×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.02.09. Nedandisma eleganteco

2014.02.09. Nedandisma eleganteco

Nedandisma eleganteco

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Ŝtrumpetoj por ĝentlemanoj

La nederlandano Gert Jonkers, kunfondinto de "Mirinda viro", la plej prestiĝa revuo pri vira stilo en la mondo, aplombe asertis en intervjuo, ke la peniktuŝo de perfekta vira eleganteco estas: "Surhavi la perfektan paron da ŝtrumpetoj! ". Multe da viroj subkonscie abomenas ĉiun nenecesan dandan vesteron, des pli, se ĝi ŝajne ne estas videbla. Sed, ankaŭ en la vira modo, ĝuste tiuj duonkaŝitaj vestdetaloj konsistigas unu el la gravaj ŝlosiloj por konscia, skrupula fasono. Eĉ, se vi ne estas dandema, vi povas sentime iom aŭdaci en elekto de viaj ŝtrumpetoj kaj elmontri karakteron kaj persononecon sen tro da bruo. Tamen, kiel ĉiam en la vira modo, ankaŭ koncerne ŝtrumpetojn validas kelkaj reguloj, kiujn indas koni.

La unua regulo, kaj eble la plej grava, rilatas al koloro. Kvankam temas pri la plej ofta krimo kontraŭ eleganteco, viroj nepre devas scii, ke blankaj ŝtrumpetoj taŭgas nur por ununura okazo: trejnado en gimnastikejo. Ankoraŭ rilate al koloro, la dua regulo estas, ke la koloro de ŝtrumpetoj ne devus esti pli malhela ol tiu de la ŝuoj. Tio estas: nigraj ŝtrumpetoj taŭgas nur por ŝuoj nigraj aŭ tre malhelaj.

Nun, post la klarigo de tiuj du fundamentaj reguloj, ni povas ekamuziĝi (kaj eble iomete deflankiĝi de ili). Ne! Momenton! Antaŭ ol komenci, necesas ekkoni la diversajn tipojn de ŝtrumpetoj. Tiuj el lano estas klasikaĵo ne taŭga por varmaj landoj. La samo valoras ankaŭ por la multekostaj ŝtrumpetoj el kaŝmiro, kiuj ĉiam postulas permanan lavon por konservi sian belan aspekton. La kotonaj ŝtrumpetoj prave ĝuas grandan popularecon, ĝuste en la varmaj landoj. Ili ne tro varmigas kaj perfekte taŭgas kaj por aspekto ne formala kaj por tiu pli eleganta. La silkaj ŝtrumpetoj estas la plej prestiĝaj, sed ili estas treege multekostaj kaj ilia daŭro, komparebla al vivdaŭro de papilioj.

Nun finfine oni povas ekludi! Koncerne virajn ŝtrumpetojn, oni ja trovas milojn da formoj kaj koloroj. Oni povas surhavi neŭtrajn ŝtrumpetojn taŭgajn por eleganta aspekto aŭ kolorajn kun dekoraj motivoj, depende de la spektaklo aŭ evento, en kiu oni partoprenas. Fera regulo postulas, ke ŝtrumpetoj devu agordiĝi al la koloro de la pantalono kaj ne al tiu de ŝuoj aŭ ĉemizo. Pli precize indas, ke la du koloroj ne estu egalaj sed ludu inter ili per iom malsimilaj nuancoj.

Kompreneble oni multe pli povas kontentigi siajn kapricojn per ŝtrumpetoj kun elstaraj plektoj, presaĵoj kaj klasikaj motivoj, kiel strioj, steloj, kvadratoj. Tamen ĉi-rilate gravas neskribita regulo: ne troigi en la agordo de ornamitaj ŝtrumpetoj kun aliaj vesteroj. Ekz. neniam surhavi striitajn ŝtrumpetojn kune kun striita kompleto aŭ eĉ striita ĉemizo, ĉar tio montrus troan pedantecon. Lasta sed ne malpli grava regulo, rilatas al longo de ŝtrumpetoj: neniel devus aperi, aparte, kiam oni sidas, strio de haŭto en la spaco inter la pantalono kaj la ŝtrumpeto.

Bongusta fasono, samkiel bonmanieroj, karakterizas ĝentlemanojn.