×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.02.03. Malpli da sporto en geedzeco

2014.02.03. Malpli da sporto en geedzeco

Malpli da sporto en geedzeco

La geedzeco diversmaniere efikas pri la sano. Apud multaj pozitivaj efikoj aperas ankaŭ negativaj. Homoj kiuj troviĝas en firma rilato ĉesas sportumi.

Kiu vivas en para rilato, tiu praktikas malpli da sporto. Ĉe geedzoj la entuziasmo pri sporto eĉ pli perdiĝas, kiel tion montras studaĵo kiu estis prezentita de la Germana Instituto por Ekonomi-Esplorado en Berlino. "Viroj kaj virinoj en stabilaj partnerecoj ne plu devas pruvi sian allogopovon en la geedza merkato", klarigis unu el la aŭtoroj la motivojn por la lamiĝantaj sportaj aktivecoj. La studaĵo sin apogas sur la datumoj de la tiel nomata soci-ekonomia panelo. Oni analizis indikojn de proksimume 11.000 viroj kaj virinoj. En la longtempa studo de tiu panelo ĉiujare pluraj miloj da homoj estas enketataj pri temoj kiel vivenspezo, kleriĝo, sano, vivokontenteco kaj sinteno rilate al politikaj partioj.

Sendepende ĉu la enketitaj paroj vivis en separitaj loĝejoj, ĉu ili vivis kune aŭ estis geedziĝintaj - ili praktikis malpli da sporto ol dum la epoko kiam ili estis ankoraŭ soluloj. Laŭ tio aparte forte lamiĝis la entuziasmo pri sporto ĉe geedzaj paroj. Plej malmulte neglektis viroj kaj virinoj siajn sportajn aktivecojn en partnerecoj sen komuna dommastrumado.

La rezultoj subtenas la tiel nomatan geedz-merkatan hipotezon de la sociologoj. Laŭ tio la sporta aktiveco maloftiĝas des pli, ju pli stabila estas la interrilato de la paro. En la prikalkuloj la esploristoj pritaksis ankaŭ aliajn eblajn eksplikojn. "Ke homoj kiuj vivas en paraj rilatoj havas malpli da libere disponebla tempo por si, tio ne povas ekspliki la malkreskon de la sporta aktiveco", klarigis unu el la kunaŭtoroj. Aliflanke la datumoj ankaŭ montras ke edziĝintaj viroj ekde aĝo de proksimume 50 jaroj ne praktikas malpli da sporto. La kaŭzo por tio povus esti ke la edzinoj tiam zorgas pli forte pri la sano de la edzo kaj instigas lin pri pli da korpa moviĝo. En la inversa kazo tio ne ŝajnas funkcii tiel. Ĉe virinoj la geedzeco ĝis alta aĝo kondukas al malpli da sporta aktiveco.

Tiun ĉi lastan konstaton mi ne povas konfirmi. Almenaŭ en mia najbareco virinoj en aĝo de pli ol 50 jaroj praktikas esence pli da sporto - ĉefe kuradon - ol antaŭe.