Ĉapitro 10.2
Sed nun Tom malŝatas la aventuron.
Li sin demandas, kial li sentas tiun flegistinon nefidinda. Li preferus silenteman, gravaspektan sinjorinon. Tiu ĉi ne aspektas tre zorgeme, kaj li ne trovas ŝin atentema pri liaj demandoj. Verdire, li opinias ŝin ema fuŝi sian laboron. Li timas, ke ŝi ofte agas fuŝe. Fuŝemaj homoj ekzistas en la mondo. Kial tiu tro parolema flegistino ne estus unu el ili? Ĉu li mispaŝis, kiam li turnis sin al ŝi? Sed al kiu alia li povus sin turni? Ŝi estis la sola flegistino, kiu troviĝis en la universitato. Aŭ ĉu li mispensas? Kaj nun li sentas sin ema zorgi pri Linda. Ĉu tiu belega knabino ne troviĝas en danĝero? Li amas ŝin, li eĉ amegas ŝin, pli kaj pli, kaj la ideo, ke danĝeraj homoj povus fari ion al ŝi, apenaŭ estas travivebla. La vivo ne estas facila, kaj ŝajnas nun, ke la tuta afero iĝas pli kaj pli malŝatinda.