×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 14.1

Ĉapitro 14.1

"Kie diable mi troviĝas? " diris al si Gerda, kiam ŝi vekiĝis. Ŝi kuŝis sur lito - sur malkomforta, tro mallarĝa lito - en ĉambro nekonata, en domo nekonata. Mankis al ŝi forto, kaj ŝia tuta korpo iom doloris; ŝi estis laca, kvazaŭ ŝi estus laborinta multajn horojn sinsekve en la kampoj, kvazaŭ ŝi estus movinta pezajn rokojn kaj ŝtonojn dum multaj kaj multaj tagoj, sen eĉ horo da dormo, kvazaŭ ŝi estus marŝinta dum multaj kaj multaj semajnoj sur malfacila monta vojeto. Unuvorte, ŝi estis lacega, kaj ŝajnis al ŝi, ke ĉiuj muskoloj de ŝia korpo plendas pri troa laboro, nehome peza, nehome malfacila, nehome laciga. Kaj tamen ŝi sciis, ke ŝi faris neniun korpan laboron; ŝi sentis sin malĝoja; ŝiaj okuloj malsekiĝis; ŝi ploris. Ne estis multe da lumo en la ĉambro. Kvankam ŝi sentis sin tiel laca, tiel senforta, scivolo pri la situacio tamen superis ŝian deziron plu kuŝi. Ŝi sekigis siajn okulojn kaj ellitiĝis. Ŝi iris al la eta fenestro, esperante malfermi la dikajn fenestrokovrilojn, kiuj malhelpis la envenon de lumo. Ŝi ankaŭ esperis, ke ŝi vidos la sunon. Krome, estis tre varme en la ĉambro, kaj estus saĝe malfermi la fenestron por enlasi iom da pura aero. Sed ŝi ne sukcesis. Io malhelpis, ke tiu malnova fenestro moviĝu. Ŝi iris al la pordo; ĝi estis ŝlosita, kaj ŝlosilo nenie videblis. La ĉambro estis malbela, ne tre pura. Apud la muro staris tablo kaj seĝo. Ŝi sidiĝis sur la seĝon, metis la brakojn sur la tablon, la kapon en la manojn, kaj ploris. "Enŝlosita mi estas," ŝi pensis. "Oni enŝlosis min! " Antaŭe ŝi ne multe pensis pri la plezuro esti libera. Liberi estis io perfekte natura: ŝi iris, kien ŝi deziris, sen iu ajn malhelpo, kaj tiu libereco ŝajnis rajto evidenta. Kaj nun oni malliberigis ŝin malantaŭ ŝlosita pordo. Ŝi, kiu tiom ŝatis ĝoji, ridi, kanti, kiu tiom ŝatis ludi kaj promeni sub la suno, nun ne plu trovis en si la humuron, kiu tiom ofte helpis ŝin en la malfacilaj horoj de la vivo. Ŝi ne povis vidi la eksteran sunon, kaj same en ŝia koro ne plu lumis la kutima suno de ĝojo.


Ĉapitro 14.1 Chapter 14.1 Capítulo 14.1 Глава 14.1

"Kie diable mi troviĝas? "Where the hell am I? "Где, черт возьми, я? " diris al si Gerda, kiam ŝi vekiĝis. " Gerda said to herself when she woke up. "Герда сказала себе, как она проснулась. Ŝi kuŝis sur lito - sur malkomforta, tro mallarĝa lito - en ĉambro nekonata, en domo nekonata. She lay on a bed - on an uncomfortable, too narrow bed - in a room unknown, in a house unknown. Mankis al ŝi forto, kaj ŝia tuta korpo iom doloris; ŝi estis laca, kvazaŭ ŝi estus laborinta multajn horojn sinsekve en la kampoj, kvazaŭ ŝi estus movinta pezajn rokojn kaj ŝtonojn dum multaj kaj multaj tagoj, sen eĉ horo da dormo, kvazaŭ ŝi estus marŝinta dum multaj kaj multaj semajnoj sur malfacila monta vojeto. She lacked strength, and her whole body ached a little; she was tired, as if she had worked many hours in a row in the fields, as if she had moved heavy rocks and stones for many, many days, without even an hour of sleep, as if she had walked for many, many weeks on a difficult mountain path. Ей не хватало сил, и все ее тело болело; она устала, как будто она работала много часов подряд в полях, как будто она двигала тяжелые камни и камни в течение многих и многих дней без даже часа сна, как если бы она шла много и много недель по трудной горной дороге. Unuvorte, ŝi estis lacega, kaj ŝajnis al ŝi, ke ĉiuj muskoloj de ŝia korpo plendas pri troa laboro, nehome peza, nehome malfacila, nehome laciga. In a word, she was exhausted, and it seemed to her that all the muscles of her body were complaining of overwork, inhumanly heavy, inhumanly difficult, inhumanly tiring. Одним словом, она была истощена, и ей показалось, что все мышцы ее тела жалуются на переутомление, нечеловечески тяжелые, нечеловечески трудные, бесчеловечно изнуряющие. Kaj tamen ŝi sciis, ke ŝi faris neniun korpan laboron; ŝi sentis sin malĝoja; ŝiaj okuloj malsekiĝis; ŝi ploris. And yet she knew she had done no physical work; she felt sad; her eyes were wet; she cried. Ne estis multe da lumo en la ĉambro. There was not much light in the room. Kvankam ŝi sentis sin tiel laca, tiel senforta, scivolo pri la situacio tamen superis ŝian deziron plu kuŝi. Although she felt so tired, so helpless, curiosity about the situation nevertheless surpassed her desire to lie still. Хотя она чувствовала себя такой усталой, такой слабой, ее любопытство по-прежнему перевешивало ее желание лечь. Ŝi sekigis siajn okulojn kaj ellitiĝis. She dried her eyes and got up. Она вытерла глаза и встала. Ŝi iris al la eta fenestro, esperante malfermi la dikajn fenestrokovrilojn, kiuj malhelpis la envenon de lumo. She went to the small window, hoping to open the thick shutters that prevented the entry of light. Она подошла к крошечному окну, надеясь открыть толстые окна, которые мешали свету проникнуть. Ŝi ankaŭ esperis, ke ŝi vidos la sunon. She also hoped she would see the sun. Krome, estis tre varme en la ĉambro, kaj estus saĝe malfermi la fenestron por enlasi iom da pura aero. In addition, it was very hot in the room, and it would be wise to open the window to let in some clean air. Кроме того, в комнате было очень жарко, и было бы разумно открыть окно, чтобы впустить немного чистого воздуха. Sed ŝi ne sukcesis. Io malhelpis, ke tiu malnova fenestro moviĝu. Something prevented that old window from moving. Что-то помешало этому старому окну сдвинуться. Ŝi iris al la pordo; ĝi estis ŝlosita, kaj ŝlosilo nenie videblis. She went to the door; it was locked, and a key was nowhere to be seen. Она подошла к двери; он был заперт, а ключа нигде не было видно. La ĉambro estis malbela, ne tre pura. Apud la muro staris tablo kaj seĝo. There was a table and a chair by the wall. У стены был стол и стул. Ŝi sidiĝis sur la seĝon, metis la brakojn sur la tablon, la kapon en la manojn, kaj ploris. She sat down in the chair, put her arms on the table, her head in her hands, and cried. Она села на стул, положила руки на стол, положила голову на руки и заплакала. "Enŝlosita mi estas," ŝi pensis. "I'm locked up," she thought. "Oni enŝlosis min! " "I've been locked up!" Antaŭe ŝi ne multe pensis pri la plezuro esti libera. Before, she didn't think much about the pleasure of being free. Liberi estis io perfekte natura: ŝi iris, kien ŝi deziris, sen iu ajn malhelpo, kaj tiu libereco ŝajnis rajto evidenta. Freedom was something perfectly natural: she went where she wanted, without any hindrance, and that freedom seemed an obvious right. Либери была чем-то совершенно естественным: она шла, куда хотела, без каких-либо помех, и эта свобода казалась явным правом. Kaj nun oni malliberigis ŝin malantaŭ ŝlosita pordo. And now she was imprisoned behind a locked door. Ŝi, kiu tiom ŝatis ĝoji, ridi, kanti, kiu tiom ŝatis ludi kaj promeni sub la suno, nun ne plu trovis en si la humuron, kiu tiom ofte helpis ŝin en la malfacilaj horoj de la vivo. She, who loved to rejoice, laugh, sing, who loved to play and walk in the sun, could no longer find in herself the humor that had so often helped her in the difficult hours of life. Она, которая любила подбадривать, смеяться, петь, любила играть и гулять на солнце, теперь оказалась в настроении, которое так часто помогало ей в трудные времена жизни. Ŝi ne povis vidi la eksteran sunon, kaj same en ŝia koro ne plu lumis la kutima suno de ĝojo. She could not see the outside sun, and likewise in her heart the usual sun of joy no longer shone. Она не могла видеть внешнее солнце, и в ее сердце не сияло обычное солнце радости.