×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.02.07. Usona kanto en pluraj lingvoj

2014.02.07. Usona kanto en pluraj lingvoj

Usona kanto en pluraj lingvoj

Ĉe la "Super Bowl", la granda finalo en la usona futbalo kiu deruliĝis pasintan dimanĉon, estis venditaj la plej multekostaj reklamominutoj de la mondo. Ĉi-jare 30 sekundoj kostis pli ol 3,5 milionojn da dolaroj. Tial ne estas mirinde ke la reklamagentejoj faris ĉion por altiri laŭeble multe da atento. Sed ĝuste unu el la malpli spektaklecaj reklamaĵoj nun en la interreto igas la ondojn moviĝi alten.

Per belegaj bildoj de pejzaĝoj kaj scenoj el la ĉiutago en Usono la firmao Coca-Cola dum la duontempa paŭzo de la Super-Bowl-matĉoj prezentis dum unu minuto profundan vidon en la animon de la usonanoj. Tiu vido laŭ aparte patrujemaj usonanoj estas tro profunda. Ĉar ĝuste unu el la plej konataj laŭdokantoj pri la 50 usonaj ŝtatoj estis kantata en dekoj da lingvoj.

La reklamostrategio de Coca-Cola ne estas nova. La konzerno ŝatas prezenti sin kiel tuttera entrepreno kiu alproksimigas la homojn unuj al la aliaj en la tuta mondo per rideto, kanto aŭ per gluto de la bruna limonado. Sed se temas pri la propra kultura diverseco, la adeptoj de usona futbalo evidente malŝatas ŝercojn. Nome en la interreto okazis vera ondo da kritikoj pro tio ke la neoficiala himno "America The Beautiful" estis kantata en ĉiuj imageblaj lingvoj, de la hispana ĝis la filipina Tagalog. "Coca-Cola kantigis America The Beautiful en diversaj lingvoj ĉe la Super-Bowl? Ni parolas la ANGLAN, idiotoj", estis nur unu el la komentoj kiuj aperis tuj post la prezento de la reklamfilmeto ĉe la mesaĝeta servo Twitter. "Pardonu, ne eblas kanti pri Usono en aliaj lingvoj, tio estas ne-usoneca", indigniĝis alia uzanto de Twitter. "Tio estas senrespekteca", oni kritikis ĉe Twitter kaj sekve tie sakris laŭ tipe usoneca maniero. Eĉ se kelkaj tiaj eldiroj nur volis prezenti satiron, la nekredeble granda nombro da komentoj montras ke la sinteno pri "Nur la angla" havis tamen seriozan bazon. La indigniĝo montriĝis eĉ tiel forta, ke la firmao Coca-Cola devis eldoni gazetaran komunikon pri tio. "De 127 jaroj Coca-Cola estas fiera pri sia kapablo rekunigi geamikojn kaj familiojn kaj krei komunajn rememorojn", deklaris la prezidantino de Coca-Cola Norda Ameriko. Per la reklamfilmeto "Estas bela" oni volis montri, ke Usono estas belega kaj ke Coca-Cola servas al ĉiuj. Sed kelkaj respublikanoj sentis ofendon al sia naciisma honoro. Parlamenta deputito el Florido skribis en sia komento: "Se ni ne estas sufiĉe fieraj pri nia lando por kanti nian kanton pri Usono ĉe Super-Bowl en la angla lingvo, tiam ni estas survoje al pereo". Kiel ni scias kiel E-parolantoj, la celita parolado resp. kantado en aliaj lingvoj neniel kondukas al malbono, sed servas al paco kaj frateco.

2014.02.07. Usona kanto en pluraj lingvoj 2014.02.07. American song in several languages