×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 20.2

Ĉapitro 20.2

Gerda raportas pri la dokumento; ŝi tenas ĝin enmane kaj tradukas, vorton post vorto; krome, ŝi donas ĉiujn necesajn klarigojn. La policano kapjesas komprene.

Gerda klarigas al li ankoraŭ pli pri la kondiĉoj de sia mallibereco. Kaj jen la policano havas ideon. "Bob, ĉu vi konsentus kaŝi vin sub la lito, se iu envenus? " "Kial? " "Mi havas planon. Mi ŝatus, ke ni ĉiuj foriru, krom vi kaj Gerda, kaj ke ŝi diru al la kaptinto, ke ŝi konsentas klarigi al li, kio estas skribita sur tiu papero, mi volas diri: sur tiu malnova dokumento. Ili tiam agos laŭ la dokumento, kaj ni kaptos ilin tiom pli facile. Sed tamen, ni ne rajtas riski, ke Gerda suferu. Kiu scias? Kiam ŝi ne plu estos necesa por ili, ili povus... Nu, vi komprenas. Vi restos ĉi tie, kaj kiam vi aŭdos paŝojn proksimiĝi, vi kaŝos vin sub la lito, kaj bone atentos ĉion, kio okazas. Gerda diris, ke ĉiam venas nur unu persono, unu viro, maldika ulo, ne tre forta. Fortulo kiel vi tuj superos lin, se necese. " Bob konsentas, kvankam, se diri la veron, kun iom duba esprimo.


Ĉapitro 20.2 Chapter 20.2 Capítulo 20.2 Глава 20.2

Gerda raportas pri la dokumento; ŝi tenas ĝin enmane kaj tradukas, vorton post vorto; krome, ŝi donas ĉiujn necesajn klarigojn. Gerda reports on the document; she holds it in her hand and translates, word for word; in addition, she gives all the necessary explanations. La policano kapjesas komprene. The police nod.

Gerda klarigas al li ankoraŭ pli pri la kondiĉoj de sia mallibereco. Gerda explains to him even more about the conditions of her imprisonment. Kaj jen la policano havas ideon. And here the police have an idea. "Bob, ĉu vi konsentus kaŝi vin sub la lito, se iu envenus? " "Bob, would you agree to hide under the bed if anyone came in?" "Kial? " "Mi havas planon. "I have a plan. Mi ŝatus, ke ni ĉiuj foriru, krom vi kaj Gerda, kaj ke ŝi diru al la kaptinto, ke ŝi konsentas klarigi al li, kio estas skribita sur tiu papero, mi volas diri: sur tiu malnova dokumento. I would like us all to leave, except you and Gerda, and for her to tell the captor that she agrees to explain to him what is written on that paper, I mean: on that old document. Ili tiam agos laŭ la dokumento, kaj ni kaptos ilin tiom pli facile. They will then act according to the document, and we will capture them all the more easily. Sed tamen, ni ne rajtas riski, ke Gerda suferu. But still, we must not risk Gerda suffering. Kiu scias? Who knows? Kiam ŝi ne plu estos necesa por ili, ili povus... Nu, vi komprenas. When she was no longer necessary to them, they could... Well, you see. Vi restos ĉi tie, kaj kiam vi aŭdos paŝojn proksimiĝi, vi kaŝos vin sub la lito, kaj bone atentos ĉion, kio okazas. You will stay here, and when you hear footsteps approaching, you will hide under the bed, and pay close attention to everything that happens. Gerda diris, ke ĉiam venas nur unu persono, unu viro, maldika ulo, ne tre forta. Gerda said that only one person always comes, one man, a thin guy, not very strong. Fortulo kiel vi tuj superos lin, se necese. " A strong man like you is going to surpass him if necessary. " Bob konsentas, kvankam, se diri la veron, kun iom duba esprimo. Bob agrees, though, to tell the truth, with a somewhat dubious expression.