×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.27. Tiel eblas plifortigi la imunsistemon

2013.10.27. Tiel eblas plifortigi la imunsistemon

Tiel eblas plifortigi la imunsistemon

Homoj kiuj promenas dum pluvo aŭ saltas en la malvarmegan akvon sen malsaniĝi, estas bone harditaj. Tio ne estas ĝusta, diras medicinistoj. Kiu volas plifortigi sian imunsistemon, tiu devas fari pli ol jen kaj jen ŝviti en la saŭno.

Estas homoj kiuj dum vintro eniras nudaj en lagon kaj kiuj per tio evidente ne malsaniĝas. Oni diras ke ili estas harditaj. Aliaj ĵuras pri regulaj ŝvitadoj en la saŭno por elŝviti ĉion malsanigan. Kaj la reklamo optimisme promesas ke dolĉaj trinkaĵoj el selakto aktivigas la korpan sindefendon. La deziro ŝajnas esti granda igi la korpon pli rezistiva per ĉiaj trukoj kaj helpiloj. Sed ĉu tio kion ni nomas imunsistemo estas entute tiel facile influebla?

"La imunsistemo konsistas el diversaj ĉeloj kaj solveblaj faktoroj kiuj kontraŭatakas infektantojn kaj tumorĉelojn", klarigas imunologo de universitata kliniko en Aachen en Germanio. Se infektantoj superas la naturajn barierojn de la korpo kiaj estas haŭto kaj mukozo, imunĉeloj zorgas pri tio sendanĝerigi ilin kaj malhelpi ilian pluan kreskadon.

"Imunĉeloj estas defenda mekanismo kontraŭ ĉio fremda", diras sportosciencisto. "La imunsistemo estas la korpa polico kiu devas daŭre atenti pri atakantoj". Bona imunsistemo zorgas pri tio ke homoj ne malsaniĝas. Krome ĝi ne atakas sendanĝerajn fremdaĵojn kaj proprajn strukturojn de la korpo - ĝi tieldire ne troreagas. "Se ĝia sinstirado bone funkcias, ĝi kontraŭatakas nur verajn atakantojn".

La imunologo ridetas pri la tro ambicia luktado pri bonaj imunfortoj. "La homoj ne zorgu tro pri sia imunsistemo, ĝi estas vere fortika". Kaj la scienco laŭ li ankoraŭ ne sufiĉe komprenas pri tio por vere direkti celitan influon al ĝi.

Tamen ne estas disputoj pri tio ke la nutrado havas efikon je la imunfortoj. "Tio sendube estas tiel, sed ni ne jam scias kiel". En la intesto de ĉiu homo sidas bilionoj da bakterioj kiuj prilaboras la nutraĵon. La konsisto de la bakteriaro - la tiel nomata mikrobiomo - tamen diferencas de unu homo al alia. Celitaj ŝanĝoj per la nutrado povos nur esti mezurataj post kiam la mikrobiomo estos deĉifrita. Sed tio povas daŭri ankoraŭ kelkajn jarojn. Pro tio plej multaj "sekretaj konsiloj" rilate al nutrado estas pura spekulacio.

Sana nutrado tamen estas grava por bonaj imunfortoj, sed ne eblas celite influi la imunsistemon per unuopaj nutraĵoj. Ni prenu la ekzemplon de kokina supo: La korpo ricevas nutrajn substancojn, salon kaj ion varman. "Oni sentas bonfarton en tiu momento. Sed kokina supo efikas ĉefe je mallonga vido al la ĝenerala bonfarto - ĝi ne influas la imunsistemon". Tamen estas certe ke normala miksita sinnutrado havas maksimuman efikon je la imunsistemo. Aliflanke ne ekzistas scienca pruvo ke hardiĝo havas influon al la imunsistemo.

Pozitiva efiko estas tamen atingebla. "Kiu regule ŝvitas en la saŭno aŭ sinbanas en malvarma akvo, tiu ricevas pli bonan termoreguliĝon. Per tio dum somero la korpo pli rapide malvarmiĝas kaj dum vintro ne tiom konsumas siajn varmokapacitojn. Sed por atingi tion necesas pli ol nur promeni dum pluvo. La efiko science videblas nur se oni iras al ekstremo.

Same nedisputata estas la pozitiva influo de sporto pri la imunsistemo. Modera trejnado - do naĝado, biciklado aŭ kurado kaj - kantado - plifortigas ĝin, sendepende de pluvo, neĝo aŭ suno. Ni stimulas nian imunsistemon per ĉiu trejnado. En la limfaj ganglioj la imunĉeloj kuntuŝiĝas kun la infektantoj. Limfa likvaĵo estas transportata nur per muskolaj movoj. Senaktiveco tial estas malbona. Konstantaj 22 gradoj kaj sidado estas plene maltipaj kaj ne estas la normala stato por kiu estis konstruita la imunsistemo.

Gravan efikon pri la imundefendo havas ankaŭ la psika situacio. Ĉe daŭra streso la korpo elsendas pli da kortisolo kiu subpremas la imunsistemon. Anima bonstato tial estas tre grava. En tiu kunteksto situas ankaŭ la placebo-efiko, ĉar la kredo pri la efiko de iuj medikamentoj aŭ plantaj efiksubstancoj estas tre potenca.

Do leĝera sporta aktiveco kaj bona animstato estas plej gravaj por forta imunsistemo. Tio ne devus esti tro malfacila tasko por plenumi tion.

2013.10.27. Tiel eblas plifortigi la imunsistemon 2013.10.27. This way it is possible to strengthen the immune system