×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Gerda malaperis, Ĉapitro 14.2

Ĉapitro 14.2

Kaj jen subite ŝi reagis: ŝi iris al la pordo kaj ĝin batis kun plej granda forto; ŝi faris timigan bruon, sed nenio okazis.

Ŝi vokis pli kaj pli laŭte, kriis, kriegis, samtempe piedbatante la pordon, sed venis neniu respondo, neniu reago. Senespera, ŝi revenis al la lito kaj rekuŝiĝis, pli laca ol iam ajn. Dum multaj horoj ŝi restis tiel, kuŝe, kaj fine, tro laca, ŝi ekdormis. Vekis ŝin infana voĉo; ĝi venis el iu alia ĉambro, en la sama domo, tute certe; ĝi diris: "Neniam diru nek al via patro nek al via patrino, ke ni venis en la forlasitan domon. Estas malpermesite ludi ĉi tie. Se ili scius..." Alia voĉeto respondis: "Mi neniam diros. Nek al mia patro, nek al mia patrino. Ne havu zorgojn. Neniam oni scios, ke ni venis ludi ĉi tie. " Gerda diris: "Infanoj, ĉu vi aŭdas min?" Ŝia koro batis espere. "Iu parolis," sonis unu el la infanvoĉoj, sed aŭdeble la knabo ne parolis al Gerda, nur al sia kunulo. "Ĉu vi aŭdis? " "Estis kvazaŭ voĉo de virino," diris la alia. "Infanoj, venu, helpu min, mi estas mallibera, oni ŝlosis la pordon, mi estas enŝlosita, venu, mi petas, mi petegas, liberigu min, "Gerda plu petegis. Sed la reago de la infanoj estis plej senkuraĝiga. "Venu!" kriis unu. "Estas fantomo! " "Vi pravas," la dua respondis, "oni ĉiam rakontis pri fantomo en ĉi tiu forlasita domo. Fantomino, oni diris, kaj la voĉo estis ina. Ni rapide forkuru! " "Mi timas," ankoraŭ diris la unua, dum la bruoj klarigis al Gerda, ke la du knaboj forkuras kaj lasas ŝin sola, sola, sola...


Ĉapitro 14.2 Chapter 14.2 Chapitre 14.2 Capítulo 14.2 Глава 14.2

Kaj jen subite ŝi reagis: ŝi iris al la pordo kaj ĝin batis kun plej granda forto; ŝi faris timigan bruon, sed nenio okazis. And suddenly she reacted: she went to the door and knocked on it with the greatest force; she made a frightening noise, but nothing happened. И вдруг она отреагировала: она подошла к двери и постучала в нее с величайшей силой; она сделала страшный шум, но ничего не случилось.

Ŝi vokis pli kaj pli laŭte, kriis, kriegis, samtempe piedbatante la pordon, sed venis neniu respondo, neniu reago. She called louder and louder, shouted, shouted, at the same time kicking the door open, but no answer came, no reaction. Senespera, ŝi revenis al la lito kaj rekuŝiĝis, pli laca ol iam ajn. Desperate, she went back to bed and lay down again, more tired than ever. В отчаянии она вернулась в постель и отшатнулась, более уставшая, чем когда-либо. Dum multaj horoj ŝi restis tiel, kuŝe, kaj fine, tro laca, ŝi ekdormis. For many hours she lay like that, lying down, and at last, too tired, she fell asleep. Много часов она оставалась такой, лежа, и, наконец, слишком уставшая, она заснула. Vekis ŝin infana voĉo; ĝi venis el iu alia ĉambro, en la sama domo, tute certe; ĝi diris: "Neniam diru nek al via patro nek al via patrino, ke ni venis en la forlasitan domon. A childish voice woke her; it came from some other room, in the same house, for sure; it said, “Never tell either your father or your mother that we have come to the abandoned house. Детский голос разбудил ее; это точно из другой комнаты, в том же доме; там говорилось: «Никогда не говори своему отцу или матери, что мы пришли в заброшенный дом. Estas malpermesite ludi ĉi tie. It is forbidden to play here. Se ili scius..." Alia voĉeto respondis: "Mi neniam diros. If they knew..." Another little voice replied: "I'll never tell. Nek al mia patro, nek al mia patrino. Neither to my father, nor to my mother. Ne havu zorgojn. Don't have any worries. Не беспокойся Neniam oni scios, ke ni venis ludi ĉi tie. " They will never know we came to play here. " Мы никогда не узнаем, что пришли сюда играть. " Gerda diris: "Infanoj, ĉu vi aŭdas min?" Gerda said: "Children, can you hear me?" Ŝia koro batis espere. Her heart was pounding with hope. "Iu parolis," sonis unu el la infanvoĉoj, sed aŭdeble la knabo ne parolis al Gerda, nur al sia kunulo. "Someone was talking," sounded one of the children's voices, but audibly the boy did not speak to Gerda, only to his companion. «Кто-то говорил», - прозвучал один из детских голосов, но мальчик разговаривал не с Гердой, а только со своей спутницей. "Ĉu vi aŭdis? " "Did you hear?" "Вы слышали?" "Estis kvazaŭ voĉo de virino," diris la alia. "It was like a woman's voice," said the other. «Это было похоже на женский голос», - сказал другой. "Infanoj, venu, helpu min, mi estas mallibera, oni ŝlosis la pordon, mi estas enŝlosita, venu, mi petas, mi petegas, liberigu min, "Gerda plu petegis. "Children, come, help me, I am imprisoned, the door has been locked, I am locked, come, I beg, I beg, set me free," Gerda continued to plead. «Дети, давай, помоги мне, я в тюрьме, дверь была заперта, я заперта, давай, пожалуйста, я умоляю, отпусти меня», - продолжала Герда. Sed la reago de la infanoj estis plej senkuraĝiga. But the children's reaction was most discouraging. Но реакция детей была самой душераздирающей. "Venu!" "Come on!" kriis unu. shouted one. крикнул один. "Estas fantomo! " "It's a ghost!" "Vi pravas," la dua respondis, "oni ĉiam rakontis pri fantomo en ĉi tiu forlasita domo. "You are right," replied the second, "there has always been talk of a ghost in this abandoned house. Fantomino, oni diris, kaj la voĉo estis ina. A ghost, they said, and the voice was female. Им сказали, что это призрак, а голос был женским. Ni rapide forkuru! " Let's run away quickly! " "Mi timas," ankoraŭ diris la unua, dum la bruoj klarigis al Gerda, ke la du knaboj forkuras kaj lasas ŝin sola, sola, sola... "I'm afraid," said the first, as the noises explained to Gerda that the two boys were running away and leaving her alone, alone, alone ... «Я боюсь», снова сказал первый, поскольку шумы объяснили Герде, что два мальчика убегают и оставили ее одну, одну, одну.