Dialogo pri Altantido
Kir Buliĉjov
Dialogo pri Altantido
(elrusigis P.Moĵaev)
Platono estis eklaboronta.
Por tio li faris ĉion, kion faris aliaj sciencistoj kaj verkistoj antaŭ li, samekiel ankaŭ post li. Li diris al la sklavo, ke oni neniuokaze voku lin al areopago, eĉ se persoj atakos, sendis knabon al redakcio kun la promeso fordoni la manuskripton al la vespero, ekrigardis la ĉielon, kalkulis mevojn kaj pense komparis ilin kun disputemaj kritikistoj. Poste li demetis desur la sopirata polvkovrita papiruso pezan konkon kaj trempis pelikanan plumon en inkujon kun la surskribo: “De la amikoj kaj kunlaborantoj en la tago de tridekjara scienca kaj socia agado”. Subite venis la bofilino kaj diris:
–Platono, mi iras al kosmetikistino.
La edzino de Aristotelo aranĝis ĉion. – Iru do, – seke diris la granda sciencisto, kiu delonge havis nereguligitajn kontojn kontraŭ Aristotelo.
– Mi ne scias, kun kiu mi lasu Krition, – diris la bofilino.
–Ĉu sklavinoj malmultas?
– Ili havas feritagon, – diris la bofilino.
– Vi ja scias, kia bonkora mi estas. –Tiuokaze prokrastigu la viziton al la kosmetikistino, – diris Platono, amoplene glatigante la papiruson.
– Ne eblas, – suspiris la bofilino.
– Ŝi scias la sekreton de l' eterna juneco.Oni jam logas ŝin en Romon. – En tiun mizeran urbaĉon?
–Interalie, unu aŭguristino profetis, ke Romo estos centro de granda imperio.
– Jen stultaĵo!
– indignis Platono. – Via aŭguristino nenion komprenas pri ekonomio. Romo situas flanke de komerc-vojoj. –Ĉu do vi iom sidos kun Kritio?
Mi baldaŭ revenos. – Kaj kiu do laboros?
– Platono kuraĝis fari senesperan ribelon. La bofilino foriris.
En la terason eniris la bubo Kritio.
Platono malofte rememoris pri lia ekzisto, nurfoje maltrakviliĝis, ĉu ne falis la knabo de sur la roko. Li fortiradis Krition for de la balustrado kaj rakontis al li fabelon pri la knaboIkaro, kiu ne obeis la patron Dedalon kaj fordronis. La bubo aliris al la avo, tuŝis per la fingro la konkon kaj diris:
– Donu ĝin al mi.
Mi faros boaton kaj navigos en Iberion. – La konko fordronos, – diris Platono.
– Ĉiu korpo perdas de sia pezo tiom, kiom pezas la likvo, forpremita de la korpo. Akvo pezas malpli, ol la konko. – Ha, vi scias tro multe, – malestime diris Kritio.
– Sed militservi oni ja ne prenos vin! – Estas kalumnio!
– respondis Platono.– Mi militis ĉe Korinto. – Ajnokaze, fordonu ĝin.
Aliokaze mi krios, ke vi batas min. – Mi ne povas.
Ĝi apartenas al la specio, ne konata al scienco. – Tiom pli.
–Ĝi kaŝas en si grandan misteron.
–Ĉu misteron?
– Kritio ekinteresiĝis. – Rakontu. – La afero estas, ke… – Platono neniel sukcesis elpensi sufiĉe interesan misteron.
– La afero estas, ke… Tiu konko – estas sola aĵo, kiu restis de granda lando. – Kaj kie estas la lando?
– Kie?Kompreneble, ĝi dronis en maro.
Platono elspiris kun sento de malpeziĝo.
La unua paŝo estas jam farita. –Ĉu la tuta lando fordronis?
– La tuta.
– Kial?
– Tio okazis antaŭ longega tempo.
– Platono vane esperis, ke tiu respondo kontentigos la bubon. – Se tio okazis antaŭ longege, de kie do vi scias pri tio?
– Unu egipta pastro rakontis al mi.
– Kaj al li kiu rakontis?
– Lia avo.
–Ĉu la egipta avo?
–Kompreneble, la egipta.
– Kaj kion rakontis al li la avo?
Kritio defiis la imagpovon de Platono.
La sciencisto ne emis cedi. – Li rakontis al li pri tio, ke dio Pozidono enamiĝis al la tiea junulino kaj ekloĝis kun ŝi sur granda monto.
Al ili naskiĝis 5 paroj de ĝemeloj, same kiel al via onklino. – La onklino havas nur unu paron de ĝemeloj, kaj ili ne naskiĝis, sed ilin alportis la cikonio.
– Jes, tute ĝuste, – sin haltigis Platono.
– Ankaŭ al Pozidono la cikonioj alportis la ĝemelojn. Tuta aro da cikonioj. La ĝemeloj fariĝis reĝoj kaj reĝis laŭ vice. – Ĉu ili estis fortaj?
– Fortaj, same kiel Atlaso.
Ĉu la panjo rakontis al vi pri li? – Knaboj rakontis pri li.
Li tenas la ĉielon. Avĉjo, kiu tenas la ĉielon, kiam Atlaso vizitas necesejon? Platono konsterniĝis.
Li ne sciis tion. – Ne gravas, – li abrupte fermis la demandon kaj daŭrigis la rakonton.
– Do, tiu lando nomiĝis Atlantido. –Ĉu Atlaso tenis la ĉielon ĝuste tie?
– Jes, tie.
–Ĉu li timis lupojn?
–Lupojn?
Kompreneble, li timis. –Ĉu ankaŭ la ĝemeloj timis?
–Kritio, vi malhelpas al mi.
Ne interrompu min. Aŭ mi ĉion forgesos. –Avĉjo, kio estas sklerozkapulo?
– De kie vi scias tiun vorton?
– La panjo diris.
– Kritio rigardis la avon per la senkulpaj nigraj okuloj, kaj Platono ne kuraĝis demandi, okaze de kio la panjo uzis tiun vorton. Li daŭrigis: – Kompreneble.
Pozidono timis lupojn. Li eĉ ĉirkaŭigis sian monton per kanalo, ronda rivero, por ke la lupo ne formanĝu liajn ĝemelojn. – Kaj kio, se la lupo supersaltos la riveron?
– Por tiu okazo Pozidono fosis ankoraŭ unu kanalon.
– Kaj kio, se la lupo…
– Li konstruis ankoraŭ unu kanalon, kaj ĉesu min interrompi!
Nerimarkeble por si mem Platono pasiiĝis.
La problemo de l' ideala socia strukturo interesis lin delonge. Li prezentis al Kritio siajn opiniojn pri soci-ekonomia strukturo de Atlantido kaj ne rimarkis, ke Kritio ekenuis kaj forprenis la altvaloran konkon. – Kaj tiam, – finis sian rakonton Platono, – la dioj ekkoleris kaj sendis al Atlantido erupcion de vulkano, inundon kaj aliajn plagojn.
Mi devas diri al vi, mia knabo, ke mi pesimisme rilatas al la perspektivo krei idealan ŝtaton. Do en unu bela tago eksonis: bum! – Bum!– gaje reeĥis Kritio de la balustrado.
Li fallasis la konkon kaj ekĝojis, ekvidinte, kian grandan fontanon da ŝprucoj ĝi generis.
– Kion vi faris!
– saltleviĝis Platono. – Kion vi faris!
– Nenio restu de Atlantido.
Ĉiuokaze, vi ja elpensis ĉion. Tri kanaloj kaj kvin paroj de ĝemeloj! Necesas ja tre peni por tiel mensogi! Kaj ne batu min, mi diros al la panjo! – Mi neniam batas la infanojn, – diris la granda sciencisto.
– Kaj en tute, ne malhelpu al mi labori. Mi ne estas vartistino por vi! Kiam mi punos vin per plej severa puno, tiam ni vidos, kiu el ni estas sklerozkapulo! Kritio komprenis, ke ŝercoj finiĝis, mallaŭte ektirploris kaj ekiris ĉasi papiliojn.
Kiam post unu horo la eldoneja sklavo venis por manuskripto, antaŭ Platono jam kuŝis la papirus-rulaĵo, plene skrib-kovrita de malfacile kompreneblaj skribaĵoj de la granda homo.
Ĉe la piedoj de l' filozofo dormetis Kritio, kiu sonĝis la lupon, kaŝirantan al la ĝemeloj. – Jen, prenu kaj ordonu publikigi tion, – diris Platono al la sklavo.
La bofilino revenis nur al la vespero.
La sciencisto mem nutris kaj enlitigis la bubon… Post multaj jaroj dikiĝinta barbohava Kritio rakontadis al la amikoj kaj samfestenanoj:
– Mi ja ĵetegas tiun konkon trans balustradon, la avĉjo tuj ekkrias: “Haltu!
Eĉ sen tio jam nenio restis de Atlantido!” Kaj mi diras al li: “Silentu, avĉjo, vi estas sklerozkapulo!” Li ekkoleris kaj verkis pri Atlantido. La amikoj rigardis Krition kun kompato kaj ne kredis eĉ unu lian vorton.
Anstataŭe ili ekipis ŝipojn por serĉi la malaperintan kontinenton.