×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Gerda malaperis, Ĉapitro 18.2

Ĉapitro 18.2

Minutoj pasas.

Multaj minutoj. Unu horo, du horoj, ĉu tri horoj? Ĉu multaj horoj? Kiel scii? Ne estas horloĝo sur la muro, kaj ili prenis ŝian brakhorloĝon. La lumo apenaŭ ŝanĝiĝas en la ĉambro, pro la nemoveblaj fenestro-kovriloj. Ĉu estas frue, ĉu estas malfrue, ŝi tute ne povas scii. Tago, nokto, mateno, vespero ĉi tie estas samaj. Sunlumo neniam envenas. Kaj jen la aĉulo revenas, kun radio-kaj-kased-aparato. Li enmetas kasedon, kaj irigas la aparaton. Eta, plenda plorema voĉeto aŭdiĝas, kaj ŝiras la koron de Gerda: "Patrino, patrineto mia, mi petegas vin. Faru, kion ili volas. Ili kaptis min. Mi ne scias, kie mi estas. Estas terure. Mi timas. Mi tiom deziras reiri hejmen. Mi petegas vin, faru tion, kion ili deziras. Se ne, ili faros malbonon al mi. Ili ne diris, kion. Ili ne volas diri. Sed mi scias, mi sentas, ke estos terure. Kompatu min, kara, kara patrino. Kompatu vian filinon. Mi timegas. Rapidu, rapidu, ke plej frue ili liberigu min. Ili ne volas, ke mi parolu pli longe, sed mi havas paperon kaj plumon, kaj mi tuj skribos leteron al vi. Mi nur petegas: obeu ilin! " "Jen la letero," li kriaĉas, kaj post ridaĉo li aldonas: "Nu, tio verŝajne sufiĉos. Mi revenos post iom da tempo. Mi estas certa, ke vi iĝos saĝa, finfine. Kaj jen. Prenu ĉi tion, ĝi helpos vin pensadi." Kaj tion dirante, li ĵetas al ŝi belegan pomon. Gerda sentas sin, kvazaŭ Eva ĉe l' serpento.


Ĉapitro 18.2 Chapter 18.2 Capítulo 18.2 Глава 18.2

Minutoj pasas.

Multaj minutoj. Unu horo, du horoj, ĉu tri horoj? Ĉu multaj horoj? Kiel scii? Ne estas horloĝo sur la muro, kaj ili prenis ŝian brakhorloĝon. There is no clock on the wall, and they took her watch. La lumo apenaŭ ŝanĝiĝas en la ĉambro, pro la nemoveblaj fenestro-kovriloj. The light barely changes in the room, due to the immovable window coverings. Ĉu estas frue, ĉu estas malfrue, ŝi tute ne povas scii. Tago, nokto, mateno, vespero ĉi tie estas samaj. Day, night, morning, evening are the same here. Sunlumo neniam envenas. Sunlight never comes in. Kaj jen la aĉulo revenas, kun radio-kaj-kased-aparato. And here's the bastard coming back, with a radio-and-cassette player. Li enmetas kasedon, kaj irigas la aparaton. He inserts a cassette, and turns on the device. Eta, plenda plorema voĉeto aŭdiĝas, kaj ŝiras la koron de Gerda: "Patrino, patrineto mia, mi petegas vin. A small, wailing voice is heard, and tears Gerda's heart: "Mother, my mother, I beg you. Faru, kion ili volas. Ili kaptis min. Mi ne scias, kie mi estas. Estas terure. Mi timas. Mi tiom deziras reiri hejmen. Mi petegas vin, faru tion, kion ili deziras. Se ne, ili faros malbonon al mi. If not, they will do me harm. Ili ne diris, kion. Ili ne volas diri. Sed mi scias, mi sentas, ke estos terure. Kompatu min, kara, kara patrino. Kompatu vian filinon. Mi timegas. I'm scared. Rapidu, rapidu, ke plej frue ili liberigu min. Ili ne volas, ke mi parolu pli longe, sed mi havas paperon kaj plumon, kaj mi tuj skribos leteron al vi. They don’t want me to talk any longer, but I have paper and pen, and I’m going to write you a letter. Mi nur petegas: obeu ilin! " I just beg: obey them! " "Jen la letero," li kriaĉas, kaj post ridaĉo li aldonas: "Nu, tio verŝajne sufiĉos. "Here's the letter," he shouts, and after a laugh he adds, "Well, that's probably enough. Mi revenos post iom da tempo. Mi estas certa, ke vi iĝos saĝa, finfine. I'm sure you'll get smart, eventually. Kaj jen. Prenu ĉi tion, ĝi helpos vin pensadi." Take this, it will help you think. " Kaj tion dirante, li ĵetas al ŝi belegan pomon. And saying that, he throws her a beautiful apple. Gerda sentas sin, kvazaŭ Eva ĉe l' serpento. Gerda feels like Eve at the snake.