×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.02.08. Altnivela parolado akcelas nian lingvon

2014.02.08. Altnivela parolado akcelas nian lingvon

Altnivela parolado akcelas nian lingvon

La lingva kaj socia situacio en Eŭropo kaj la mondo dum la epoko de la kreiĝo de Esperanto estis alia ol hodiaŭ: Tiam la ideo pri internacia planlingvo kiel helplingvo korespondis al la bezonoj de homa komunikado. Tiam lingvo estis bezonata por priskribi multajn aferojn kiuj hodiaŭ estas priskribitaj per bildoj, simboloj, desegnoj. Kaj tio ĝuste tuŝas la aplikon de la lingvo kiel helplingvo.

Se oni povas vidi bildon de iu objekto en ĉiuj detaloj, se tia bildo estas disponebla post sekundoj en ajna mondoparto, tiam restas por la lingvo ne plu multe por klarigi la kuntekston. Por tio ne necesas tre alta nivelo de regado de lingvo kaj tial la demando pri facileco aŭ malfacileco de certa lingvo por tio apenaŭ havas signifon, precipe se oni tiucele komparas du lingvojn kiuj estas sufiĉe similaj unu al la alia, nome la angla kaj Esperanto.

La avantaĝo de Esperanto kompare al la angla ne troviĝas en la baza aplikado de la lingvo, sed en altnivela aplikado, nome en altnivela parolado de la lingvo. Kio ne eblas ĉe la angla lingvo, nome unueca laŭfonetika parolado, tio ja eblas en Esperanto: Por Esperanto ekzistas normoj por la prononcado, dum por la angla tio mankas. Tio ja ne signifas ke ĉiu kiu lernas Esperanton kapablas plene paroli laŭ tiuj normoj, sed E-parolanto havas almenaŭ klaran orientiĝon pri bona kaj bela parolado de Esperanto.

Kaj ja estas grava diferenco al la angla: Dum ĉe la angla oni vane postkuras la lingvouzon por trovi por si mem la plej taŭgan, en la kazo de Esperanto aŭskultado de bona parolado kaj parolekzercoj kondukas al pli bona parolkapablo kaj sekve al pli granda memkonscio kaj kuraĝo pri la parolado de la lingvo. En Esperanto oni povas akiri suverenecon, en la angla tio nur eblas por denaskaj parolantoj de la lingvo.

Por antaŭenigi Esperanton, por vivteni ĝin necesas praktiki ĝin. La minimumo kiun ĉiu facile povas fari estas laŭtlegado. Tio plej bone funkcias se aliaj aŭskultas tion. Bona loko por tio estas la E-kluboj. La laŭtlegado de teksto povus esti fiksa elemento de ĉiu klubkunveno. Kaj trovi tekston tiucele estas tre facile.

La Esperanta Retradio ofertas centojn da tekstoj kiuj estas legeblaj kaj aŭdeblaj. Dum klubkunveno oni povas ne nur aŭskulti kaj laŭtlegi ilin, sed oni povas ankaŭ preni ilin kiel bazon por diskutoj. Klubkunveno tiel povas esti vigla kaj interesa. Kaj tiaj klubkunvenoj altiros homojn kun intereso pri la lingvo.

La lingvo povas nur kreski per altnivela aplikado. Fejsbuk-nivela aplikado aliflanke altiras pli da homoj, sed tio apenaŭ akcelas la lingvon. Ni devas konscii ke agado kiu celas altan kvaliton de lingvouzo ne altiras homamasojn, sed ke nia ŝanco estas la konvinka forto de kvalito.

2014.02.08. Altnivela parolado akcelas nian lingvon 2014.02.08. Advanced speech accelerates our language