×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.28. La fenomeno Manoel de Oliveira

2014.01.28. La fenomeno Manoel de Oliveira

La fenomeno Manoel de Oliveira

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Antaŭ kelkaj tagoj oni lanĉis en brazilaj kinejoj la lastan filmon de la portugalo Manoel de Oliveira: “Gebo kaj la ombro”. La filmon li fakte produktis en la jaro 2012 kaj estas rara gemo. Manoel de Oliveira estas eksterordinara artisto. Unue, ni konsideru lian aĝon – nuntempe li estas plene aktiva en sia 105-a aĝojaro! De 1931 ĝis nun li verkis tridekon da filmoj kaj pluraj el ili povus enlistiĝi inter la plej bonaj en la historio de kino. En intervjuo, li informis, ke kinarto savis lin de malriĉeco, kaj ke tamen la gloro de artisto estas morti malriĉa.

“Gebo kaj la ombro” estas parolata en la franca lingvo kaj temas ja pri malriĉeco kaj honoro. Kvankam ĝi prezentas treege simplan scenejan strukturon, tamen ĝi instigas la spektanton al plurnivelaj analizoj. Unu el tiuj niveloj certe estas omaĝo al grandaĝuloj, kiuj plu restas aktivaj kaj talentaj: brile partoprenas en la aktorado la monde konataj Jeanne Moreau kaj Claudia Cardinale, krom la franca okdekjarulo Michael Lonsdale. Ili formas impresan triopon en la filmo.

Ĝi estas la surekranigo de teatraĴo kaj konservas dramecan konstruon. Preskaŭ ĉiuj scenoj okazas en unu sola ĉambro kaj ili estas filmitaj foje seninterrompe. La historio estas tragika. Maljuna paro vivas en malriĉaj kondiĉoj kun bofilino. Ilia filo forestas de 8 jaroj. La patrino suferegas pro tia foresto kaj la patro devas ankoraŭ pene labori kiel librotenisto por vivteni la familion. La bofilino estas silentema, timema figuro. Honesteco kaj honorsento estas la vivodevizo de la patro, kiu konscience gardas valizon kun amaso da mono, kiu apartenas al kliento. Por mildigi la suferon de sia edzino, li tamen mensogas pri informoj pri la filo. Subite, ĉi tiu revenas hejmen kaj sin montras tute fremda al la familia etiko. Komplete renversiĝas la malfortikaj fundamentoj de la vivo de tiuj simplaj homoj. La mono aperas kiel despoto, kiu skuas la principojn kiel veremo, honesteco, sindediĉo, familiaj valoroj kaj sociaj reguloj. Unuvorte, kio estas bono kaj kio estas malbono? Kiom valoras senlimaj sinoferoj? Jen la filmo plenumas sian celon: pensigi la spektanton.

Spekti la arton de Manoel de Oliveira estas korvarmiga sperto.

2014.01.28. La fenomeno Manoel de Oliveira 2014.01.28. The Manoel de Oliveira phenomenon