×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.02.06. Ĉu vi emas anas-promeni en Rio?

2014.02.06. Ĉu vi emas anas-promeni en Rio?

Ĉu vi emas anas-promeni en Rio?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

La mondfama urbo Rio lastatempe vekas atenton. Diversaj eventoj sinsekve okazos en ĝi, kiuj certe allogos homamasojn. La Monda Futbalpokalo en junio 2014 kaj la Olimpikaj Ludoj en 2016 estas la precipaj, sed por Esperantistoj la jubilea 50-a Brazila Kongreso de Esperanto, en januaro 2015, estos tute speciala ebleco pri turismado inter la samideanaro. Ni krome ne forgesu, ke en la jaro 2014 la sidejo de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto estos en Bonaero (kaj Rio staras survoje). Fine, la Internacia Junulara Kongreso de Esperanto, ankaŭ en 2014, gaje bruos ĉe la belaj plaĝoj de Fortalezo, en la nordoriento de Brazilo. Estas do tute kompreneble, ke la homoj venos al Rio, kiu dece sin preparas por akcepti ilin.

Inter la jam konataj turismaj allogaĵoj en tiu bela urbo, lastatempe lokanoj inventas ĉarmajn novaĵojn. Unu el tiuj estas la tiel nomata “anasa” promeno sur la akvoj de golfeto Guanabara. Temas pri “Duck Copacabana”, la unua tiea amfibia turisma veturilo. La promeno kostas cent realojn (infanoj kaj maljunuloj pagas duonon) kaj komenciĝas ĉe la piedoj de la konata rokego “Sukerpano”. Post kelkminuta irado marborde, antaŭ belaj pejzaĝoj, la omnibuso atingas specialan haveneton, kaj tie ĝi surakviĝas kaj ekkrozas en la golfeto. La tuta promeno daŭras proksimume unu horon kaj duonon.

La amfibia veturilo estis muntita sur strukturo de omnibuso de la marko Mercedes, kun elektro-hidraŭlika stirilo. Surtere stiras speciale trejnita ŝoforo kaj surmare maristo. La motoron protektas akvoimuna ujo kaj la oleo estas nemalpuriga en la medio. Tia veturilo estas modifo de tiuj konstruitaj de la usona armeo okaze de la dua mondmilito – kiujn oni siatempe baptis per la nomo “Duck” ( anaso). Tiutempe, ankaŭ la firmao Volkswagen konstruis militcelajn amfibiajn veturilojn. Jen unu plia amuza motivo por ke Esperantistoj amase vizitu Rion, baldaŭ. Estos bele vidi la flirtadon de nia verda flago ĉe fenestro de la simpatia “anaso”...