Ĉapitro 16.2
"Ne ridu pri mi, aŭ mi ne daŭrigos la rakonton.
Okazis io. Du el la soldatoj estis furiozaj, ĉar la kelnero ne volis porti al ili bieron. Ili faris bruegon, kriegis, kriaĉis, la aliaj provis ilin silentigi, kaj finfine speco de milito komenciĝis inter ili. Ili ekbatis unu la alian kun rimarkinda forto. Subite, jen unu telero flugis tra la aero, poste du, tri, kvar, kvin aliaj teleroj, unu taso eĉ flugis ĝis la plafono..." "Kia ĝojo! Kia plezuro! Kiajn perfektajn amikojn vi trovis! " "Ĉefe, kia bruo! Ŝajnis, ke ili rompas mil glasojn samtempe, dum cent viroj kune kriaĉas, kaj dek muzikistoj provas kune superi la bruon de la telera milito. " "Tre bela atmosfero, ĉu ne? Mi gratulas vin. Estis kuraĝe resti tie. " "Jes. Kia vivo! Cetere, mi estas kuraĝa, ĉu vi neniam rimarkis? " "Mi ne konas vin sufiĉe, sed via kuraĝo ne mirigas min. Bela, kuraĝa, riskema, aventurema, bonkora: vi estas la perfekta virino. Sed pri via perfekteco ni havos aliajn okazojn paroli. Kio okazis post la telera, glasa kaj turkakafa milito? " "Mi rimarkis tre bedaŭrindan aferon, nome, ke la blondulo ne plu troviĝas en la restoracio. Li certe foriris, dum mi tiom interesiĝis pri la intersoldata milito. Mi vere bedaŭras mian mankon de observemo. Sed kion fari? Bedaŭri ne helpas, Mi fuŝis mian taskon. Mi provos ne fuŝi ĝin alifoje. " "Nu, prave, estas tre bedaŭrinda afero. Eĉ se nur ĉar ĝi montras, ke vi tamen ne estas plene perfekta. Sed mi almenaŭ ĝojas pri unu afero: vi fakte ne tiom interesiĝis pri via blondulo. Do eble vi pravas, eble li ne estas via blondulo, eble vi tamen preferas vian karan brunharan amikon Tom. " "Eble, eble. Sed ĉu vi vere scias, kial mi forturnis miajn okulojn de tiu blondulo, kvankam mi antaŭe decidis plej multe informiĝi pri li? " "Nu, verŝajne ĉar..." "Ĉar unu el tiuj junaj soldatoj estis tiel bela viro!