×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Gerda malaperis, Ĉapitro 19.1

Ĉapitro 19.1

Petro: Eble ni forkuris tro rapide.

Ĉu vere fantomoj ekzistas? Ralf: Ĉu vi volas raporti pri la voĉo al viaj gepatroj? Se jes, vi ne plu estas mia amiko. Se ili scios, ke ni ludis en la malpermesita domaĉo, vi... Petro: Ne. Mi tute ne volas diri al la gepatroj, ke ni ludis tie. Tio estas nia sekreto. Mi nur v... Ralf: Jes. Sekreto kunigas la amikojn. Se vi gardos la sekreton, vi restos mia amiko. Sed se vi malkaŝos ĝin al granduloj, mi... mi... mi suferigos vin, mi igos vin plori tiel grave, ke neniam plu en via tuta vivo vi forgesos tiun tagon. Kredu min, en via tuta vivo, tio estos la lasta fojo, kiam vi rompis promeson. Kio? Ĉu tio igas vin ridi? Petro: Mi ne ridas, mi nur v...

Ralf: Ankaŭ mi ne ridas. Mi parolas plej serioze. Oni ne ridas pri veraj danĝeroj, ĉu? Kaj se vi... Petro: Sed mi tute ne volas diri ion al la gepatroj.

Mi nur... Ralf: Kaj se vi rakontos ĝin en la lernejo, ne estos pli bone por vi. Mi plorigos vin tute same. Mi malpurigos viajn vestojn, kaj via patrino krios furioze kiam vi revenos hejmen. Mi kuŝigos vin en akvo kaj sidos sur via kapo. Mi kaptos vin per mia speciala kaptilo kaj veturigos vin en la montaron kaj forlasos vin tie, kaj vi estos tute sola kaj perdita, kaj vi ploros. Vi...


Ĉapitro 19.1 Chapter 19.1 Capítulo 19.1 Глава 19.1

Petro: Eble ni forkuris tro rapide. Peter: Maybe we ran away too fast.

Ĉu vere fantomoj ekzistas? Do ghosts really exist? Ralf: Ĉu vi volas raporti pri la voĉo al viaj gepatroj? Ralf: Do you want to report the voice to your parents? Se jes, vi ne plu estas mia amiko. If so, you are no longer my friend. Se ili scios, ke ni ludis en la malpermesita domaĉo, vi... If they know we played in the forbidden house, you ... Petro: Ne. Peter: No. Mi tute ne volas diri al la gepatroj, ke ni ludis tie. I don't want to tell the parents that we played there. Tio estas nia sekreto. That's our secret. Mi nur v... I just w... Ralf: Jes. Sekreto kunigas la amikojn. A secret brings the friends together. Se vi gardos la sekreton, vi restos mia amiko. If you keep the secret, you will remain my friend. Sed se vi malkaŝos ĝin al granduloj, mi... mi... mi suferigos vin, mi igos vin plori tiel grave, ke neniam plu en via tuta vivo vi forgesos tiun tagon. But if you reveal it to great people, I ... I ... I will make you suffer, I will make you cry so hard that you will never forget that day again in your whole life. Kredu min, en via tuta vivo, tio estos la lasta fojo, kiam vi rompis promeson. Kio? Ĉu tio igas vin ridi? Does that make you laugh? Petro: Mi ne ridas, mi nur v...

Ralf: Ankaŭ mi ne ridas. Mi parolas plej serioze. Oni ne ridas pri veraj danĝeroj, ĉu? Kaj se vi... Petro: Sed mi tute ne volas diri ion al la gepatroj.

Mi nur... Ralf: Kaj se vi rakontos ĝin en la lernejo, ne estos pli bone por vi. Ralf: And if you tell it at school, it won't be any better for you. Mi plorigos vin tute same. I'll make you cry just the same. Mi malpurigos viajn vestojn, kaj via patrino krios furioze kiam vi revenos hejmen. I will soil your clothes, and your mother will scream furiously when you return home. Mi kuŝigos vin en akvo kaj sidos sur via kapo. I will put you in water and sit on your head. Mi kaptos vin per mia speciala kaptilo kaj veturigos vin en la montaron kaj forlasos vin tie, kaj vi estos tute sola kaj perdita, kaj vi ploros. I will catch you with my special trap and drive you into the mountains and leave you there, and you will be all alone and lost, and you will weep. Vi...