×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

La voĉo de radio, Korritmoj de ĥoranoj samiĝas

Korritmoj de ĥoranoj samiĝas

La korritmoj de ĥoranoj samiĝas dum ili kantas. Tion asertas sciencistoj kiuj volas enketi la medicinan potencon de la fenomeno.

Esploristoj igis ke 15 sanaj junuloj kantu tri malsamajn ĥorajn ekzercojn dum mezuriĝis korritmo. Ili zumis unutone sen gvidado pri spirado. Ili kantis la svedan himnon “Härlig är Jorden” (“Ravas la tero”), kaj ĉantis malrapidan mantron spirante malrapide inter la versoj.

Antaŭ kaj post la kantotaskoj, la partoprenantoj silente legis emocie neŭtralan tekston.

La aŭtoroj de la nova raporto diras ke kunkantado de regulaj kantostrukturoj igas ke la koroj de la kantantoj plirapidiĝas kaj malplirapidiĝas samtempe.

La esploro emfazas la gravecon de la aŭtonoma nerva sistemo por percepti, produkti kaj komuniki muzikon.

La teamo suspektas ke kantado devigas trankvilan kaj regulan spiradon kiu influas variadon de korritmo.

En dua parto de la studo, la ritmojn de la koro kaj spirado de kvin aliaj partoprenantoj oni registris per pli altgradaj mezuriloj. Iliaj koroj emis ŝanĝi rapidon samtempe dum kantado de himno, kaj aparte de mantro.

Ni jam scias ke ĥora kantado samtempigas la muskolajn movojn kaj cerban agadon en grandaj partoj de la korpo. Nun ni scias ke tio validas ankaŭ por la koro.

Antaŭaj esploroj sugestis ke ankaŭ gvidata kaj joga spirado samtempigemas korojn kaj pozitive influas sangopremon.


Korritmoj de ĥoranoj samiĝas Der Herzrhythmus der Chorianer ist derselbe Chorians' heart rhythms are the same De hartritmes van koorzangers zijn hetzelfde Os ritmos cardíacos dos corianos são os mesmos Сердечные ритмы хорианцев одинаковы

La korritmoj de ĥoranoj samiĝas dum ili kantas. The choruses of the choruses change as they sing. Tion asertas sciencistoj kiuj volas enketi la medicinan potencon de la fenomeno. Scientists claim that they want to investigate the medical power of the phenomenon.

Esploristoj igis ke 15 sanaj junuloj kantu tri malsamajn ĥorajn ekzercojn dum mezuriĝis korritmo. Researchers had 15 healthy young people sing three different choral exercises while measuring heart rate. Ili zumis unutone sen gvidado pri spirado. They were buzzing in one go with no breathing guidance. Ili kantis la svedan himnon “Härlig är Jorden” (“Ravas la tero”), kaj ĉantis malrapidan mantron spirante malrapide inter la versoj. They sang the Swedish hymn "Härlig är Jorden", and sang a slow mantra, breathing slowly between the verses.

Antaŭ kaj post la kantotaskoj, la partoprenantoj silente legis emocie neŭtralan tekston. Before and after the song assignments, participants silently read an emotionally neutral text.

La aŭtoroj de la nova raporto diras ke kunkantado de regulaj kantostrukturoj igas ke la koroj de la kantantoj plirapidiĝas kaj malplirapidiĝas samtempe. The authors of the new report say that singing along to regular song structures causes the singers' hearts to speed up and slow down at the same time.

La esploro emfazas la gravecon de la aŭtonoma nerva sistemo por percepti, produkti kaj komuniki muzikon. The research emphasizes the importance of the autonomic nervous system in perceiving, producing and communicating music.

La teamo suspektas ke kantado devigas trankvilan kaj regulan spiradon kiu influas variadon de korritmo. The team suspects that singing requires quiet and regular breathing that affects variation of rhythm.

En dua parto de la studo, la ritmojn de la koro kaj spirado de kvin aliaj partoprenantoj oni registris per pli altgradaj mezuriloj. In a second part of the study, the rhythms of the heart and breathing of five other participants were recorded using higher-level measurements. Iliaj koroj emis ŝanĝi rapidon samtempe dum kantado de himno, kaj aparte de mantro. Their hearts tended to change speed at the same time while singing a hymn, and in particular a mantra.

Ni jam scias ke ĥora kantado samtempigas la muskolajn movojn kaj cerban agadon en grandaj partoj de la korpo. We already know that choral singing synchronizes the muscle movements and brain activity in large parts of the body. Nun ni scias ke tio validas ankaŭ por la koro. Now we know that this applies to the heart as well.

Antaŭaj esploroj sugestis ke ankaŭ gvidata kaj joga spirado samtempigemas korojn kaj pozitive influas sangopremon. Previous research has also suggested that guided and yoga breathing equate to heart and positively affect blood pressure.