×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.02.13. Renversanto de konceptoj

2014.02.13. Renversanto de konceptoj

Renversanto de konceptoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

En la komenco de la 20-a jarcento, la homoj komencis sin demandi, kio efektive estas arto. Ĝis tiam , la respondo estis tre simpla: arto estas esprimo de belo kaj harmonio. Sed la tiel nomata “moderna arto”, kiu alvenis iom post la impresionisma movado, subite renversis tiun trankvilan koncepton. Dum la lastaj cent jaroj, la ideoj tiel forte ŝanceliĝis, ke vizitantoj de ekspozicioj nuntempe iom konfuziĝas, kiam ili rigardas bicikloradojn, ŝtuparojn aŭ suposkatolojn kiel admiratajn artaĵojn. La koncepto pri arto ja radikale ŝanĝiĝis al tia objekto, kiu, en certa medio, kaŭzas emocian skuon aŭ kondukas al serĉado de subjektivaj interpretoj. Multaj homoj ĝis nun ne alkutimiĝis al tia drasta ŝanĝo.

Multaj artistoj kontribuis al tia devojiĝo. Unu el ili, inter la plej gravaj, naskiĝis en la jaro 1904 – do antaŭ 104 jaroj – kaj mortis antaŭ 25 jaroj. Malgraŭ tiom da tempo, lia influo en la mondo de arto plu efikas vigle. Ĝis nun, ekspozicioj de liaj verkoj forte impresas la publikon, kaj estas vizitataj de centmiloj da fervoruloj. Temas pri unu el tiuj homoj, kiuj definitive gravuris sian nomon en la historion. Lia nomo: Salvador Domingo Felipe Jacinto Dali i Domènech – aŭ simple Salvador Dali.

Li estis sufiĉe ekstravaganca kataluno. Longaj, maldikaj lipharoj, malfermegitaj okuloj, neordinaraj vestoj kaj polemikaj politikaj sintenoj estis nur kelkaj el liaj strangaĵoj. Malgraŭ la naiveco de tiuj strangaĵoj, fakuloj opinias, ke tio malhelpis la rekonon de lia arto.

Li tamen famiĝis kiel ano de la surrealisma skolo. Surrealismo karakteriziĝas per uzado de kontraŭlogikaj imagoj, kiuj devenas de la nekonscia parto de la menso – sonĝoj kaj fantazioj. Ĝi inspiriĝis je la ideoj de Sigmund Freud kaj intencis reagi kontraŭ burĝaj racio kaj utilismo.

Salvador Dali estis sendube plej influa reprezentanto de tiu skolo. Li verkis skulptaĵojn, libroilustraĵojn, teatrajn scenejojn, desegnaĵojn, partoprenis en kinaj filmoj kaj pentris pli ol 1500 pentraĵojn. Tre famaj estas liaj “Persisto de memoro”, “Kristo de Sankta Johano de la Kruco” kaj “Sonĝo kaŭzita de flugo de abelo ĉirkaŭ granato, unu sekundon antaŭ la vekiĝo“. Ili estas efektive tre impresaj vidaĵoj, kiuj faligas ĉiajn nociojn pri racio kaj logiko. Tamen ili sorĉas rigardanton. Flugantaj tigroj, molaj horloĝoj, ŝvebantaj ŝipoj en neatendata perspektivo – ĉu tio estas arto?

Jam ne eblas dubi. Se ĝi tuŝas kaj malkomfortigas nian menson, tiam ja, ĝi estas arto. Koncernas nin revizii niajn proprajn konceptojn.