×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.02.15. Plibonigi la kvaliton de E-parolado

2014.02.15. Plibonigi la kvaliton de E-parolado

Plibonigi la kvaliton de E-parolado

Kiam mi en la jaro 1998 ekhavis la ideon pri la Esperanta Retradio, mi kredis ke la tiam nova ebleco oferti sondokumentojn en la interreto por tutmonda elŝuto kaj aŭskulto estas signifa noviĝo por la progresigo de Esperanto. Ĝis tiam ja nur ŝtataj radiostacioj elsendis en Esperanto kio ja limigis la spektron de temoj resp. lasis grandajn truojn en la kontribuado de la diversaj mondaj regionoj.

De nun - mi pensis tiam - ĉiu E-grupo kaj eĉ individuoj povas aŭdigi siajn voĉojn je forgesinde malaltaj kostoj. Kaj mi pensis ke eblas raporti pri plej diversaj E-aranĝoj kaj aŭdigi la voĉojn de partoprenantoj. Mi ankaŭ skribis al organizantoj de tiaj aranĝoj kaj al diversaj E-grupoj ekz. en Germanio. La eĥo estis nula. Mi mem produktis kelkajn sondosierojn, ekz. mi intervjuis partoprenantojn de la Internacia Festivalo en Germanio jarfine, sed mi ne havis la intencon ĉion fari mem.

Sekve mia vizito ĉe Pola Radio dum oktobro de la sama jaro iom savis mian ideon, ĉar mi komencis registri la satelitajn elsendojn de Pola Radio en Esperanto kaj mi enretigis ilin por aŭdigi ilin en la tuta mondo. Tio ja signifis por Pola Radio pligrandigon de la aŭskultantaro ĉar la satelitaj elsendoj estis kapteblaj nur en Eŭropo. Tiel nun ankaŭ eblis aŭskulti programojn de Pola Radio ekzemple en Norda Ameriko aŭ en Japanio.

Tiun agadon - estis regule du elsendoj ĉiusemajne - mi daŭrigis dum ses jaroj, ĝis unuflanke Pola Radio mem enretigis siajn elsendojn kaj aliflanke aperis alia enretiganto de tiuj elsendoj. Dum tiu tempo ja aperis aliaj retradioj, ekz. "Radio Saluton" el Hispanio aŭ "Radio Verda" el Kanado. Sed kompare al miaj imagoj kaj esperoj pri la burĝonado de retradioj, en Eŭropo tiurilate nenio okazis.

En la jaro 2005 kaj poste mi eksperimentis pri la produktado de filmetoj kaj esperis tiam interesigi homojn kiuj ŝatus aperi en filmetoj por tie paroli en Esperanto, sed ankaŭ tio ne vere progresis. Mi ja produktis kaj kolektis kelkajn filmetojn (ili estas ankoraŭ troveblaj en mia retpaĝaro), sed nur jen kaj jen kelkaj junaj esperantistoj kuraĝis produkti filmetojn. Kune kun germana esperantisto mi produktis 80 (!) t. n. vikifilmetojn en kiuj mi parolis la tekstojn el Vikipedio. La statistikoj de Jutubo ja montris viglan intereson de la spektantoj, sed tio ne instigis aliajn esperantistojn fari ion similan.

Kiam komence de la jaro 2011 Pola Radio ĉesis elsendi en Esperanto, mi decidis reaktivigi mian malnovan ideon pri Esperanta Retradio kaj komencis disaŭdigadon de ĉiutage novaj sondosieroj kun la celo disponigi interesan materialon por allogi la homojn al la aŭskultado en Esperanto kaj por tiel kontribui al pli bona regado de la lingvo. Mi konsciis ke tio estas projekto kiu postulas multe da persistado kaj grandan paciencon pri la sukceso.

Mi nun ofte spektas jutubajn filmetojn kun raportoj pri diversaj kongresoj kaj aliaj E-aranĝoj. Mi atentas pri la paroladoj en Esperanto. Sed ofte estas nur muziko aŭ la paroladoj estas tre malbone aŭdeblaj aŭ la parolantoj parolas Esperanton ne sufiĉe bone.

Resume mi povas diri ke la situacio rilate al publika parolado de Esperanto en kongresoj estas mizera. Estas nur tre malmultaj esperantistoj kiuj kapablas kaj kuraĝas paroli publike. Sed por la kreskado de la lingvo nepre gravas ankaŭ la kvalita faktoro. Do la E-movado havas ne nur kvantan problemon (ŝrumpantaj membronombroj de la E-asocioj), sed ankaŭ kvalitan. Kaj laŭ mi la plibonigo de la kvalita situacio estas pli urĝa ol la kvanta problemo.

Mi tial povas nur alvoki ĉiun esperantiston kiu sentas sin kapabla aktiviĝi koncerne publikan paroladon de Esperanto. Tio povas okazi en E-kluboj, en kongresoj aŭ en la interreto. Vi povas fari vian propran retradion aŭ vi povas kunlabori en la Esperanta Retradio. Gravas nur ke vi agu tiurilate.

La Esperanta Retradio daŭre aktivos en la plenumado de tiu tasko.