×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.02.12. Lernejoj nesufiĉe klerigas infanojn

2014.02.12. Lernejoj nesufiĉe klerigas infanojn

Lernejoj nesufiĉe klerigas infanojn

UNESKO alarmigas: Kvarona miliardo da infanoj ne vere kapablas legi, skribi kaj kalkuli, kvankam ili dum kvar jaroj frekventis lernejon. La organizo taksas la kostojn de tiu mondvasta malsukceso de lernejoj je preskaŭ 100 miliardoj da eŭroj ĉiujare.

Dense kaŭras la infanoj sur la planko, foliumas en libroj, kaj ja tri horojn ĉiutage ili ekzercas legadon. La instruadon ili ricevas de volontuloj. Pli da instruado ne disponeblas, por plentaŭga lernejo la mono de iliaj familioj ne sufiĉas. Ĉar plej multaj el ili devis fuĝi el la pakistanaj tribaj regionoj kie furoras la bataloj kun la talibanoj. Nun en Islamabado ili devas iel trovi vojon por survivi, ili estas preskaŭ sen monrimedoj.

Tio ja estas ekstrema situacio, sed ankaŭ entute la situacio de la klerigaj institucioj en Pakistano estas sufiĉe malbona, kiel tion nun montras raporto de UNESKO. La ŝtato laŭ tio apartenas al la 10 landoj de la mondo kie la manko de bazlernejaj instruistoj estas plej granda, la aliaj naŭ landoj situas en la suda Afriko. Pli ol triono de la pakistanaj gelernantoj de la kvina klaso en privataj lernejoj ne kapablas legi anglan frazon - kion ili devus jam scipovi en la dua klaso.

Estas tiaj datumoj kaj detaloj kiujn ekspertoj komisie de UNESKO kolektas, interpretas kaj kompilas el ĝi tutmondan klerigan raporton. Kaj tiel la organizo ekde la jaro 2002 prezentas al la klerigaj sistemoj de la mondo unufoje en jaro ateston - kiu plej ofte estas malbona.

En sia aktuala raporto UNESKO publikigis la aktualajn rezultojn: Laŭ tio konfirmiĝas alarmiga analiza rezulto: 250 milionoj da infanoj ne vere kapablas legi, skribi aŭ kalkuli, kvankam ili pasigis kvar jarojn en lernejo.

La raporto ankaŭ montras kiel malegale la ŝancoj estas disdonitaj en la mondo. Tiel laŭ la indikoj "ĉirkaŭ 175 milionoj da junaj homoj en la evolulandoj , tio estas ĉiu kvara, ne kapablas legi kompletajn frazojn aŭ eĉ nur partojn. Tio koncernas trionon de la junaj virinoj en suda kaj okcidenta Azio". Sed ankaŭ en pli riĉaj ŝtatoj ne regas justa egaleco. "En Novzelando ekzemple preskaŭ ĉiuj gelernantoj el bonhavaj familioj plenumas la minimumajn postulojn de la klasoj 4 kaj 8, dum ĉe gelernantoj el malriĉaj familioj tio estas nur du trionoj." Unu el la plej grandaj problemoj estas ke multaj lernejoj estas malbonaj kaj ke la instruistoj ne estas sufiĉe bone klerigitaj. La aŭtoroj rekomendas igi la profesion de instruisto pli alloga precipe por virinoj. Ĉar en kelkaj landoj apenaŭ troveblas instruistinoj. Kiu sin decidas por la laboro en lernejo, tiu devas ankaŭ ricevi sufiĉan vivenspezon. En multetnaj socioj instruistoj krome kapablu oferti la instruadon en pli ol nur unu lingvo.

La celo kiun starigis pli ol 160 landoj, nome "klerigon por ĉiuj" ĝis la jaro 2015, tiel ne ŝajnas esti atingebla.