×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 15.1

Ĉapitro 15.1

"Bonan matenon, ho plej bela, ĉu vi bone dormis?

" "Bonan matenon, Tom. Mi ne dormis tre multe. Kaj vi, ĉu vi dormis kontentige? " "Perfekte, kara, perfekte. Sed diru do al via plej fidinda amiko, kial vi ne sufiĉe dormis. " "Ĉu ne estas klare al vi? Mi tro pensis. Mi pensadis tutnokte pri ĉio, kio okazis hieraŭ. " "Estas fakto, ke mi ne revidis vin hieraŭ, post kiam mi eliris kun Bob por okupiĝi pri Gerda. Ni lasis vin en la memserva restoracio kun la tasko observi la blondulon. Kiam mi revenis, vi estis for. Kien vi iris? Ĉu vi faros al mi precizan raporton? " "Kun plezuro, sed ankaŭ vi raportos al mi poste, ĉu ne? Nu, mi veturis al la urbocentro kun tiu junulo. Mi rakontis al li, ke io fuŝa okazis al mia aŭto, kaj mi petis lin min veturigi. Li hezitis, sed fine decidis jese. Mi deziris lin paroligi, por ekscii pri li kiel eble plej multe, sed mi ne sukcesis. Ni diris unu al la alia nur tre banalajn aferojn. " "Ĉu vi almenaŭ scias, kien li iris en la urbo, laŭ kiuj stratoj, al kiu domo? " "Atendu. Mi rakontos ĉion. Por ke mia peto ŝajnu natura, mi petis lin lasi min en la centro. Li lasis min ĉe la dekstra flanko de la Granda Teatro, kaj li veturis plu. Mi ne sciis, kion fari. Mi promenis en la urbo, pensante, ke mia ideo ne estis tiel bona: mi eksciis nenion pri li, kaj troviĝis sen aŭto en la mezo de la urbo. Fakte, mi sentis min iom stulta. Mi promenis de strato al strato, provante elpensi planon, kaj jen subite mi vidas lin eliri el la poŝtoficejo. Mi estis nekredeble bonŝanca. Imagu! Se mi estus troviĝinta naz-al-naze kun li ĝuste kiam li eliris el la poŝt-oficejo...! Sed mi vidis lin sufiĉe frue por min kaŝi.

Ĉapitro 15.1 Chapter 15.1 Capítulo 15.1 Глава 15.1

"Bonan matenon, ho plej bela, ĉu vi bone dormis? "Good morning, most beautiful one, did you sleep well? "Доброе утро, красавица, ты хорошо спал?

" "Bonan matenon, Tom. " "Good morning, Tom. Mi ne dormis tre multe. I didn't sleep very much. Kaj vi, ĉu vi dormis kontentige? And you, did you sleep satisfactorily? А ты хорошо спал? " "Perfekte, kara, perfekte. " "Perfectly, dear, perfectly. Sed diru do al via plej fidinda amiko, kial vi ne sufiĉe dormis. But tell your best friend why you haven't slept enough. Но скажи своему лучшему другу, почему ты не выспался. " "Ĉu ne estas klare al vi? " "Isn't it clear to you? Mi tro pensis. I thought too much. Я слишком много думал. Mi pensadis tutnokte pri ĉio, kio okazis hieraŭ. I was thinking all night about everything that happened yesterday. " "Estas fakto, ke mi ne revidis vin hieraŭ, post kiam mi eliris kun Bob por okupiĝi pri Gerda. "" It's a fact I didn't see you again yesterday, after I went out with Bob to take care of Gerda. Ni lasis vin en la memserva restoracio kun la tasko observi la blondulon. We left you in the self-service restaurant with the task of observing the blonde. Kiam mi revenis, vi estis for. Kien vi iris? where did you go Ĉu vi faros al mi precizan raporton? Will you give me an accurate report? " "Kun plezuro, sed ankaŭ vi raportos al mi poste, ĉu ne? "With pleasure, but you'll report to me later, won't you?" Nu, mi veturis al la urbocentro kun tiu junulo. Well, I drove downtown with that young man. Mi rakontis al li, ke io fuŝa okazis al mia aŭto, kaj mi petis lin min veturigi. I told him something bad had happened to my car, and I asked him to drive me. Li hezitis, sed fine decidis jese. He hesitated, but finally decided in the affirmative. Mi deziris lin paroligi, por ekscii pri li kiel eble plej multe, sed mi ne sukcesis. I wanted to talk to him to find out as much as I could about him, but I didn't succeed. Я хотел поговорить с ним, чтобы узнать о нем как можно больше, но мне это не удалось. Ni diris unu al la alia nur tre banalajn aferojn. We told each other only very trivial things. " "Ĉu vi almenaŭ scias, kien li iris en la urbo, laŭ kiuj stratoj, al kiu domo? "Do you at least know where he went in the city, which streets, which house?" " "Atendu. " "Wait. Mi rakontos ĉion. I will tell everything. Por ke mia peto ŝajnu natura, mi petis lin lasi min en la centro. To make my request seem natural, I asked him to leave me in the center. Чтобы моя просьба казалась естественной, я попросил его оставить меня в центре. Li lasis min ĉe la dekstra flanko de la Granda Teatro, kaj li veturis plu. He left me on the right side of the Grand Theatre, and he drove on. Mi ne sciis, kion fari. I didn't know what to do. Mi promenis en la urbo, pensante, ke mia ideo ne estis tiel bona: mi eksciis nenion pri li, kaj troviĝis sen aŭto en la mezo de la urbo. I walked in the city, thinking that my idea was not so good: I did not find out anything about him, and found myself without a car in the middle of the city. Я гулял по городу, думая, что моя идея не так хороша: я ничего о нем не знал и оказался без машины в центре города. Fakte, mi sentis min iom stulta. In fact, I felt a little stupid. На самом деле, я чувствовал себя немного глупо. Mi promenis de strato al strato, provante elpensi planon, kaj jen subite mi vidas lin eliri el la poŝtoficejo. I was walking from street to street, trying to come up with a plan, and all of a sudden I see him coming out of the post office. Mi estis nekredeble bonŝanca. I was incredibly lucky. Мне невероятно повезло. Imagu! Imagine! Se mi estus troviĝinta naz-al-naze kun li ĝuste kiam li eliris el la poŝt-oficejo...! If I had been face-to-face with him just as he was leaving the post office ...! Если бы я был с ним лицом к лицу, как раз когда он выходил из почты ...! Sed mi vidis lin sufiĉe frue por min kaŝi. But I saw him early enough to hide. Но я видел его достаточно рано, чтобы спрятаться.