×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 17.1

Ĉapitro 17.1

"Sed kial, kial, kial?

diris la policano preskaŭ krie al sia edzino, kiu estis lia plej helpema kunlaboranto. "Diru al mi kial, kaj mi solvos la problemon. Oni ne kaptas homon por la simpla plezuro travivi aventuron! Ŝi ne estas riĉa. Ne kun la espero ricevi monon ili ŝin kaptis. Ŝi ĉiam vivis plej trankvilan, honestan vivon. Do, ne ĉar ŝi enmiksis sin en iun kriman agadon ili ŝin kaptis. Pro kio do? Por kio? " "Ŝi instruas, vi diris al mi. Kion do ŝi instruas? Kio estas ŝia fako? " "Ŝi instruas historion, sed ŝi estas specialisto pri la sekretaj lingvoj de la deksepa kaj dekoka jarcentoj. " "Pro tio verŝajne ŝi malaperis, sed ni ne trovos la motivon uzante nur nian imagon. Ni prefere uzu la faktojn. Ni provu kunmeti ilin, rekunmeti la sinsekvon de la okazaĵoj. Kiel la afero komenciĝis? " "Ni ne scias multon. Mi raportu jene. Du gestudentoj - Tom kaj Linda - rimarkis, ke alta blondulo metas ion en la tason de Gerda. Ili rimarkis pro lia kaŝa, ŝtela maniero agi. Iom poste, Gerda eliras el la memserva restoracio tra la pordo koridora. Tuj poste aŭdiĝas bruo, kvazaŭ iu falus. Bob, kiu aliĝis al Tom kaj Linda intertempe, eliras kune kun Tom. Ili trovas Gerdan en la koridoro: ŝi kuŝas senkonscia. Tom foriras serĉe al helpo, dum Bob gardas la junan profesorinon. Kiam Tom revenas kun la flegistino, Gerda malaperis, sed ĉi-foje Bob estas senkonscia, batita al-kape. Intertempe la blondulo eliris tra la alia pordo de la memserva restoracio, kaj sekvis Linda. Ŝi sukcesas kunveturi en lia aŭto, sed ne sukcesas igi lin diri ion helpan. Tamen ŝi notas la numeron, markon kaj tipon de la aŭto..."


Ĉapitro 17.1 Chapter 17.1 Capítulo 17.1 Глава 17.1

"Sed kial, kial, kial? "But why, why, why?

diris la policano preskaŭ krie al sia edzino, kiu estis lia plej helpema kunlaboranto. said the policeman almost shouting to his wife, who was his most helpful co-worker. "Diru al mi kial, kaj mi solvos la problemon. "Tell me why, and I'll fix the problem. Oni ne kaptas homon por la simpla plezuro travivi aventuron! One does not catch a man for the simple pleasure of experiencing an adventure! Ŝi ne estas riĉa. She is not rich. Ne kun la espero ricevi monon ili ŝin kaptis. They did not catch her with the hope of getting money. Ŝi ĉiam vivis plej trankvilan, honestan vivon. She always lived a most quiet, honest life. Do, ne ĉar ŝi enmiksis sin en iun kriman agadon ili ŝin kaptis. So, not because she got involved in any criminal activity they caught her. Pro kio do? Why then? Por kio? " "Ŝi instruas, vi diris al mi. Kion do ŝi instruas? Kio estas ŝia fako? " "Ŝi instruas historion, sed ŝi estas specialisto pri la sekretaj lingvoj de la deksepa kaj dekoka jarcentoj. "" She teaches history, but she is a specialist in the secret languages of the seventeenth and eighteenth centuries. " "Pro tio verŝajne ŝi malaperis, sed ni ne trovos la motivon uzante nur nian imagon. "" That's probably why she disappeared, but we won't find the motive using only our imagination. Ni prefere uzu la faktojn. We'd better use the facts. Ni provu kunmeti ilin, rekunmeti la sinsekvon de la okazaĵoj. Let's try to put them together, reassemble the sequence of events. Kiel la afero komenciĝis? " "Ni ne scias multon. Mi raportu jene. I report as follows. Du gestudentoj - Tom kaj Linda - rimarkis, ke alta blondulo metas ion en la tason de Gerda. Two students - Tom and Linda - noticed that a tall blonde was putting something in Gerda's cup. Ili rimarkis pro lia kaŝa, ŝtela maniero agi. They noticed his covert, stealthy way of acting. Iom poste, Gerda eliras el la memserva restoracio tra la pordo koridora. A little later, Gerda leaves the self-service restaurant through the corridor door. Tuj poste aŭdiĝas bruo, kvazaŭ iu falus. Then there is a noise as if someone had fallen. Bob, kiu aliĝis al Tom kaj Linda intertempe, eliras kune kun Tom. Bob, who has joined Tom and Linda in the meantime, goes out with Tom. Ili trovas Gerdan en la koridoro: ŝi kuŝas senkonscia. They find Gerda in the corridor: she is lying unconscious. Tom foriras serĉe al helpo, dum Bob gardas la junan profesorinon. Tom leaves in search of help, while Bob guards the young professor. Kiam Tom revenas kun la flegistino, Gerda malaperis, sed ĉi-foje Bob estas senkonscia, batita al-kape. When Tom returns with the nurse, Gerda has disappeared, but this time Bob is unconscious, beaten to the head. Intertempe la blondulo eliris tra la alia pordo de la memserva restoracio, kaj sekvis Linda. In the meantime, the blond left through the other door of the self-service restaurant, followed by Linda. Ŝi sukcesas kunveturi en lia aŭto, sed ne sukcesas igi lin diri ion helpan. She manages to ride in his car, but fails to get him to say anything helpful. Tamen ŝi notas la numeron, markon kaj tipon de la aŭto..." However, she notes the number, make and type of the car ... "