Alilandulo
Viro vojaĝas en najbaran landon por praktiki tiean lingvon. Foje li vizitas vendejon kaj demandas: - Ĉu vi havas brunan panon? La vendisto respondas: - Ha, ĉu vi estas alilandulo? - Kial vi divenis? - Ni diras ne "brunan panon" sed "nigran panon". La viro revenas hejmen kaj lernadas leksikon. La sekvan jaron do li revizitas la saman vendejon kaj diras: - Ĉu vi havas nigran panon? La vendisto respondas: - Ha, ĉu vi estas alilandulo? - Hm.. kial vi divenis? - Vi prononcas fuŝe. La viro revenas hejmen kaj longe plibonigas sian prononcadon. Reveninte en la vendejon post jara laborego li demandas sen ajna akĉento: - Ĉu vi havas nigran panon? La vendisto respondas: - Ha, ĉu vi estas alilandulo? La viro estas frapita: - Sed kial vi ĉi-foje divenis?! - Nu vi ja eĉ trifoje vizitas legomvendejon por aĉeti panon. Tion povas nur alilandulo!