×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.29. Alkoholo kaj kafeino influas vivodaŭron de ĉeloj

2014.01.29. Alkoholo kaj kafeino influas vivodaŭron de ĉeloj

Alkoholo kaj kafeino influas vivodaŭron de ĉeloj

Estas influataj la telomeroj kiuj havas gravan funkcion ĉe la dividiĝo de la ĉeloj.

Ke kafeino akcelas vekecon kaj ke alkoholo - almenaŭ se ĝi troviĝas en la biero - akcelas dormemon, tion oni al neniu devas rakonti, ĉar ĉiu konas tion de si mem. Sed ambaŭ estas kontraŭuloj ankaŭ tie, kie oni tute ne rimarkas tion, nome je la nivelo de la ĉeloj resp. de la kromosomoj. Tiuj devas duobliĝi antaŭ ĉiu dividiĝo de ĉeloj, tio estas plej delikata molekula laboro, ĉe kiu precipe la finaĵoj de la kromosomoj havas centran funkcion.

Tiuj finaĵoj nomiĝas telomeroj kaj ili protektas la finaĵojn de la kromosomoj tiamaniere, kiel tion faras ĉapoj ĉe la ŝusnuroj. Samtempe ili estas tempomezurilo resp. tempodonanto. Ĉe ĉiu dividiĝo de ĉeloj la telomeroj pli mallongiĝas, kaj se ili estas sufiĉe mallongaj, la ĉeloj ĉesas dividiĝi kaj mortas. Almenaŭ preskaŭ ĉiuj ĉeloj faras tion: Nur la embriaj ĉeloj havas enzimon - telomerazon - kiu riparas ĉiam denove la mallongigon de la telomeroj, kaj tumorĉeloj transprenis tiun trukon, tial ili estas senmortaj resp. ili nur mortas se tion faras la tuta korpo.

Ĉu la morto de la korpo, eĉ se temas pri tute natura, kunrilatas same kun la telomeroj, tio estas malklara, sed la telomeroj mallongiĝas de dividiĝo al dividiĝo, kaj tial multaj esploristoj pri maljuneco supozas, ke telomeroj regas ne nur la sorton de unuopaj ĉeloj, sed ankaŭ de la tuta korpo.

Rilate al la korpo povus esti tiel, ke la sorto de la telomeroj eĉ dependas de streso, ekzemple de socia streso, tion konjektis en la jaro 2004 Elizabeth Blackburn - ŝi ricevis por la esplorado de la telomeroj en la jaro 2009 la nobelpremion - ŝi postulumis ankaŭ mekanismon: Liberaj radikaloj mallongigas telomerojn. Sed ili ne faras tion, tion montris Martin Kupiec de la universitato de Tel Avivo, kiu unuafoje testis la efikon de diversaj stresfaktoroj pri telomeroj. Tiucele li konfrontis feĉoĉelojn kun diversaj mediaj streskaŭzantoj, kio estis ŝanĝoj de la temperaturo, de la pH-valoro ĝis ĥemiaĵoj.

Ĉe du el ili li trovis ion: Alkoholo plilongigas telomerojn, kafeino mallongigas ilin. La tuta afero funkcias helpe de du el la 400 genoj kiuj ĉe feĉoj respondecas pri la telomeroj, nome la genoj Rap1 kaj Rif2. Multajn el tiuj genoj ankaŭ ni homoj posedas, sed kion signifas la eltrovo de Kupiec, tio restas ankoraŭ malklara: La esploristo konsilas "Provu malstreĉiĝi, trinku iom da kafo kaj iom da biero!