×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.02.04. Hejmecaj sentoj en la virtuala spaco

2014.02.04. Hejmecaj sentoj en la virtuala spaco

Hejmecaj sentoj en la virtuala spaco

Trapromeni la planitan domon de siaj revoj, trans la ŝtuparo al la balkono, tiam malsupren kaj trairi la ĝardenon per propraj paŝoj: La testpersono perceptas tiun virtualan travivaĵon ne kiel iluzion sed la testanto estas konvinkita vere troviĝi en la spacoj, ĉar li aŭ ŝi ja vere moviĝas en ili, kaj de unu nivelo al alia. Tio ebliĝas per nova tekniko de virtuala realeco kiu estis disvolvita ĉe la universitato de Vieno: Ĝi produktas la imagon pri preskaŭ senfine grandaj spacoj kaj mondoj.

Jam ĝis nun kandidatoj por aviadilkapitanoj lernis ĉe la stirseĝo-simulilo la unuajn paŝojn por la navigado de jet-aviadilo. La sistemoj intertempe perfektiĝis kaj estas aplikataj ankaŭ ĉe ludoj. La nova tekniko kiu estis iniciatita de la tekniko-studento Tuncay Cakmak, tamen pluiras plurajn paŝojn. Nun oni ne plu rigardas sur ekranon, oni havas la senton vere esti meze de la virtuala spaco. La persono kiu estas metita en la virtualan mondon troviĝas en relative malvasta metala framo kaj estas fiksita en ĝi per fortikbendo. La fortikbendo mem registras la korpajn movojn de la persono kiu plenumas sur la glata planko malrapidajn movojn de la gamboj - preskaŭ kiel ĉe la natura irado. Helpe de la komerce akirebla 3D-okulvitraro oni nun travivas la antaŭe programitan virtualan mondon. La sensoroj sur la planka plato de la virtualizilo, sur la fortikbendo kaj en la 3D-okulvitraro kiu registras ĉiun kapturnon, konektiĝas al la komputilo per USB- kontaktilo.

Jam nun arkitekto povas modelumi siajn planojn laŭ tri dimensioj. Sed interesulo devas rigardi ilin sur komputila ekrano - kaj ĉe tio ne havas la senton stari meze en la ĉambroj. Al la ĝisnuna tridimensia travivaĵo nun aldoniĝas la propra korpa sentoado. Oni povas moviĝi en unu direkton kaj eĉ rigardi en alian direkton.

Planoj de arkitektoj estas nur unu el multaj eblaj aplikaĵoj. Memkompreneble la tuta kampo de virtualaj ludoj estas travivebla per la virtualizilo. Kaj ankaŭ en la medicina kampo multaj terapieblecoj estas imageblaj, ekzemple por venki timosentojn kaj panikatakojn.

Ankaŭ por la turismo malfermiĝas granda aplikokampo. Virtualaj tridimensiaj prezentadoj de muzeoj, urboj kaj pejzaĝoj ja jam ekzistas. Antaŭ la forvojaĝo oni povus virtuale viziti la celon de la feria aŭ negoca vojaĝo. Kaj ankoraŭ pli: Se du personoj staras ĉiu en virtualizilo kaj ili enŝaltas la saman programon, ili povas kune promeni tra la virtuala mondo, ili povas rigardi en la saman direkton aŭ en alian kaj povas interparoli pri la vidimpresoj.

Tuncay Cakmak komencis la projekton en septembro 2012. Li nun jam petis patenton pri la nova tekniko.

Ĉe foiro por ludiloj en Kolonjo la virtualizilo jam atingis grandan atenton. La unua vendotaŭga prototipo estos prezentata dum marto aŭ aprilo, la seria produktado povus komenci tiam en julio. Rilate al la vendoprezo oni silentas ankoraŭ, sed ĝi situos en alteco de ambicia komputilo por ludoj.