×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Jen Nia Mondo, Leciono 15. Labora Tempo, Libera Tempo

Leciono 15. Labora Tempo, Libera Tempo

Leciono 15.

Labora Tempo, Libera Tempo P La malnova aŭto estas neriparebla.

Kaj novan aŭton ni ne povas aĉeti. H Hm.

Se vi havus pli bonan postenon, kun pli alta salajro... P Ne, ne, ne.

Mia laboro estas tre interesa, kun bonaj perspektivoj. La oficejo estas en oportuna loko, la laborhoroj estas ne tro longaj, kaj mi enspezas sufiĉe da mono por niaj nuntempaj bezonoj. Mi ne intencas detrui mian karieron, nur por aĉeti novan aŭton tuj, anstataŭ post kelkaj jaroj. Se vi deziras pli da mono, kial ne mem labori? H Mi ja laboras la tutan tagon.

En la mateno mi vekiĝas kaj preparas la matenmanĝon. Dum la tago mi butikumas, zorgas pri la domlaboro, kaj kuiras. Kaj en la vespero, anstataŭ viziti kinejon aŭ teatron, mi nur rigardas la televidon. Kio pri plezuro? P Vi troigas, kara.

Ni havas hobiojn kaj interesojn, ĉu ne? Dum la somero ni ludas tenison kaj naĝas. H Sed mi deziras naĝi en la maro, ne en naĝbaseno.

Kiam laste ni vidis la maron? Kiam ni promenis en la kamparo, aŭ grimpis monton? P Eĉ sen aŭto ni povus ĝui sportojn kaj spektaklojn.

Ni povus uzi aŭtobuson aŭ trajnon. Vi tamen pravas, ni devus pli ofte amuzi nin. Diru al mi, kioma horo estas? H Duono post la sepa, laŭ la radio.

P Nu, en la urbo oni prezentas tiun filmon 'Nepo de la Lupfantomo'.

Se ni tuj iros, ni povos trafi la buson. H Post la taga laboro mi estas tro laca por postkuri buson.

Ni bezonas aŭton.

Leciono 15. Labora Tempo, Libera Tempo Lektion 15. Arbeitszeit, Freizeit Lesson 15. Working Time, Free Time Lección 15. Tiempo de trabajo, tiempo libre 레슨 15. 근무 시간, 자유 시간 Lição 15. Tempo de Trabalho, Tempo Livre

Leciono 15. Lesson 15

Labora Tempo, Libera Tempo Working Time, Free Time 근무시간, 자유시간 P          La malnova aŭto estas neriparebla. P The old car is irreparable. P 오래된 차는 수리가 불가능해요.

Kaj novan aŭton ni ne povas aĉeti. 그리고 우리는 새 차를 살 수 없습니다. H         Hm.

Se vi havus pli bonan postenon, kun pli alta salajro... If you had a better job, with a higher salary ... 좀 더 좋은 직위와 연봉을 받았다면... P          Ne, ne, ne. P 아니요, 아니요, 아니요.

Mia laboro estas tre interesa, kun bonaj perspektivoj. My work is very interesting, with good prospects. 내 작업은 매우 흥미롭고 전망도 좋습니다. La oficejo estas en oportuna loko, la laborhoroj estas ne tro longaj, kaj mi enspezas sufiĉe da mono por niaj nuntempaj bezonoj. The office is in a convenient location, the working hours are not too long, and I am raising enough money for our current needs. 사무실은 편리한 위치에 있고 근무 시간도 그리 길지 않으며 현재 필요한 만큼 충분한 돈을 벌고 있습니다. Mi ne intencas detrui mian karieron, nur por aĉeti novan aŭton tuj, anstataŭ post kelkaj jaroj. I do not intend to ruin my career, just to buy a new car immediately, instead of in a few years. 나는 내 경력을 망치려는 것이 아니라 단지 몇 년 후에 새 차를 구입하는 대신 지금 새 차를 구입하려고 합니다. Se vi deziras pli da mono, kial ne mem labori? If you want more money, why not work yourself? 더 많은 돈을 원한다면 스스로 일해 보는 것은 어떨까요? H         Mi ja laboras la tutan tagon. H I do work all day. H 저는 하루 종일 일해요.

En la mateno mi vekiĝas kaj preparas la matenmanĝon. Dum la tago mi butikumas, zorgas pri la domlaboro, kaj kuiras. During the day I shop, take care of the housework, and cook. 낮에는 쇼핑하고, 집안일을 하고, 요리를 합니다. Kaj en la vespero, anstataŭ viziti kinejon aŭ teatron, mi nur rigardas la televidon. And in the evening, instead of visiting a movie theater or a theater, I just watch TV. Kio pri plezuro? What about pleasure? 즐거움은 어떻습니까? P          Vi troigas, kara. P You exaggerate, my dear. P 당신은 과장했어요.

Ni havas hobiojn kaj interesojn, ĉu ne? We have hobbies and interests, don't we? 우리에겐 취미도 있고 관심사도 있잖아요? Dum la somero ni ludas tenison kaj naĝas. During the summer we play tennis and swim. 여름에는 테니스를 치고 수영을 합니다. H         Sed mi deziras naĝi en la maro, ne en naĝbaseno. H But I want to swim in the sea, not in a swimming pool. H 그런데 저는 수영장이 아닌 바다에서 수영하고 싶어요.

Kiam laste ni vidis la maron? When did we last see the sea? Kiam ni promenis en la kamparo, aŭ grimpis monton? When were we walking in the countryside, or climbing a mountain? 시골을 걸을 때, 산에 오를 때? P          Eĉ sen aŭto ni povus ĝui sportojn kaj spektaklojn. P Even without a car we could enjoy sports and shows. P 차가 없어도 스포츠와 쇼를 즐길 수 있었어요.

Ni povus uzi aŭtobuson aŭ trajnon. We could use a bus or a train. Vi tamen pravas, ni devus pli ofte amuzi nin. But you're right, we should have more fun. 하지만 당신 말이 맞아요. 우리는 더 자주 즐겨야 해요. Diru al mi, kioma horo estas? Tell me, what time is it? 지금 몇 시야? H         Duono post la sepa, laŭ la radio. H Half past seven, according to the radio. H 라디오에 따르면 7시 반이라고 하네요.

P          Nu, en la urbo oni prezentas tiun filmon 'Nepo de la Lupfantomo'. P Well, in the city this movie 'Grandson of the Wolf Phantom' is being shown. P 음, 시내에서는 영화 '늑대귀신의 손자'를 상영하고 있어요.

Se ni tuj iros, ni povos trafi la buson. If we go immediately, we can get on the bus. 바로 가면 버스를 탈 수 있어요. H         Post la taga laboro mi estas tro laca por postkuri buson. H After work, I'm too tired to chase a bus. H 하루 일과를 마치고 너무 피곤해서 버스를 쫓아갈 수가 없어요.

Ni bezonas aŭton. We need a car.