Ĉapitro 12.2
"Se vi ne alportos al mi ion por trinki, mi iros mem," diras Bob. "Mi tre soifas. Vi ne povas imagi, kiom soifa mi min sentas. Mi tuj iros trinki akvon. Kaj poste mi iros aĉeti brandon. Ĉu oni povas ricevi brandon en la memserva restoracio? " "Ne, tute ne," Marta respondas, "sed mi havas brandon en mia ĉambro. Mi alportos ĝin al vi. Aŭ venu mem, se vi povas. Ĉu vi povas stariĝi? " "Mi povas," diras Bob, tre malrapide stariĝante kun la helpo de Tom kaj de la flegistino, "kvankam dolore. " Ili iras al ŝia ĉambro. "Trinku tiom da akvo, kiom vi deziras, " ŝi diras. "Kaj poste mi donos brandon al vi. Eksidu sur tiun seĝon, ĝi estas tre komforta, vi vidos. " Bob sidiĝas sur la seĝon, iom ĝemas, kaj ricevas grandan glason da akvo kun videble grandega plezuro. "Doloras al mi la kapo," li diras. "Diru," petas Tom, "kio okazis. Ĉu finfine vi klarigos al ni? Ni estas ege scivolaj. " Bob pripensas iomete, trinkas iom da akvo, metas la manon al la kapo kun dolora esprimo survizaĝe, kaj fine respondas: "Mi ne povus klarigi. Nenio estas klara. Mi estis tie apud Gerda. Mi aŭdis nenion, mi aŭdis neniun bruon. Kaj subite ĉio eksplodis en mia kapo kaj mi mortis. "