×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

Jen Nia Mondo, Leciono 21. La Sezonoj – Text to read

Jen Nia Mondo, Leciono 21. La Sezonoj

Beginner 1 Esperanto lesson to practice reading

Start learning this lesson now

Leciono 21. La Sezonoj

Leciono 21.

La Sezonoj H Mi malamas la vintron.

P Sed kial?

H Ĝi estas malbela sezono.

P Ho ne!

Eĉ dum la vintro la naturo estas bela. Kio povus esti pli bela, ol frosta nokto kun arĝenta, hela luno, kaj brilaj steloj? Aŭ neĝo en la sunbrilo? H En la kamparo jes, eble.

Tie la aero estas freŝa kaj pura, kaj oni sentas sin vigla kaj energia. Sed ĉi tie en la urbo la vintro konsistas nur el pluvo kaj nebulo. P Vi troigas, kara, kiel kutime.

Dum decembro neĝis, kaj eĉ pluvo kaj nebulo povas esti belaj. H Ne al mi!

Cetere, en la urbo neĝo estas ĝeno. Ĝeno! P Sed eĉ en la somero la vetero povas esti malagrabla.

Ĉu vi ne memoras, kiel vi maltrankviliĝis dum la fulmotondro pasintan aŭguston? H Mi tamen preferas la someron.

P Ĝi baldaŭ venos.

H Kara, estas januaro: aŭ ĉu vi tion ne rimarkis?

P Jes, sed ni preskaŭ atingis la finon de la monato; februaro estas nur mallonga; kaj en marto la printempo montros sin, kun siaj floroj kaj folioj kaj birdkantoj.

H Se oni trovas sin en urbo, sen ĝardeno, eĉ la printempo ne estas tre bela.

P Ĉu pri la vintro vi plendas, aŭ pri la urbo?

H Pri ambaŭ, sed precipe pri la vintro.

La vintron mi malamas.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE