×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 21.1

Ĉapitro 21.1

Gerda sentas sin pli bone.

Ŝi ĵus finis manĝi. Foriris Linda, Tom kaj la policano. Ŝi parolas kun Bob, tre mallaŭte. Ili ja devas atenti, ĉu iu proksimiĝas aŭ ne. Feliĉe, eĉ sen speciale aŭskulti, ŝi ĉiam bone aŭdis, sufiĉe frue, kiam la aĉulo venas. Bob plaĉas al ŝi. Li estas granda kaj forta, kun esprimo de bonkora, sindonema hundo. Ili parolas pri siaj vivoj, pri la lastaj okazaĵoj. Kiam ŝi parolas pri sia edzo, lia vizaĝo ŝanĝiĝas, alprenas iom malĝojan esprimon. Ĉu li enamiĝus al ŝi? Kaj jen aŭdiĝas paŝoj. Bob saltas sub la liton, provas rapide trovi ne tro malkomfortan pozicion sub la lito. "Ne brui," li diras al si, "plej grave, plej necese estas ne brui! " Envenas la gardanto, la aĉa malgrasulo, kiu, per siaj vortoj pri manĝo, tiom suferigis Gerdan. Sed ĉi-foje ŝi povos kontentigi lin. Kia plezuro! "Mi konsentas," krias Gerda, kiam la maldika aĉulo malfermas la pordon. "Mi akceptas vian proponon. Mi ne plu elportas. Mi tradukos vian aĉan paperon. Liberigu mian filinon, kaj donu al mi manĝi, mi petas. " "Jen," simple diras la maldikuleto, kaj li elprenas el sako panon, kolbason, kukon, fruktojn, ĉokoladon, kaj eĉ botelon da lakto. Gerda manĝas silente; ŝi povus manĝi eĉ pli, kvankam ŝi ĵus iom manĝis. Bob, aŭdante la manĝobruon, pli kaj pli malsatas, sed kion li povus fari? "Nu, bonvolu klarigi al mi, kio estas skribita sur tiu malnova papero," la vizitanto diras. Kaj Gerda klarigas. Ŝi rakontas, ke temas pri la trezoro de la Lumoserĉantoj. La Lumoserĉantoj estis sekreta societo, kiu naskiĝis en la dekkvina jarcento kaj daŭris, jen forta, jen malforta, laŭ la epokoj, ĝis la mezo de la dekoka jarcento. Ĝi havis membrojn en tre multaj landoj, en popoloj plej malsamaj. Katolikoj, protestantoj, ortodoksuloj, judoj, islamanoj, budhanoj kaj aliaj estis membroj de tiu internacia aŭ supernacia societo. Ilia celo estis sekrete labori por la unuigo de la mondo, de la popoloj, por la harmoniigo de la religioj, kaj por ke la malsamaj tradicioj interkompreniĝu. Ili estis morala kaj filozofia elito. Ili estis elpensintaj sekretan lingvon, kiu ebligis al ili komuniki, el kiu ajn lando aŭ popolo ili estis. La ŝtatoj, kiam ili malkovris la ekziston de la Lumoserĉantoj, ektimis tiujn homojn, miskomprenis iliajn celojn, kaj ilin persekutis. Inter la Lumoserĉantoj, tre riĉaj homoj troviĝis. Tial, laŭ diversaj malnovaj dokumentoj, ilia trezoro estas multvalora. Tiu ĉi papero estas fotokopio de dokumento, kiu tre precize indikas, kie oni kaŝis la trezoron. Gerda klarigas, tradukas, kaj la viro notas ĉiun detalon sur etan notlibron. Kiam ŝi finis, li diras: "Dankon. Nun ni havas, kion ni deziris. Mi foriras. Mi lasas vin tie ĉi. Ni decidos poste, kion ni faros el vi. Adiaŭ, belulino, adiaŭ. " Nur post kiam la pordo fermiĝis kaj la bruo de la paŝoj forsvenis, aŭdiĝas de sub la lito voĉo, kiu diras: "Ĉu vi lasis al mi iom de tiu kuko? "


Ĉapitro 21.1 Chapter 21.1 Capítulo 21.1 Глава 21.1

Gerda sentas sin pli bone. Gerda feels better.

Ŝi ĵus finis manĝi. She had just finished eating. Foriris Linda, Tom kaj la policano. Linda, Tom and the policeman left. Ŝi parolas kun Bob, tre mallaŭte. She talks to Bob, very softly. Ili ja devas atenti, ĉu iu proksimiĝas aŭ ne. They do have to be careful whether someone approaches them or not. Feliĉe, eĉ sen speciale aŭskulti, ŝi ĉiam bone aŭdis, sufiĉe frue, kiam la aĉulo venas. Luckily, even without special listening, she always heard well, early enough when the bastard came. Bob plaĉas al ŝi. Bob likes her. Li estas granda kaj forta, kun esprimo de bonkora, sindonema hundo. He is big and strong, with an expression of a kind, devoted dog. Ili parolas pri siaj vivoj, pri la lastaj okazaĵoj. They talk about their lives, about the latest events. Kiam ŝi parolas pri sia edzo, lia vizaĝo ŝanĝiĝas, alprenas iom malĝojan esprimon. When she talks about her husband, his face changes, takes on a somewhat sad expression. Ĉu li enamiĝus al ŝi? Would he fall in love with her? Kaj jen aŭdiĝas paŝoj. And here are the footsteps. Bob saltas sub la liton, provas rapide trovi ne tro malkomfortan pozicion sub la lito. Bob jumps under the bed, trying to quickly find a not too uncomfortable position under the bed. "Ne brui," li diras al si, "plej grave, plej necese estas ne brui! " "Don't make a noise," he says to himself, "most importantly, it's most necessary not to make a noise!" Envenas la gardanto, la aĉa malgrasulo, kiu, per siaj vortoj pri manĝo, tiom suferigis Gerdan. The guard comes in, the ugly lean man who, in his words about food, has made Gerda suffer so much. Sed ĉi-foje ŝi povos kontentigi lin. But this time she will be able to satisfy him. Kia plezuro! What a pleasure! "Mi konsentas," krias Gerda, kiam la maldika aĉulo malfermas la pordon. "I agree," cries Gerda, when the thin bastard opens the door. "Mi akceptas vian proponon. "I accept your offer. Mi ne plu elportas. I can't stand it anymore. Mi tradukos vian aĉan paperon. I'll translate your crappy paper. Liberigu mian filinon, kaj donu al mi manĝi, mi petas. " Free my daughter, and give me food, please. " "Jen," simple diras la maldikuleto, kaj li elprenas el sako panon, kolbason, kukon, fruktojn, ĉokoladon, kaj eĉ botelon da lakto. "Here," says the thin little fellow, and he takes out of a bag bread, sausage, cake, fruit, chocolate, and even a bottle of milk. Gerda manĝas silente; ŝi povus manĝi eĉ pli, kvankam ŝi ĵus iom manĝis. Gerda eats in silence; she could eat even more, although she had just eaten a little. Bob, aŭdante la manĝobruon, pli kaj pli malsatas, sed kion li povus fari? Bob, hearing the food noise, is getting hungrier and hungrier, but what could he do? "Nu, bonvolu klarigi al mi, kio estas skribita sur tiu malnova papero," la vizitanto diras. "Well, please explain to me what is written on that old paper," the visitor says. Kaj Gerda klarigas. Ŝi rakontas, ke temas pri la trezoro de la Lumoserĉantoj. She recounts that it is the treasure of the Light Seekers. La Lumoserĉantoj estis sekreta societo, kiu naskiĝis en la dekkvina jarcento kaj daŭris, jen forta, jen malforta, laŭ la epokoj, ĝis la mezo de la dekoka jarcento. The Seekers of Light were a secret society that was born in the fifteenth century and lasted, now strong, now weak, according to the times, until the middle of the eighteenth century. Ĝi havis membrojn en tre multaj landoj, en popoloj plej malsamaj. It had members in very many countries, in very different peoples. Katolikoj, protestantoj, ortodoksuloj, judoj, islamanoj, budhanoj kaj aliaj estis membroj de tiu internacia aŭ supernacia societo. Catholics, Protestants, Orthodox, Jews, Muslims, Buddhists and others were members of this international or supranational society. Ilia celo estis sekrete labori por la unuigo de la mondo, de la popoloj, por la harmoniigo de la religioj, kaj por ke la malsamaj tradicioj interkompreniĝu. Their purpose was to work secretly for the unification of the world, of the peoples, for the harmonization of religions, and for the different traditions to be understood. Ili estis morala kaj filozofia elito. They were a moral and philosophical elite. Ili estis elpensintaj sekretan lingvon, kiu ebligis al ili komuniki, el kiu ajn lando aŭ popolo ili estis. They had invented a secret language that allowed them to communicate from whatever country or people they were from. La ŝtatoj, kiam ili malkovris la ekziston de la Lumoserĉantoj, ektimis tiujn homojn, miskomprenis iliajn celojn, kaj ilin persekutis. The states, when they discovered the existence of the Seekers of Light, feared these people, misunderstood their purposes, and persecuted them. Inter la Lumoserĉantoj, tre riĉaj homoj troviĝis. Among the Light Seekers, very rich people were found. Tial, laŭ diversaj malnovaj dokumentoj, ilia trezoro estas multvalora. Therefore, according to various old documents, their treasure is invaluable. Tiu ĉi papero estas fotokopio de dokumento, kiu tre precize indikas, kie oni kaŝis la trezoron. This paper is a photocopy of a document that very accurately indicates where the treasure was hidden. Gerda klarigas, tradukas, kaj la viro notas ĉiun detalon sur etan notlibron. Gerda explains, translates, and the man writes down every detail on a little notebook. Kiam ŝi finis, li diras: "Dankon. When she's done, he says, “Thank you. Nun ni havas, kion ni deziris. Now we have what we wanted. Mi foriras. I'm leaving Mi lasas vin tie ĉi. I leave you here. Ni decidos poste, kion ni faros el vi. We will decide later what to make of you. Adiaŭ, belulino, adiaŭ. " Nur post kiam la pordo fermiĝis kaj la bruo de la paŝoj forsvenis, aŭdiĝas de sub la lito voĉo, kiu diras: "Ĉu vi lasis al mi iom de tiu kuko? " Only after the door closes and the sound of footsteps fades does a voice come from under the bed that says, "Did you leave me some of that cake?"