×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.02.14. PETRA

2014.02.14. PETRA

PETRA

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Share Music - Listen Audio Files - PETRA - la mita roko

La danĝera mita "Ruĝa Roko" "Malantaŭ la dezert' kaj la montar', Fabel rakontas, ke troviĝas lok', Por multaj vivoj estis ĝi altar, Kaj estas ĝia nomo Ruĝa Rok'. Ho, fabela Ruĝa Rok', Ruĝa Rok'." Vi ĵus aŭskultis la unuan strofon kun refreno, en la origina hebrea versio kaj en la esperanta versio, de la malnova israela kanzono, kies elsendon oni malpermesis dum la kvindekaj jaroj de la antaŭa jarcento. Ĝi temas pri la "Ruĝa Roko", tio estas Petra, kaj pri ĝia ege danĝera allogo por la aventurema israela junularo. Sude de la Morta Maro, en la dezerto de Negevo, situas la valo Aravà, laŭlonge disdividita de la israela-jordana limo. 25 kilometrojn trans tiu limo troviĝas Petra, la plej konata turisma atrakcio de Jordanio. Temas pri nekredebla arkeologia urbo parte konstruita, fare de la Nabatea gento, per skulptado de rozkolora sabloŝtono sur la 100 metrojn altaj flankoj de profunda kanjono. La plej fama inter la multnombraj arkitekturaj restaĵoj de la urbo, estas konstruaĵo, fakte enorma altreliefo, nomata "La trezorejo" (vidu la supran bildon). Ĝia fasado estas 28 metrojn larĝa kaj 40 metrojn alta. Sendube temas pri unu el la plej mirindaj kaj famaj lokoj en la mondo.

En Petra okazas murdo kaj enketas la detektivo Poirot [Puarò] en la krimromano "Rendevuo kun morto" de Agatha Christie [Agata Kristi]. Ĝuste en "La Trezorejo" oni filmis kelkajn scenojn de la filmo "Indiana Jones [Ĝons] kaj la lasta krucmilito". Koncerne la esperantan literaturon, pri Petra rakontas, en sia libro "Esperanto kaj vivo", la konata rusa esperantisto Vladimir Samodaj. Do, kial en Israelo, je la mezo de la antaŭa jarcento, Petra estis konsiderata tre danĝera kaj malpermesita loko? Tiam, por atingi Petra-n oni devis kaŝe transpasi la limon kun Jordanio, araba lando ege malamika al Israelo, kaj iri preskaŭ 25 kilometrojn en dezerta areo sen esti malkovrita. Tiu estis la revo de preskaŭ ĉiu juna "sabro", tio estas israelano, kiu naskiĝis en Israelo. Tre malmultaj, verŝajne nur tri, sukcesis efektivigi tian revon kaj reveni hejmen sendifekte kaj sekure. Ekde 1953 ĝis 1957, ne malpli ol 12 gejunuloj pereis dum sia provo atingi la mitan "Ruĝa Roko"-n; multaj aliaj rezignis dum la irado kaj sukcesis reveni pli-malpli grave vunditaj. La freneza endanĝeriĝo fariĝis tiel moda, ke la aŭtoritatoj malpermesis eĉ la perradian elsendon de la kanzono "La ruĝa roko", timante, ke ĝi instigu aldonajn junulojn al tiu danĝerega ekskurso. Sed malgraŭ la danĝero, kaj eble ĝuste pro tio, Petra daŭre flamigis la fantazion de la gejunuloj. Ekde la fino de 1957, post kiam polico kaj armeo prizorgis taŭgajn rimedojn, ne plu pereis israelanoj dum kontraŭleĝa irado al Petra. Tamen la sopiro al Petra ne malaperis kaj estis kelkaj provoj ĝin atingi.

La plej fama inter ili okazis en 1959, kiam armea paraŝutisto ŝtelis ĵipon de Unuiĝintaj Nacioj, libere vizitis Petra-n kaj veturis tra la tuta Jordanio. Senprobleme li revenis hejmen kaj estis kondamnita al unujara enprizonigo.

Post la subskribo de la packontrakto inter Jordanio kaj Israelo je la fino de 1994, mi jam dufoje vizitis Petra-n kaj Jordanion, lastfoje dum la unua esperanta Mezorienta Kunveno en Amano en 2008.

Laŭplaĉe, vi povas spekti la ĉi-suban esperantan filmeton pri Petra kaj kelkaj rilataj tiklaj esploroj: