×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.02.02. Kondiĉoj por efektivigo de amo

2014.02.02. Kondiĉoj por efektivigo de amo

Kondiĉoj por efektivigo de amo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

"Ŝimŝono kaj Dalila" de Peter Paul Rubens En la tragedio de William Shakespeare, reĝo Lear ne kapablas ami kaj des pli scii, ĉu oni lin amas. Li estas kiel turisto en la lando de amo, kies lingvon li ne konas; tiel, sentinte sin tute fremda kaj senpova, li fine elmetas la amon de siaj filinoj al terura provado.

Iamaniere Ŝimŝono estas la malo de Lear: li ne havas alian lingvon krom la amo. Por li, amo estas rezigno pri sia superhoma forto por gajni intimecon, ĉar li komprenas, ke alimaniere neniu amo estos por li atingebla. Li plene konfidas sin al Dalila, tre alloga virino el malamikega gento, ĉar ŝia amo estas la sola havebla, kvankam li certas, ke ŝi perfidos lin.

Rubens majstre pentris Ŝimŝonon ĝuste kiam li dolĉe senkonscia iras renkonte al sia tragika destino. Tiu ĉi fama pentraĵo de la baroka flandra pentristo inspiriĝis el la biblia rakonto de Ŝimŝono kaj Dalila. Ŝimŝono, enamiĝinta al ĉiesulino Dalila, malkaŝas al ŝi la sekreton de sia superhoma forto: sia netondita hararo. Post kiam perfide la hararo estas tondita, la malamikaj soldatoj kaptas la malfortan Ŝimŝonon.

Tiu ĉi esence erotika pentraĵo estis mendita fare de riĉulo por dekori la muron super la kameno de salonego. Ĝi tamen havas samtempe moralisman admonon pri senbrida ampasio. Vidu kiel Rubens prezentas Ŝimŝonon, sekse elĉerpitan, kun sia enorma, dikmuskola, plene malstreĉita korpo, endormiĝintan, duonkuŝante senpovan, sur la genuoj de Dalila.

Tre evidenta estas en la pentraĵo la malrespekto de Rubens por la anatomia precizeco, ĉar principe li preferas la pentran komponadon al la fizika realo. La misproporciaj brakoj, la gigantaj manoj, la tro distancaj ŝultroj - ĉio favore al pentra efekto. Rimarkinde estas kiel la mano de la hartondisto, kiu karese tenas la buklojn de Ŝimŝono kaj tiu misproporcia de Dalila sur lia dorso, aludas la fakton, ke tia giganto povas sin trovi en tiu situacio nur pro sia propra iniciato. Krome, la krucigitaj manoj de la hartondisto simbolas perfidon.

La supra maldekstra fona niĉo enhavas statuon de Venero, la diino de amo, kaj ŝia filo, Kupido. Ankaŭ tio reprezentas la kaŭzon de la tragika destino de Ŝimŝono. La maljunulino malantaŭ Dalila aldonas lumon al la sceno sed ne aperas en la biblia rakonto. Ŝi rolas kiel bordelistino, kies profilo kune kun tiu de Dalila povus simboli la estinton de la maljunulino kaj la estonton de Dalila mem.

En la pentraĵo estas tri fontoj de lumo: la maldekstra braĝujo, la kandelo en la mano de la maljunulino kaj la torĉo de la soldato, dekstre trans la pordo. Tamen estas alia stranga lumfonto el sube maldekstre. Ĝi lumigas la nudan korpon de Dalila kaj surprize naztruon kaj brovan subarkon, kiuj kutime en la pentraĵoj troviĝas en mallumo.

Kaj fine, rilate la pentran teknikon, kiun fama arta kritikisto de la 17-a jarcento, nomis "likvaj ombroj", rimarkinde estas kiel trafe Rubens, uzis ĝin por prezenti la reliefojn de la muskoloj kaj la reflektojn de lumo sur la vitraj ampoloj, kiuj troviĝas sur la koloneto apud la pordo. Tiajn reflektojn Rubens faris per skrapado de la oleofarba tavolo, tiel malkovrinte la blankan suban kanvason.

Vere tre kompleksa kaj elstara baroka pentraĵo, profunde influita fare de la itala pentristo Caravaggio.