×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.02.16. Kanzono memore al militservo dum Unua Mondmilito

2014.02.16. Kanzono memore al militservo dum Unua Mondmilito

Kanzono memore al militservo dum Unua Mondmilito

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Mireille Corobu el Francio

Memore al tiuj kiuj suferis dum la unua mondmilito, permesu ke mi parolas pri la kanzono la Madelon. La parolojn skribis Louis Bousquet fine de la jaro mil naŭcent dek tri sur la muziko de Camille Robert. La kanzonon kantis Bach, sen granda sukceso komence de la milito sed ĝi fariĝis plensukcesa kiam Bach ricevis la permeson kanti ĝin sur la fronto en Francio. En la sekva parolado mia estas multe da jardatoj kaj pro tio mi elektas ilin citi nur per la du lastaj ciferoj, tiel pli facila estas la kompreno.

Mia patrina avo kantis al ni, tre junaj infanoj, la Madelon. Li estis dudek jaraĝa en mil naŭcent dek du do forlasis la kampojn de siaj gepatroj por militservi dum du jaroj sed ... okazis la terura milito kaj li restis kvin pliajn jarojn en la francia armeo. De aŭgusto -jaro dek kvar- ĝis majo -jaro dek ses- li estis sur la fronto kiel soldato en la Infanterio, krom kelkaj ĉeestoj en milit-hospitaloj por resaniĝo post vundoj. Tri vundojn li ricevis: la unuan dum la septembra batalo de la Marne-jaro dek kvar- ĉe Rembercourt aux Pots, la duan dum la printempa batalo de la Eparges en la tranĉeo de Calonnes-jaro dek kvin- kaj la trian, multe pli gravan ol la du aliaj, en tranĉeo de Massiges en Champagne-maje de la jaro dek ses.

Januare -jaro dek sep- li elhospitaliĝis kaj poste servis malantaŭ la fronto ĝis la fino de la milito, elarmeiĝis oktobron -jaro dek naŭ-, edziĝis jaron dudek unu kaj mia patrino naskiĝis en la sekva jaro. Mi tre bone konis la geavojn ĉar miaj gepatroj vivis en ilia domo dum la sep unuaj jaroj de sia geedzeco kaj poste, ni revenis ĉiujare por la ferioj. La domo de la geavoj estis duĉambra: unu dormoĉambro kun tri litoj kaj unu manĝoĉambro kun larĝa kameno ĉar ne estis elektro. Pro rumatismoj la avo devis enlitiĝi fruvespere kaj el sia lito li kantis al ni la Madelon, por amuzigi nin kaj dormigi nin...

Nur longtempe poste mi komprenis ke por li, kiu neniam parolis pri la milito, la kanto estis la plej bona memoraĵo kiun li volis konservi el la sep jaroj en la armeo. En meblo de lia domo mi malkovris enirajn kaj elirajn biletojn de hospitaloj kie li ĉeestis kaj tiel mi povas parte sekvi lin en la jaroj pri kiuj li ne parolis.