×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Ana Pana, Parto 7 - Longa vojaĝo

Parto 7 - Longa vojaĝo

Antaŭ iom da tempo mi faris longan kaj interesan vojaĝon kun amiko.

Ni ekveturis de ĉi tie per trajno al la flughaveno. Poste ni flugis dum 11 (dek unu) horoj! Kiam ni alvenis ni estis lacaj sed tre gajaj. Ni devis stari en longa vico por montri la pasporton kaj vizon. La kontrolado pasis senprobleme. Finfine en Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio - kia mirinda urbego! Ial nia ĉina amikino ne estis en la flughaveno por renkonti nin. "Kion fari nun?" ni pensis. Multaj viroj kriis "Taksio, taksio? Ĉar ni ne vidis iujn busojn ni decidis preni taksion. Ni montris adreson al unu taksiŝoforo kaj li afable helpis pri la pakaĵo. Bedaŭrinde ni ne komprenis kion li diris kaj li ne komprenis nin... Post preskaŭ unu horo en la taksio ni alvenis kaj nia amikino salutis nin kun granda rideto. Montriĝis ke ŝi ne povis veni al la flughaveno ĉar ŝia frateto estis iom malsana kaj ŝiaj gepatroj laboris. Ho, mi havis vere bonan tempon en Pekino kun miaj geamikoj! Iam mi ŝatus reveni...

Parto 7 - Longa vojaĝo Teil 7 – Lange Reise Part 7 - A Long Journey Parte 7 - Largo viaje Parte 7 - Lungo viaggio パート 7 - 長い旅 Parte 7 - Longa jornada Часть 7 - Долгая дорога 第 7 部分 - 漫長的旅程

Antaŭ iom da tempo mi faris longan kaj interesan vojaĝon kun amiko. Some time ago I went on a long and interesting trip with a friend. Hace algún tiempo hice un largo e interesante viaje con un amigo. Il y a quelque temps, j'ai fait un long et intéressant voyage avec un ami. 얼마 전에 나는 친구와 길고 흥미로운 여행을 갔다.

Ni ekveturis de ĉi tie per trajno al la flughaveno. We got out of here by train to the airport. Condujimos desde aquí en tren hasta el aeropuerto. Nous sommes partis d'ici en train pour l'aéroport. 우리는 여기서 공항까지 기차를 탔습니다. Poste ni flugis dum 11 (dek unu) horoj! Then we flew for 11 (eleven) hours! Ensuite, nous avons volé pendant 11 (onze) heures! 그런 다음 우리는 11(11)시간 동안 비행했습니다! Kiam ni alvenis ni estis lacaj sed tre gajaj. When we arrived we were tired but very cheerful. Cuando llegamos estábamos cansados pero muy felices. A notre arrivée, nous étions fatigués mais très joyeux. 우리가 도착했을 때 우리는 피곤했지만 매우 행복했습니다. Ni devis stari en longa vico por montri la pasporton kaj vizon. We had to stand in a long line to show the passport and visa. Tuvimos que hacer una larga fila para mostrar el pasaporte y la visa. Nous avons dû faire la queue pour montrer le passeport et le visa. 우리는 여권과 비자를 보여주기 위해 긴 줄을 서야 했습니다. La kontrolado pasis senprobleme. The check passed smoothly. El cheque pasó sin problemas. La vérification s'est bien déroulée. 수표는 문제없이 진행되었습니다. Finfine en Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio - kia mirinda urbego! Finally in Beijing, the capital of China - what a wonderful city! Enfin à Pékin, la capitale de la Chine - quelle merveilleuse ville! 마침내 중국의 수도인 베이징에 도착했습니다. 정말 멋진 도시였습니다! Ial nia ĉina amikino ne estis en la flughaveno por renkonti nin. For some reason our Chinese friend was not at the airport to meet us. Por alguna razón, nuestro amigo chino no estaba en el aeropuerto para recibirnos. 무슨 이유인지 우리 중국인 친구가 우리를 마중하러 공항에 오지 않았습니다. "Kion fari nun?" "What to do now?" "¿Qué hacer ahora?" "Que faire maintenant?" "이제 어떡하지?" ni pensis. we thought. nous avons pensé. Multaj viroj kriis "Taksio, taksio? Many men shouted “Taxi, taxi? Muchos hombres gritaron “¿Taxi, taxi? Beaucoup d'hommes ont crié "Taxi, taxi? 많은 남자들이 “택시야, 택시야? Ĉar ni ne vidis iujn busojn ni decidis preni taksion. Since we didn’t see any buses we decided to take a taxi. Como no vimos ningún autobús, decidimos tomar un taxi. Comme nous n'avons vu aucun bus, nous avons décidé de prendre un taxi. 우리는 어떤 버스도 보지 않았기 때문에 우리는 택시를 타기로 결정했다. Ni montris adreson al unu taksiŝoforo kaj li afable helpis pri la pakaĵo. We showed an address to one taxi driver and he kindly helped with the luggage. Mostramos una dirección a un taxista y él amablemente nos ayudó con el equipaje. Nous avons montré une adresse à un chauffeur de taxi et il a eu la gentillesse de nous aider avec le colis. 우리는 한 택시 기사에게 주소를 보여주었고 그는 친절하게 짐을 들어주었다. Bedaŭrinde ni ne komprenis kion li diris kaj li ne komprenis nin... Post preskaŭ unu horo en la taksio ni alvenis kaj nia amikino salutis nin kun granda rideto. Unfortunately we didn't understand what he was saying and he didn't understand us ... After almost an hour in the taxi we arrived and our friend greeted us with a big smile. Lamentablemente no entendimos lo que estaba diciendo y él no nos entendió ... Después de casi una hora en el taxi llegamos y nuestro amigo nos saludó con una gran sonrisa. Malheureusement nous n'avons pas compris ce qu'il disait et il ne nous a pas compris ... Après presque une heure de taxi nous sommes arrivés et notre ami nous a accueillis avec un grand sourire. 불행하게도 우리는 그가 말한 것을 이해하지 못했고 그는 우리를 이해하지 못했습니다... 택시로 거의 한 시간 후에 도착했고 우리 친구는 큰 미소로 우리를 맞이했습니다. Montriĝis ke ŝi ne povis veni al la flughaveno ĉar ŝia frateto estis iom malsana kaj ŝiaj gepatroj laboris. It turned out she couldn't come to the airport because her little brother was a little sick and her parents were working. Resultó que no pudo venir al aeropuerto porque su hermano pequeño estaba un poco enfermo y sus padres estaban trabajando. 알고 보니 그녀는 남동생이 조금 아프고 부모님이 일을 하고 계셔서 공항에 올 수 없었습니다. Ho, mi havis vere bonan tempon en Pekino kun miaj geamikoj! Oh, I had a really good time in Beijing with my friends! Oh, j'ai passé un très bon moment à Pékin avec mes amis! 아, 베이징에서 친구들과 정말 좋은 시간을 보냈어요! Iam mi ŝatus reveni... Someday I'd like to come back ... Algún día me gustaría volver ... 언젠가 다시 오고 싶은 날…