŝipo oni povas iri. "Fortunately, they did not hide that treasure across the sea, for example on an island where you can only go by boat. Se estis vere internacia societo, kiel Gerda diris, tio estis ebla, ĉu ne?" If there was a real international society, as Gerda said, that was possible, wasn't it? " Tiel parolis Linda. That's what Linda said. "Vi pravas," diris Tom. "You're right," said Tom. "Mi tute ne ŝatus vojaĝi ŝipe. “I wouldn’t like to travel by boat at all. La maro ĉiam igas min malsana. The sea always makes me sick. Mi ŝatas rigardi la maron, resti ĉe la maro, libertempi apud la maro, sed ne vojaĝi per ŝipo sur ĝi: ŝipoj konstante dancas sur la maro, kaj ilia danco tute ne plaĉas al mi. I like to look at the sea, to stay by the sea, to spend my free time by the sea, but not to travel by boat on it: boats are constantly dancing on the sea, and I don't like their dance at all. Feliĉe, ke hodiaŭ oni povas iri preskaŭ ien ajn aviadile. Fortunately, today you can go almost anywhere by plane. Aviadiloj preskaŭ tute ne dancas. Planes hardly dance at all. Sed eĉ aviadiloj nur duone plaĉas al mi. But even planes I only half like. Plej multe mi preferas, kiam mi veturas sur tero, sur bona firma tero. Most of all I prefer when I ride on land, on good firm ground. Mi bezonas sub mi ion pli firman ol akvo kaj aero. I need something firmer beneath me than water and air. Plej plaĉe estas promeni piede sur bona tera vojo. It is most enjoyable to walk on a good dirt road. Mi..." Sed Linda interrompis lian paroladon, iom strangan en tiuj kondiĉoj, en kiuj ili troviĝis: "Kiam alvenos la trezorserĉantoj, laŭ via opinio?" I ... "But Linda interrupted his speech, a little strange in the conditions in which they found themselves:" When will the treasure hunters arrive, in your opinion? " ŝi demandis la policanon. she asked the police. "Morgaŭ, tute certe. "Tomorrow, for sure. Ili ne povus alveni hodiaŭ, ĉar ne plu estis aviadilo post la nia, kaj aŭte ili bezonus la tutan nokton. They couldn't arrive today because there was no plane after ours, and they would need a car all night. Verŝajne Bob flugos en la sama aviadilo. " Probably Bob will fly in the same plane. " La temperaturo estis plaĉa, kaj bela la vetero. The temperature was pleasant, and the weather beautiful. Ili starigis sian tendon en la proksimeco, tamen bone prizorgante, ke ĝi ne estu videbla por alvenantoj. They set up their tent in the vicinity, however taking good care that it should not be visible to newcomers. La sola maniero, laŭ kiu la trezorserĉantoj povus alveni antaŭ la morgaŭa tago, estus, ke ili flugu per malgranda aviadilo, speciale luita. The only way the treasure hunters could arrive by tomorrow would be for them to fly in a small plane, specially chartered. Sed lui specialan aviadilon kostas tiel multe, ke plej verŝajne ili ne uzos tiun rimedon. But renting a special plane costs so much that most likely they will not use that resource. La sekvantan matenon, niaj amikoj vekiĝis frue. The next morning, our friends woke up early. Tuj la policano kaj la gestudentoj aranĝis, ke ĉiu el ili, unu post la alia, gardostaros en loko, de kie eblas facile observi la solan vojon – aŭ pli ĝuste vojaĉon - laŭ kiu oni povas proksimiĝi al la kaverno, kaj ke ĉiu havos en la kaverno sian difinitan kaŝejon. Immediately the police and the students arranged for each of them, one after the other, to stand guard in a place from where it would be easy to observe the only way - or rather a journey - by which one could approach the cave, and that each would have in the cave its definite hiding place. Post tri horoj da atendado, io fine okazis. After three hours of waiting, something finally happened. Linda, kiu gardostaris en la iom alta observejo, faris la deciditan signalon, kaj rapide kuris de supre al siaj kunuloj. Linda, who was on guard duty in the rather high observatory, made the determined signal, and quickly ran from above to her companions. "Aŭto alvenas!" "A car is coming!" ŝi kriis. she cried. En tiu ege soleca regiono, kiu povus veni aŭte per tiu tera vojaĉo, se ne la trezorserĉantoj? In that extremely lonely region, who could come by car on that earthly journey if not the treasure hunters? La tri atendantoj sin kaŝis, ĉiu en sia difinita loko, malantaŭ rokoj, da kiuj oportune troviĝis multe en la kaverno. The three waiters hid, each in his appointed place, behind rocks, many of which were conveniently found in the cave.