×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.27. Ĉu la Sundoponto kunligas ankaŭ lingve?

2014.01.27. Ĉu la Sundoponto kunligas ankaŭ lingve?

Ĉu la Sundoponto kunligas ankaŭ lingve?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Tiklaj surprizoj en dana-sveda televidserio

La Sundoponto (oficiale Øresundsbron , miksaĵo inter la dana Øresundsbroen kaj la sveda Öresundsbron ) estas 16 kilometrojn longa ligo, parte sur ponto, parte en tunelo, por voja kaj fervoja trafikoj trans la markolo Sundo inter Danlando kaj Svedio.

Ni esperantistoj, firme opinias, ke la sola vera solvo por transsalti lingvajn obstaklojn inter popoloj estas uzi Esperanton kiel ponto-lingvon. Sed la danaj-svedaj aŭtoroj de la televida krimpoliceca serio "La ponto" montris, ke ne necesas ponto-lingvo inter danoj kaj svedoj, almenaŭ inter policanoj, kaj ili inaŭguris "pontan" lingvon ĝuste ekde la komencaj scenoj sur la ponto Øresundsbron. Tikle, ĉu ne? Kiel la du detektivaj ĉefroluloj, la sveda Saga kaj la dana Martin, povas tiel bone interkompreni? Saga parolas la svedan kaj Martin la danan. En la realo, la svedoj kaj la danoj povas pli-malpli kompreni unu la alian - sed certe ne tiel rapide kaj bone kiel la ĉefroluloj de la televidserio. Ties aŭtoroj decidis jam je la komenco de la kunlaborado en la serio, ke la lingvo ne devu esti obstaklo: la danoj parolos la danan kaj la svedoj la svedan. Laŭ la varma akcepto de la du sezonoj de la serio en ambaŭ landoj, ili pravis. Certe ankaŭ aliaj spektaklaj karakteraĵoj kontribuis al tiu sukceso.

Teritoriaj bataloj inter policaj kaj detektivaj aŭtoritatoj kutime konstituas bonegan materialon por prikrimaj filmoj kaj televidaj serioj. La egoo de unu flanko ne permesas al ĝi rezigni kaj lasi, al la alia flanko, prestiĝan enketon. Unuamomente, en la skandinava serio "La ponto" ŝajnas, ke ne estos aŭtoritataj konfliktoj. Kiam oni malkovras kadavron sur la Sundoponto, ĝuste sur la strekita limlinio, atingas la lokon policistoj el ambaŭ landoj. Ĉar la mortinto estas sveda, Saga, la sveda detektivo, sugestas, ke ŝi respondecu pri la enketo kaj Martin, la dana detektivo konsentas. Ĉi tie povus la afero konkludiĝi, sed tuj evidentiĝas, ke temas fakte pri duobla murdo, kiu devigos ilin strikte kunlabori.

Je supraĵa rigardo, Skandinavio povus ŝajni al ni kiel tute homogena bloko, kie vikingoj fiŝas kaj anĝeloj de morto ludas ŝakon. Kompreneble temas pri tute malpreciza, folklora imago, sed kiom vere ni scias pri la kulturaj diferencoj inter la sveda popolo kaj la danoj? "La ponto" estas renkontiĝo inter similaj kulturoj, kiuj havas multajn diferencojn malgraŭ, ke oni emas klasifiki ilin en la sama karakteriza grupo. La Sundoponto, kiu aperas ĝuste je la komenco de la serio, kunligas la afablan kaj iom supraĵan danon, Martin, kun Saga, sveda detektivo tiel skrupulema kaj malsocietema, ke oni povus rekoni en ŝi simptomojn de aŭtismo. Tiaj figuroj bone reprezentas la antaŭjuĝojn de ĉiu popolo pri ĝia najbaro. Ĝenerale la svedoj estas konsiderataj fare de la danoj, arogantaj kaj malamikemaj, dum la dana stereotipo ĉe la svedoj estas tiu de serena, amikema popolo.

La deviga kunlaboro inter la du detektivoj, malkaŝas malsimilajn sintenojn pri la enketa laboro - sed ĉefe pri la vivo mem. Ĉiukaze, tio, kio je la komenco ŝajnas kiel karikaturo de ĉiu el du popoloj, montriĝas poste kiel tre fruktodona ilo por la prikrima enketo.

Se vi ne malŝatas streĉajn krimseriojn, vi malkovros en "La ponto" ritman fascinan intrigon kun etoso, kiu magie respegulas la skandinavan realon. Preskaŭ la tutan tempon temas pri iom malvarma kaj malhela etoso kaj ĝuste tia fizika mallumo ŝajnas foje kaŝi en si ankaŭ homan mallumon.

2014.01.27. Ĉu la Sundoponto kunligas ankaŭ lingve? 2014.01.27. Does the Sound Bridge also connect linguistically?