×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

La voĉo de radio, Trajnkondukistoj demetas pantalonojn

Trajnkondukistoj demetas pantalonojn

La pasintan monaton altaj temperaturoj faris rekordojn en Svedio. La varmo en vagonoj sen klimatiziloj en trajnoj de Stokholmo atingis 35 gradojn. Viraj kondukistoj varmegis en longaj pantalonoj. La vestreguloj de ilia firmao malpermesas mallongajn pantalonojn, kvankam trajnistinoj rajtas porti jupojn.

Do ĉirkaŭ 15 kondukistoj kaj aliaj viraj laborantoj komencis porti jupojn.

Oni diras ke temas pri tipe sveda protesto. Svedoj emas malpezigi situacion kiu povus kaŭzi konfrontojn aliloke. La trajnistoj sciis ke ilia ago allogus la atenton de la amaskomunikiloj, kaj ke tio montrus al ĉiuj ke la firmao ne plene trapensis la aferon.

La firmao, Arriva, ĵus ŝanĝis siajn vestoregulojn. Oni atentis la proteston de la laborantoj kaj decidis oferti mallongajn pantalonojn al ĉiuj dungitoj. La firmao havas 4400 laborantojn kiuj funkciigas pli ol 1100 trajnojn, busojn kaj tramojn en la regiono Stokholmo.

Eble surprizas ke Arriva efektive ne kontraŭis ke viroj portu jupojn. Laŭ la fama sveda sinteno pri egaleco, ne estas problemo se viro portas jupon, same ke senproblemas se virino portas pantalonon.

Depost la protesto, temperaturoj falis, kaj oni raportas ke la viroj ne plu portas jupojn.

Sed ili povus.


Trajnkondukistoj demetas pantalonojn Zugbegleiter ziehen ihre Hosen aus Train conductors take off their pants Los conductores de tren se quitan los pantalones I macchinisti si tolgono i pantaloni Os condutores de trem tiram as calças

La pasintan monaton altaj temperaturoj faris rekordojn en Svedio. Last month high temperatures made records in Sweden. Le alte temperature del mese scorso hanno stabilito record in Svezia. As altas temperaturas do mês passado bateram recordes na Suécia. La varmo en vagonoj sen klimatiziloj en trajnoj de Stokholmo atingis 35 gradojn. The heat in carriages without air conditioners on trains from Stockholm reached 35 degrees. Viraj kondukistoj varmegis en longaj pantalonoj. Male conductors sweltered in long pants. I direttori d'orchestra maschi indossavano pantaloni lunghi. La vestreguloj de ilia firmao malpermesas mallongajn pantalonojn, kvankam trajnistinoj rajtas porti jupojn. Their company's dress code prohibits short pants, although female train attendants are allowed to wear skirts. Il codice di abbigliamento della loro compagnia proibisce i pantaloni corti, anche se le assistenti di treno donne possono indossare gonne.

Do ĉirkaŭ 15 kondukistoj kaj aliaj viraj laborantoj komencis porti jupojn. So about 15 conductors and other male workers started wearing skirts. Così circa 15 direttori d'orchestra e altri lavoratori maschi iniziarono a indossare le gonne.

Oni diras ke temas pri tipe sveda protesto. It is said to be a typically Swedish protest. Si dice che sia una protesta tipicamente svedese. Svedoj emas malpezigi situacion kiu povus kaŭzi konfrontojn aliloke. Swedes tend to make light of a situation that could cause confrontations elsewhere. Gli svedesi tendono a prendere alla leggera una situazione che potrebbe causare scontri altrove. La trajnistoj sciis ke ilia ago allogus la atenton de la amaskomunikiloj, kaj ke tio montrus al ĉiuj ke la firmao ne plene trapensis la aferon. The train drivers knew that their action would attract the attention of the media, and that this would show everyone that the company had not fully thought the matter through. I macchinisti sapevano che la loro azione avrebbe attirato l'attenzione dei media e che questo avrebbe dimostrato a tutti che la compagnia non aveva riflettuto a fondo sulla questione.

La firmao, Arriva, ĵus ŝanĝis siajn vestoregulojn. The company, Arriva, has recently changed its dress code. Oni atentis la proteston de la laborantoj kaj decidis oferti mallongajn pantalonojn al ĉiuj dungitoj. Attention was paid to the workers' protest and it was decided to offer short pants to all employees. La firmao havas 4400 laborantojn kiuj funkciigas pli ol 1100 trajnojn, busojn kaj tramojn en la regiono Stokholmo. The company has 4,400 employees who operate more than 1,100 trains, buses and trams in the Stockholm region.

Eble surprizas ke Arriva efektive ne kontraŭis ke viroj portu jupojn. Perhaps surprisingly, Arriva did not actually object to men wearing skirts. Forse sorprendentemente, Arriva in realtà non ha obiettato agli uomini che indossano gonne. Laŭ la fama sveda sinteno pri egaleco, ne estas problemo se viro portas jupon, same ke senproblemas se virino portas pantalonon. According to the famous Swedish stance on equality, there is no problem if a man wears a skirt, just as it is no problem if a woman wears trousers. Secondo la famosa posizione svedese sull'uguaglianza, non c'è problema se un uomo indossa una gonna, così come non c'è problema se una donna indossa i pantaloni.

Depost la protesto, temperaturoj falis, kaj oni raportas ke la viroj ne plu portas jupojn. Since the protest, temperatures have dropped, and it is reported that the men no longer wear skirts. Dalla protesta le temperature sono scese e si dice che gli uomini non indossino più la gonna.

Sed ili povus. But they could. Ma potrebbero.