×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.26. Kiam sur ekrano ŝvelas klavoj

2014.01.26. Kiam sur ekrano ŝvelas klavoj

Kiam sur ekrano ŝvelas klavoj

Share Music - Listen Audio - Kiam sur ekrano ŝvelas klavoj

Ĝis nun la produktantoj de kompufonoj rilate al virtualaj klavaroj ne estis tre kreivaj. Se temis pri tio doni al uzanto de tuŝekrana telefono senteblan rekomunikon, ĉu li estis trafinta unu el la klavoj sur la ekrano, ili (la produktantoj) igis simple vibri la telefonon. Tiu formo de sentebla rekomuniko estas maldelikata. Per tio eĉ ne eblas ekscieti, ĉu la trafita klavo estis la ĝusta. Tajpi blinde tute ne imageblas.

Tion la usona inventisto Craig Ciesla volas ŝanĝi. Li estas disvolvinta en sia firmao ekranan foliaĵon kiu aperigas laŭbezone sur la ekrano verajn senteblajn klavojn , kiuj tuj malaperas se oni ne plu bezonas ilin. Do ekrano ekipita per tio estas glata tuŝekrano kiu samtempe disponas pri sentebla klavaro depende de tio kion oni bezonas en la momento.

Kiel tio funkcias, tion la inventisto klarigis en hotelo en Las Vegas rande de la elektronika foiro CES. Pluraj prototipoj estis tie starigitaj, kelkaj el ili estis maldelikataj Androjdaj tabuletaj komputiloj, aliaj estis malgrandaj kompufonoj de Apple. Komuna al ili estis ke sur la ekranoj gluis foliaĵo - kaj ĝuste estas tiu foliaĵo el kiu per butonpremo rapide elŝvelas la klavoj.

Tio eblas per tiel nomataj mikrofluidoj. En la ekrana foliaĵo troviĝas mikroskope malgrandaj kanaletoj tra kiuj laŭ komando premiĝas oleeca likvaĵo, kiu ŝveligas la plaston kaj tiel kreskigas klavon sur la ekrano. La procedo similas al la elektronika inko kiu estas uzata ĉe legiloj por elektronikaj libroj, ĉar elektra kurento estas bezonata nur por la ŝaltoprocedo, sed poste ne plu.

Ĉe enŝalto de la klavaro tio daŭras nur sekunderojn. La malapero de la klavoj aliflanke daŭras unu sekundon kaj duonan, ĝis la ekrano regajnas sian glatan formon.

Por kio tio utilas, tion precipe uzanto de Blackberry bone komprenos: La ŝvelaĵoj kiuj sentiĝas fakte kiel veraj klavoj helpas ĉe la orientiĝo sur la klavaro kaj ebligas blindan tajpadon. La molecon resp. malmolecon de la klavopremoj eblas agordi per softvaro.

Por ŝatantoj de klavaroj kiuj havas problemon se ili devas rezigni pri klavoj, tiu invento estas bonfaro. La nova tekniko ebligas aĉeti kompufonon kun granda tuŝekrano kaj tamen tajpi sur sentebla klavaro se oni deziras tion. Kaj rigardi ĝin krome estas fascina afero.

La nova ŝvelklavaro baldaŭ aperos en la merkato.

2014.01.26. Kiam sur ekrano ŝvelas klavoj 2014.01.26. When keys swell on screen