×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.02.20. Soleco en nia mondo

2014.02.20. Soleco en nia mondo

Soleco en nia mondo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Esploroj montras, ke soleco mortigas maljunajn homojn tro frue. Ciferoj indikas, ke solecaj maljunuloj mortas pli frue ol nesolecaj, mezume je 14 procentoj. Krome, oni trovas ĉe la unuaj signojn de biologia kaj mensa streĉiĝo: pli altaj sangpremoj, pli granda kvanto da kortizolo (la hormono de streso), pli granda kvanto da depresiuloj. La informoj venas de seriozaj institucioj kaj efektive liveras nenion tre novan, ĉar estas konata la fakto, ke izoleco kaŭzas malĝojon kaj malfeliĉon. La malvarmaj ciferoj de sciencaj informoj tamen taŭgas por pripensado pri tiu grava problemo de la moderna mondo: homa kunvivado kaj zorgado de maljunuloj. Ni konsideru iujn praktikajn situaciojn.

La homaro maljuniĝas. Antaŭ cent jaroj la vivoperspektivo atingis la aĝon de kvardek ĝis kvindek jaroj. Progresoj en higieno, nutrado kaj medicino plialtigis tion al 80 jaroj, en evoluintaj landoj. Milionoj da maljunuloj vivantaj en la mondo estas nova fenomeno. Ili foje estas vidvaj, foje ne plene sanaj, ofte eĉ dependantaj de familianoj por ĉiutagaj bezonoj. Temas pri amaso da homoj, kiuj multe laboris kaj meritas respekton, sed nun jam nenion produktas por la socio, krom zorgoj. Ne estus digne forlasi ilin en izolon.

Mi pensas pri tiuj, kiuj sidas antaŭ televidaparato aŭ radioaparato dum longaj horoj, dum la familianoj forestas en siaj okupoj. Kaj eĉ se aliaj samdomanoj ĉeestas, ili ne kapablas teni vivecan interparolon, ĉar la interesoj de la nova generacio ne kongruas kun iliaj. Foje, estus preferinde, ke ili loĝu en maljunulejoj, kie ili povus kunvivi kun aliaj samaĝuloj.

Fronte al tia realaĵo, mi ĉiam memoras pri artikolo de Profesoro Humphrey Tonkin, publikigita antaŭ multaj jaroj, per kiu li rekomendis lernadon de Esperanto al la tiel nomataj “triaaĝuloj”. Per nia lingvo ili povus trovi amikojn en la tuta mondo, kaj nuntempe, kiam interreto faciligas la komunikon, tio fariĝis eĉ pli vera.

Laste, mi pensas pri la kritikoj, kiujn oni lastatempe faras al niaj Esperantaj kluboj, kongresoj kaj renkontiĝoj. Mi konsentas, ke oni devas ilin modernigi kaj aktualigi, rilate al novaj teknologioj. Sed mi pli kaj pli konvinkiĝas, ke “homoj kun homoj” devas renkonti sin por ĉirkaŭbrakoj, kisoj, manpremoj kaj ridetoj. Sufiĉas da soleco en nia mondo. Esperanto estu perilo por varmaj personaj kontaktoj.