×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.02.22. Kiel produkti sondosieron

2014.02.22. Kiel produkti sondosieron

Kiel produkti sondosieron

Principe fari retradion estas simpla afero: Oni bezonas retejon kien oni povas meti sian elsendaĵon kaj oni bezonas komputilon kun mikrofono por registri la sondosierojn. Tamen la tasko ne estas tiel facila. Nome oni devas ja ankaŭ verki tekstojn en bona Esperanto (se oni ne ricevas ilin de bonvola esperantisto) kaj laŭtlegi ilin kun bona prononco kaj klara voĉo.

Kaj tio estas la ĉefaj obstakloj: La parolado kaj la registrado.

Pri la parolado mi nun ne volas diri multe, ĉiu devas unue mem scii ĉu la parolkapablo por laŭtlegi tekstojn en Esperanto estas jam sufiĉe bona. Kutime homoj kiuj estas parolemaj ankaŭ sufiĉe rapide lernas tion. La prononco estu sufiĉe internacia resp. neŭtrala, kio tamen ne signifas ke ĝi estu senemocia. Sed per iom da ekzercado la prononco rapide pliboniĝos.

Ŝajnas ke la plej granda problemo estas la tekniko de la sonregistrado. Atentindas jenaj punktoj: - la laŭteco de la enira signalo - la evito de eĥo - la evito de fona bruo - la elimino de ĝena spirado el la sonregistraĵo

Por registri la sondosieron tre taŭga estas la programo Audacity kiu estas senpage elŝutebla. Se oni aktivigas ĝin, oni devas meti la agordilojn por la enira signalo en la ĝustan pozicion por esti sufiĉe forta. Tiucele oni devas prove paroli. La distanco al la mikrofono estu proksimume 12 cm. Necesas ankaŭ atenti ke la agordiloj ne faru la eniran signalon tro forta, ĉar tiam la registraĵo difektiĝus.

Por eviti eĥon de la ĉambro kaj por eviti fonan bruon necesas meti ŝirmilon malantaŭ la mikrofonon. Mi solvas tion per mapo kiun mi starigas antaŭ mia buŝo kaj tiam mi pendigas la mikrofonon en la internon de la mapo. Tio tre bone funkcias.

Post la registrado de la sondosiero necesas purigi ĝin de ĝenaj spiroj kiuj aperas en la paŭzoj inter vortoj kaj frazoj. Mi faras tion "permane" en la programo Audacity: Mi markas la koncernan sekcion el la sondiagramo kaj silentigas tiun sekcion. Tio daŭras por registraĵo de 5 minutoj proksimume 25 minutojn. En aliaj programoj eblas ankaŭ aŭtomate purigi la sondosieron, sed tio ofte ne sufiĉas ĉar la purigilo ne estas 100-procente preciza.

Se vi volas kunlabori kun la ERR, vi povas verki (resp. traduki) iun taŭgan tekston, sendi la tekston al mi por eventuala korekto kaj tiam vi povos registri la sondosieron. Ĝi estu en la formato mp3 kaj estu unukanala (ne stereofona). Tion vi devas agordi ĉe Audacity.

Do la plej tikla afero estas la produktado de la sondosiero kaj mi komprenas ke multaj esperantistoj kiuj kapablus verki sonartikolon ne kapablas sonregistri ĝin. Tiucele loka kunlaboro de esperantistoj (la teknikulo eĉ ne devas esti esperantisto) estus tre rekomendinda.

Faru viajn provojn, ne perdu la paciencon kaj fine ĝuu la rezulton. La aŭskultantoj dankos tion al vi.

2014.02.22. Kiel produkti sondosieron 2014.02.22. How to produce an audio file