Leciono 4. Telefoni
P Jen la numero … ok du kvar … kvin tri ses naŭ.
Telefoni
P Jen la numero … ok du kvar … kvin tri ses naŭ. Saluton!
Mi petas, ĉu mi povas paroli al Helena? – Ne, ne al baleno, al Helena. Kiu vi estas? La bestoĝardeno? Ho, pardonu, tio estas la malĝusta numero; sendube mi eraris. Jes, ok du kvar … kvin tri ses naŭ; eble mi diskis kvin tri sep naŭ. Ok du kvar … kvin tri ses naŭ. Nun la numero estas okupita. Jen, denove… ok du kvar … kvin tri ses naŭ… Saluton! Ĉu mi povas paroli al Helena? – Kial ne? Mi bedaŭras, sed ne necesas esti malĝentila… Kaj al vi, kamarado! – Mil diabloj, tio ne helpas! Eble la telefonisto povas helpi… do, cent: unu nul nul … Mi deziras paroli al mia amikino, la numero estas ok du kvar … kvin tri ses naŭ… Jes, sed la bestoĝardeno dufoje respondis. – Dankon… Pardonu, telefonisto, iu sonorigas ĉe la pordo. Helena! Vi estas ĉi tie.
H Evidente.
Saluton, Petro.
P Saluton, Helena.
Mi tre ĝojas, ke vi venis, ĉar mi provas telefoni al vi. Momenton! Ha! Telefonisto, dankon, dankon. Ĉio estas nun en ordo. Helena, mi volis paroli al vi.
H Nu, jen mi estas!