×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.02.17. Taksidancistoj en vienaj baloj

2014.02.17. Taksidancistoj en vienaj baloj

Taksidancistoj en vienaj baloj

Por ke post la anonco "Ĉiuj valsu" vere ĉiuj turniĝu sur la dancejo, pli kaj pli da balorganizantoj en Vieno ofertas tiel nomatajn taksidancistojn. Tiuj dancistoj povas esti mendataj por pluraj dancoj aŭ por la tuta dancvespero.

"Okaze de mia unua balakompano mi estis kun japanino ĉe la viena opereja balo. Mi neniam estus pensinta ke mi vere foje tie partoprenos kaj eĉ ricevos monon por tio", diras Roberto. La viena studento funkcias de pluraj jaroj kiel taksidancisto, balakompananto kaj peranto por la konata danclernejo Elmayer. Li peras dancistojn precipe al japaninoj kiuj ferias en Vieno kaj volas viziti balon.

"Ĉe la baloj de juristoj jam denove estis serĉataj dancistoj. Multaj japaninoj deziras havi iun kiu estas ne pli granda ol 1,70 m", diras Roberto. Taksidancistoj estas junaj viroj, plej ofte studentoj, kiuj kontraŭ pago dancas kun damoj ĉe baloj. Dum la dancvesperoj ili aŭ staras je dispono ĉe "taksiejo" aŭ ili aktive ofertas dancon al la damoj en la salonego. Taksidancistoj funkcias ankaŭ en formo de balakompanantoj. En tiu kazo la dancisto jam bonvenigas la damon ĉe la hotelo kaj venigas ŝin al la balo. Dum la balo la dancisto konversacias kun la damo kaj ĉiam denove ofertas al ŝi kundancadon. "Tiam oni tuj rimarkas ĉu ŝi interesiĝas pli pri la dancado aŭ pri la okazaĵoj ĉe la balo", aldonas Roberto. La deĵoro oficiale finiĝas je la 1-a horo. Tiam la taksidancisto akompanas la damon al la hotelo. "Sed tio finiĝas en la enira halo de la hotelo. Mi neniam aŭdis ke taksidancistoj estus kunirinta al la ĉambro", diras Roberto. Kelkfoje oni ricevas trinkmonon, precipe se la damo volas resti pli longe. "Mi foje havis damon kiu volis resti ĝis la 5-a horo. Ŝi pagis al mi eĉ la matenmanĝon". Ĉu la taksidancisto rajtas trinki alkoholon dum la balo, tion decidas la damo. Por la japaninoj gravas ke oni kune trinku kun ili. Se la damo mendas vinon, tiam ankaŭ la sinjoro trinkas vinon. La damo kompreneble pagas al la taksidancisto ĉiun trinkaĵon, la manĝaĵon kaj la enirbileton.

Multaj klientinoj ankaŭ venas el Germanio, Britio aŭ Usono. Ilia aĝo varias de 20 ĝis 60 jaroj. Jen kaj jen ankaŭ nedancemaj edzoj engaĝas por la edzinoj kundancanton. Plej multaj taksidancistoj aĝas inter 19 kaj 30 jaroj. Estas agrabla kromenspezo por studento. Multaj el ili finas la taksidancadon kiam ili havas seriozan rilaton al virino aŭ kiam ili komencas labori en profesio, ĉar tiam ili ne plu povas viziti ĉiun balon kaj ne plu tiel urĝe bezonas la monon.

La honorarioj varias esence de balo al balo. La startoprezo estas 10 eŭroj por horo. La damoj ricevas tre bonan servon ĉar la dancistoj kondutas bone kaj estas plej ofte bonegaj dancantoj. Tial la taksidancado estas alte aprezata en Vieno.