×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.02.19. Cerba aktiveco malkaŝas riskemon

2014.02.19. Cerba aktiveco malkaŝas riskemon

Cerba aktiveco malkaŝas riskemon

Fumado, drogoj, senprotekta seksumado - ĉio portas en si certan riskon. Ĉu homoj emas havi tian konduton, tion esploristoj nun povas prognozi. Sufiĉas por tio la signaloj de malmultaj cerbaj areoj.

La kapo kulpas. Aŭ almenaŭ partoj de ĝi. Kiel ni faras decidojn, tio nun estas prognozebla laŭ nia cerba aktiveco. Sciencistoj de la universitato de Teksaso konstatis, ke certaj areoj estas pli aktivaj, se ni decidas por la sekura ago ol por la risko. Kaj krome ili konstatis ke difektoj en tiu regocentro emas konduki al nepripensitai agoj.

En multnombraj studaĵoj sciencistoj jam analizis la kuntekston inter cerbaj regionoj kaj decidoprocezoj. Tamen ĉu tio estas ankaŭ prognozebla en la aktiveco de unuopaj cerbaj areoj, tio ĝis nun estis nekonata. Por la esploro la sciencistoj en Teksaso ŝovis tial 108 virojn kaj virinojn en la aĝo inter 21 kaj 50 jaroj en funkcian magnetresontomografon (fMRT). Ili registris la cerban aktivecon de la testpersonoj dum speciala testo kiu mezuras la riskokonduton de homoj.

Dum tiu BART-testo (Balona Analoga Risko Tasko) la testpersonoj blovas - virtuale ĉe la komputilo - per aerpuŝoj el pumpiloj en balonojn por grandigi ilin kaj ili devas mem decidi, kiom granda la balono fariĝu. Ju pli granda la balono estas, des pli alta estas la rekompenco - sed la partoprenantoj nenion ricevas se la balono krevas. Ĉe ĉiu pumpa puŝo ili do povas elekti inter sekura rekompenco kaj la kreskanta risko ricevi nenion.

Antaŭaj studaĵoj montris ke homoj kiuj riske decidas dum la BART-testo, ankaŭ en la reala vivo emas al malprudento - ili ŝatas fumadon, emas preni drogojn, seksumadas pli ofte senprotekte kaj riskas pli ĉe aŭtomobilveturado.

Dum la testo de la usonaj esploristoj la testpersonoj averaĝe plenpumpis 18 balonojn, 11-foje ili ĝustatempe ĉesis pumpi antaŭ krevo. Per la registritaj datumoj la esploristoj povis prijuĝi kiuj cerbaj regionoj estis aktivaj antaŭ la ĉesigo - kaj kiuj ĉe la decido pri la daŭrigado de la pumpado.

Por la filtrado de la datumoj helpis al ili algoritmo. Per tio la esploristoj povis korekte prognozi preskaŭ 72 procentojn de la decidoj inter ĉesigo kaj daŭrigo surbaze de la aktivecoskemo en la cerbo. En la prijuĝo de la risko ja partoprenas multaj cerbaj areoj, tamen la nombro de areoj kiuj estas bezonataj por la prognozo estas forte reduktebla. Decidas la datumskemoj el unuopaj areoj kiuj laŭtipe influas ekzemple la regadon, labormemoron kaj atenton.