×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 17.2

Ĉapitro 17.2

"Ĉu la aŭto estis lia?

Ĉu ne estis ŝtelita veturilo? " "Ne. Verŝajne li ne suspektis, ke iu suspektos ion. Kiam ŝi petis, ke li veturigu ŝin, tio al li ne plaĉis, sed li verŝajne opiniis, ke estos eĉ pli suspekte malakcepti ŝin. " "Vi do scias, kiu li estas, ĉu ne? " "Jes, ni kontrolis. Estas la frato de fraŭlino Marta, unu el la universitataj flegistinoj, tiu, kiun Tom venigis. " "Interese! Plej interese! La gefratoj eble kunlaboras en iu malhonesta agado. Kion ili respondas al via demandado pri tiuj strangaj okazaĵoj? " "La flegistino nur rediras la samon, kiel Tom. Kaj la blondulon ni ankoraŭ ne pridemandis. " "Kial? " "Por ke li ne suspektu, ke ni suspektas lin. Li estas nia sola ŝanco retrovi Gerdan. Bedaŭrinde, en la lastaj tagoj, li vivas plej normalan vivon, iris al neniu speciala loko, faris nenion atentindan. Eble li ludis sian rolon kaj ĝin finis. La aliaj - tiuj, kiuj forkuris kun Gerda, kiam Bob, kiu gardis ŝin, estis senkonsciigita - certe estas la gravuloj. Ili devas ekzisti, ĉar nek la alta blondulo, nek lia fratino Marta povis forporti Gerdan. Se evidentiĝos, ke la tasko de la blondulo estis nur faligi ian dormigan substancon en la trinkaĵon de Gerda, ni lin pridemandos. Ni ĝis nun esperis, ke li kondukos nin al la malaperinta belulino. Sed pli kaj pli ŝajnas, ke tio ne okazos.


Ĉapitro 17.2 Chapter 17.2 Capítulo 17.2 Глава 17.2

"Ĉu la aŭto estis lia? "Was the car his?"

Ĉu ne estis ŝtelita veturilo? Wasn't a vehicle stolen? " "Ne. " "No. Verŝajne li ne suspektis, ke iu suspektos ion. Surely he did not suspect that anyone would suspect anything. Kiam ŝi petis, ke li veturigu ŝin, tio al li ne plaĉis, sed li verŝajne opiniis, ke estos eĉ pli suspekte malakcepti ŝin. When she asked him to drive her, he didn't like it, but he probably thought it would be even more suspicious to reject her. " "Vi do scias, kiu li estas, ĉu ne? " "Jes, ni kontrolis. "" Yes, we checked. Estas la frato de fraŭlino Marta, unu el la universitataj flegistinoj, tiu, kiun Tom venigis. It is Miss Martha's brother, one of the university nurses, whom Tom has brought. " "Interese! Plej interese! La gefratoj eble kunlaboras en iu malhonesta agado. The siblings may be cooperating in some dishonest activity. Kion ili respondas al via demandado pri tiuj strangaj okazaĵoj? What do they answer to your questioning about these strange events? " "La flegistino nur rediras la samon, kiel Tom. "" The nurse just repeats the same thing as Tom. Kaj la blondulon ni ankoraŭ ne pridemandis. And we haven't questioned the blonde yet. " "Kial? " "Por ke li ne suspektu, ke ni suspektas lin. "" So that he does not suspect that we suspect him. Li estas nia sola ŝanco retrovi Gerdan. He is our only chance to find Gerda. Bedaŭrinde, en la lastaj tagoj, li vivas plej normalan vivon, iris al neniu speciala loko, faris nenion atentindan. Unfortunately, in the last days, he lives a most normal life, went to no special place, did nothing noteworthy. Eble li ludis sian rolon kaj ĝin finis. Maybe he played his part and finished it. La aliaj - tiuj, kiuj forkuris kun Gerda, kiam Bob, kiu gardis ŝin, estis senkonsciigita - certe estas la gravuloj. The others - the ones who ran away with Gerda when Bob, who was guarding her, were knocked unconscious - are certainly the characters. Ili devas ekzisti, ĉar nek la alta blondulo, nek lia fratino Marta povis forporti Gerdan. They must exist, because neither the tall blond man nor his sister Martha could take Gerda away. Se evidentiĝos, ke la tasko de la blondulo estis nur faligi ian dormigan substancon en la trinkaĵon de Gerda, ni lin pridemandos. If it turns out that the blonde's job was just to drop some sleeping substance into Gerda's drink, we'll interrogate him. Ni ĝis nun esperis, ke li kondukos nin al la malaperinta belulino. We had so far hoped that he would lead us to the missing beauty. Sed pli kaj pli ŝajnas, ke tio ne okazos.