×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Jen Nia Mondo, Leciono 12. La Kongreso

Leciono 12. La Kongreso

Leciono 12. La Kongreso

P Baldaŭ ni vojaĝos eksterlanden - jes, post nur du monatoj ni partoprenos la Universalan Kongreson de Esperanto!

H Mi kredas, ke ĝi estos vere interesa travivaĵo. Ĝi estos nia unua Esperanto-kongreso. Ni povos renkonti kongresanojn el multaj diversaj landoj.

P Oni diras, ke tia kongreso donos al ni multe da novaj amikoj.

H Imagu - ni parolos per unu komuna lingvo kun homoj el pli ol kvardek landoj! El kio konsistas la kongresa programo? Ĉu vi havas la detalojn?

P Jes, jen la detaloj, en la bulteno. La programo enhavas multege da eroj. La unua ero por ni estos verŝajne la Interkona Vespero.

H Kio estas interkona vespero?

P Nu, mi supozas, ke oni havas okazon interkonatiĝi kun aliaj gekongresanoj. Poste estos la Solena Inaŭguro, kun salutoj de eminentuloj kaj reprezentantoj de organizaĵoj el ĉiuj landoj, kaj kun festparolado.

H Kaj kiam okazos la laboraj sesioj?

P Ho, tra la tuta semajno estos amaso da laborkunsidoj. Daŭre oni diskutos, debatos, komitatos. Krome okazos dek prelegoj en la kadro de la Internacia Somera Universitato. Kaj ankoraŭ mi ne menciis la Oratoran Konkurson kaj la Belartajn Konkursojn.

H Nu, ilin mi lasos al vi, Petro. La literaturo ne multe interesas min. Kia estos la distra flanko de la kongreso?

P Ankaŭ bunta... Bankedo kaj Balo... teatraĵo... kaj pluraj ekskursoj. Kien ni iru en la tuttaga ekskurso?

H Donu al mi la prospekton! Ho, Petro, mi apenaŭ povas atendi! Tio estos tiel interesa vizito! Vere mi ĝojas, ke mi lernis Esperanton.

P Ankaŭ mi, mia kara, Ni trinku toston al niaj ferioj! Al la sukceso de la Kongreso!

H Al belega ferio kun amikoj el ĉiuj landoj... kaj kun vi!

P Al niaj ferioj!

H Al niaj kunaj ferioj!

Leciono 12. La Kongreso الدرس 12. الكونغرس Lektion 12. Der Kongress Lesson 12. The Congress Lección 12. El Congreso Leçon 12. Le Congrès Lição 12. O Congresso Урок 12. Конгресс

Leciono 12. الدرس 12. La Kongreso المؤتمر

P          Baldaŭ ni vojaĝos eksterlanden - jes, post nur du monatoj ni partoprenos la Universalan Kongreson de Esperanto! P قريبا سوف نسافر إلى الخارج - نعم ، في غضون شهرين فقط سنشارك في المؤتمر العالمي للإسبرانتو! P We will travel abroad soon - yes, after only two months we will attend the Universal Esperanto Congress! P 곧 우리는 해외 여행을 할 것입니다. 예, 단 두 달 만에 우리는 세계 에스페란토 회의에 참가할 것입니다!

H         Mi kredas, ke ĝi estos vere interesa travivaĵo. H أعتقد أنها ستكون تجربة ممتعة حقًا. ㅎ 정말 재미있는 경험이 될 것 같아요. Ĝi estos nia unua Esperanto-kongreso. سيكون أول مؤتمر للإسبرانتو لنا. 그것은 우리의 첫 번째 에스페란토 대회가 될 것입니다. Ni povos renkonti kongresanojn el multaj diversaj landoj. سنكون قادرين على مقابلة أعضاء الكونغرس من العديد من البلدان المختلفة. 우리는 여러 나라의 국회의원들을 만날 수 있을 것입니다.

P          Oni diras, ke tia kongreso donos al ni multe da novaj amikoj. P يقولون أن مثل هذه الاتفاقية ستمنحنا العديد من الأصدقاء الجدد. P It is said that such a congress will give us many new friends. P 그들은 그러한 대회가 우리에게 많은 새로운 친구를 줄 것이라고 말합니다.

H         Imagu - ni parolos per unu komuna lingvo kun homoj el pli ol kvardek landoj! H تخيل - سنتحدث لغة واحدة مشتركة مع أشخاص من أكثر من أربعين دولة! H Imagine - we will speak in one common language with people from more than forty countries! H Imagine - 우리는 40개국 이상에서 온 사람들과 하나의 공통 언어를 말할 것입니다! El kio konsistas la kongresa programo? ماذا يتكون برنامج المؤتمر؟ What does the congressional program consist of? 의회 프로그램은 무엇으로 구성되어 있습니까? Ĉu vi havas la detalojn? هل لديك التفاصيل؟ 세부 사항이 있습니까?

P          Jes, jen la detaloj, en la bulteno. P نعم ، ها هي التفاصيل في النشرة. P Yes, here are the details in the bulletin. P 예, 자세한 내용은 게시판에 있습니다. La programo enhavas multege da eroj. The program contains a large number of items. 이 프로그램에는 많은 항목이 포함되어 있습니다. La unua ero por ni estos verŝajne la Interkona Vespero. The first item for us will probably be the Interconnection Evening. 우리를 위한 첫 번째 항목은 아마도 입문의 밤이 될 것입니다.

H         Kio estas interkona vespero? H 소개의 밤이란 무엇입니까?

P          Nu, mi supozas, ke oni havas okazon interkonatiĝi kun aliaj gekongresanoj. P حسنًا ، أعتقد أن لديك فرصة للتعرف على زملائك في الكونغرس. P Well, I guess we have a chance to get to know other members of the congress. P 글쎄, 다른 동료 의원들을 알 기회가 있는 것 같은데. Poste estos la Solena Inaŭguro, kun salutoj de eminentuloj kaj reprezentantoj de organizaĵoj el ĉiuj landoj, kaj kun festparolado. ثم سيكون هناك حفل الافتتاح الرسمي ، مع تحيات من كبار الشخصيات وممثلي المنظمات من جميع البلدان ، مع خطاب احتفالي. Next will be the Solemn Inauguration, with greetings from prominent people and representatives of organizations from all over the country, and with a party talk. 그런 다음 모든 국가의 고위 인사와 조직 대표의 인사와 축하 연설과 함께 엄숙한 취임식이 있을 것입니다.

H         Kaj kiam okazos la laboraj sesioj? ح ومتى تعقد جلسات العمل؟ H And when will the work sessions take place? H 그리고 워킹 세션은 언제 열리나요?

P          Ho, tra la tuta semajno estos amaso da laborkunsidoj. P أوه ، سيكون هناك الكثير من ورش العمل على مدار الأسبوع. P Oh, there will be a lot of work sessions throughout the week. P 아, 일주일 내내 많은 워크숍이 있을 거예요. Daŭre oni diskutos, debatos, komitatos. سنستمر في المناقشة والنقاش والالتزام. We will continue to discuss, debate, and committee. 우리는 계속해서 토론하고 토론하고 커밋할 것입니다. Krome okazos dek prelegoj en la kadro de la Internacia Somera Universitato. بالإضافة إلى ذلك ، ستكون هناك عشر محاضرات في إطار الجامعة الصيفية الدولية. In addition, ten lectures will be held at the International Summer University. 또한 국제 여름 대학의 틀에서 10개의 강의가 있을 것입니다. Kaj ankoraŭ mi ne menciis la Oratoran Konkurson kaj la Belartajn Konkursojn. وما زلت لم أذكر المسابقة الخطابية ومسابقات الفنون الجميلة. And yet I didn't mention the Oratory Contest and the Fine Arts Contests. 그리고 아직 웅변 대회와 미술 대회에 대해서는 언급하지 않았습니다.

H         Nu, ilin mi lasos al vi, Petro. حسنًا ، سأتركهم لك يا بيتر. H Well, I'll leave them to you, Peter. H 글쎄요, 그것들은 당신에게 맡기겠습니다, Peter. La literaturo ne multe interesas min. الأدب لا يهمني كثيرا. I am not much interested in literature. 문학은 나에게 별로 관심이 없다. Kia estos la distra flanko de la kongreso? كيف سيكون الجانب الترفيهي من المؤتمر؟ What will be the entertainment side of the congress? 컨벤션의 엔터테인먼트 측면은 어떻습니까?

P          Ankaŭ bunta... Bankedo kaj Balo... teatraĵo... kaj pluraj ekskursoj. P Also colorful ... Banquet and Ball ... play ... and several excursions. P 또한 알록달록... 연회와 무도회... 놀이... 그리고 여러 번의 외출. Kien ni iru en la tuttaga ekskurso? Where should we go on the day trip? 당일치기로 어디로 가야 할까요?

H         Donu al mi la prospekton! H Give me the prospect! H 설명서를 줘! Ho, Petro, mi apenaŭ povas atendi! Oh, Peter, I can hardly wait! 오, 피터, 정말 기다릴 수가 없어! Tio estos tiel interesa vizito! That will be such an interesting visit! 정말 흥미로운 방문이 될 것입니다! Vere mi ĝojas, ke mi lernis Esperanton. I'm really glad I learned Esperanto. 에스페란토를 배운 것이 정말 기쁩니다.

P          Ankaŭ mi, mia kara, Ni trinku toston al niaj ferioj! P Me too, my dear, Let's have a toast to our holidays! P 나도, 내 사랑, 우리 휴일에 건배하자! Al la sukceso de la Kongreso! 의회의 성공을 위하여!

H          Al belega ferio kun amikoj el ĉiuj landoj... kaj kun vi! H A wonderful holiday with friends from all over the world ... and with you! H 모든 나라에서 온 친구들과... 그리고 당신과 함께하는 멋진 휴가를 위해!

P          Al niaj ferioj!

H         Al niaj kunaj ferioj! H To our joint holidays! H 우리의 휴일을 함께!