×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.02.01. Kafejo laŭ tempo

2014.02.01. Kafejo laŭ tempo

Kafejo laŭ tempo

La precize laŭminuta pagado de restado en kafejo - kio sonas stresiga, tio en Rusio evidentiĝis kiel vera trafo de vendado kaj kiel tempoazo en urĝema mondo. Temas pri laŭtempaj kafejoj, en kiuj la vizitantoj pagas nek por kafo nek por kuko, sed ekskluzive por la tempo kiun ili pasigas en agrabla etoso de kvazaŭ hejma tagĉambro.

La restado por minuto kostas laŭ brita gazeto 3 pencojn en Londono, en Moskvo ĝi kostas 2 rublojn, kio laŭ rekalkulo korespondas al 3 eŭroj por unu horo. La ideo kiu en Rusio altiris dum la pasintaj jaroj pli kaj pli da adeptoj, nun unuafoje realiĝas ankaŭ en okcidenta Eŭropo - kaj tio eĉ en la financa ĉefloko Londono. Komence de la jaro malfermiĝis en Londono la kafejo "Ziferblat" kiu dekomence altiris multajn gastojn. Por kalkuli la tempon, al la vizitantoj de la kafejo estas enmanigata ĉe la enirejo malnova vekhorloĝo kun granda ciferplato. La enirhoro samkiel la elirtempo de la vizito estas notataj je precizeco de minuto. Oni povas resti kiom longe aŭ mallongtempe oni volas, ne validas minimuma tempo.

Apud la senpage disponigataj varmaj trinkaĵoj kaj kuketoj la gastoj povas kunporti siajn proprajn manĝaĵojn kaj povas eĉ prepari ilin en la kuirejo de la laŭtempa kafejo. Krome la gastoj ankaŭ povas ludi diversajn ludojn aŭ muzikumi ĉe piano. Tiel ekestis eta socia mikrokosmo en kiu oni kune lavas la teleraron.

Multaj londonaj gastoj uzas la kafejon ankaŭ por labori, ĉar la sendrata retaliro ne kostas krome. La gastoj aprezas la agrablan etoson. Kaj la nombro de tiuj kiuj funkciigas "kaficejon" (kunmetaĵo el kafejo kaj oficejo) estas kreskanta. Per tio la brita laŭtempa kafejo ja kontraŭas al la baza principo de la rusa "Ziferblat" kie oni ne ŝatas ke la gastoj laboras dum la restado en la kafejo. En Rusio nome oni akcentas la senstresan restadon. Tie oni preskaŭ hontas malfermi sian porteblan komputilon aŭ okupiĝi pri sia kompufono. Tamen ankaŭ tie estas homoj kiuj plenumas sian laboron sur tabuleta aŭ faldebla komputilo.

La koncepto de la rusaj fondintoj sukcese realiĝis en pluraj grandurboj de Rusio. Kaj eĉ se tio sonas paradoksa, la homoj serĉas ripozigan etoson kaj trovas ĝin ĝuste en kafejo en kiu admonanta tempomezurilo akompanas ilin. Kaj la fakto ke la tempo estas pagenda neniel kondukas al mallonga daŭro de la restado, eĉ male.

Krom la hejmeca etoso tamen estas ankaŭ raciaj motivoj por la restado en la kafejo "Ziferblat" en Moskvo. La unua filio troviĝas en centra situo kaj tiel estas ekzemple por multaj studentoj kaj memstaruloj inter la diversaj lekcioj kaj negocrenkontoj agrabla alternativo al la temporaba komutado al la propra loĝejo por kio ofte la tempo ne sufiĉus.

Kaj precipe en Moskvo multaj homoj devas kunvivi en tre malgrandaj loĝejoj. Tial estas aparte aprezata kvieta loko por renkontiĝi kun geamikoj, por legi aŭ por ajne malstreĉiĝi - sen senti la daŭran premon mendi konsumaĵon. Kaj tio ŝajne ankaŭ validas simile por Londono kie la nova kafejo furoras.