×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.02.11. La drogo kiu mortigas la emociojn

2014.02.11. La drogo kiu mortigas la emociojn

La drogo kiu mortigas la emociojn

Kokaino estas kristala alkaloido eltirita el la folioj de la kokao-planto. Kiam oni konsumas ĝin, ĝi stimulas la centran nervosistemon kaj la apetitan subpremanton. Ĝi estas malofte uzata por ĝia anesteza efiko en operacioj. La Sud-Amerikaj indiĝenoj uzis ĝin - maĉante la foliojn - kiel stimulaĵon. La nomo kokaino origine venas el la keĉua lingvaro. Kokaino estas konata kiel drogo de la riĉuloj, de beluloj kaj belulinoj kaj de malmodestuloj.

Nova svisa studaĵo montras ke regulaj konsumantoj de kokaino perceptas sociajn kontaktojn malpli valoraj ol tion sentas homoj kiuj ne konsumas tiun drogon. Tio povus ekspliki la deficitojn en la socia konduto de la drogokonsumantoj. La esploristoj rekomendas ke ĉe terapio de la drogomalsano okazu ankaŭ trejnado de sociaj kapabloj.

Kokaino estas post mariĥuano la dua plej ofte konsumata nelegala substanco. Kiu regule konsumas tiun drogon, tiu malpli bone povas kunsenti kun aliaj homoj aŭ ne povas ĝuste interpreti el la voĉo la emocian enhavon. Tion eltrovis esploristoj jam pli frue ĉe la psikiatra universitata kliniko en Zuriĥo. Eblan kaŭzon nun tie eltrovis du psikologoj. Kokainkonsumantoj laŭ tio sentas ĉe sociaj kontaktoj malpli grandan bezonon pri rekompenco ol tion sentas nekonsumantoj.

Por la testo interagis 80 kokainkonsumantoj kaj 63 sanuloj kun "avataro" sur ekrano de komputilo. Kune kun tiu avataro ili devis post antaŭa vidkontakto rigardi objekton. Psikologoj parolas en tia kazo pri "kundividita atento". Kokainkonsumantoj perceptas tiun socian travivaĵon kiel malpli agrabla ol tion sentis kontroltestantoj.

La funkcia bildreprodukto de la cerbo poste montris ke tiu speco de vidkontakto ĉe kokainkonsumantoj malpli aktivigas certan parton de la rekompenca sistemo. Personoj ĉe kiuj tiu cerba areo estis aktivigita malpli forte havis ankaŭ malpli da sociaj kontaktoj.

Tiuj ŝanĝiĝoj de la cerba aktiveco laŭ la psikologoj povus ekspliki kial ekzemple la perdo de la familio, de amikoj aŭ de la laborloko ofte ne detenas kokaindependulojn de plua konsumo. La fakto ke ilia socia reto ŝrumpas verŝajne ankaŭ kontribuas al tio ke ili daŭrigas la konsumadon de la drogo.

En la psikoterapio de dependecmalsanoj laŭ la esploristoj socia rekompenco ludas gravan rolon. Ili tial proponas ke ĉe terapioj okazu pli da trejnado de sociaj kapabloj kiel ekzemple de empatio, transpreno de perspektivoj kaj de socisubtena konduto, por tiel plialtigi la longdaŭran sukceson de la terapio.