×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.25. Kostoŝpara aertrafiko

2014.01.25. Kostoŝpara aertrafiko

Kostoŝpara aertrafiko

La epoko post da Dua Mondmilito alportis al la homoj en industriaj landoj enorman ekonomian progreson. Tiu progreso levis la bonstaton de la homoj en la koncernaj landoj, la vivnivelo konsiderinde plialtiĝis. Unu aspekto de la pli alta bonstato estas la ebleco kontakti homojn ekster la propra vilaĝo aŭ urbo kaj ankaŭ entrepreni vojaĝojn al foraj celoj.

Se antaŭ 100 jaroj nur anoj de la supraj sociaj tavoloj povis pagi feriadon en luksaj hoteloj en la Alpoj aŭ ĉe la Mediteraneo, tio nun eblas al la plej granda parto de la socio. Kaj la vojaĝdistancoj kreskis ĝis la fino de la mondo. Eĉ vojaĝoj al la plej foraj landoj, ekz. de Eŭropo al Novzelando por multaj homoj estas pageblaj, kaj ankaŭ rondvojaĝoj ĉirkaŭ la terglobo.

Tio ebliĝis ne nur ĉar la aviadiloj ricevis pli grandan transportkapaciton pro la grandeco de la flugmaŝinoj, sed ankaŭ pro la pli bona mastrumado de la kapacitoj, nome oni sukcesis teni la aviadilojn pli longe flugante en la aero per redukto de la surteraj intervaloj kiuj necesas por la pasaĝertrafikaj procedoj. Tiu redukto de la intervaloj aparte gravas por mallongdaŭraj flugoj de 2-3 horoj aŭ malpli, kiel tio okazas tre ofte en Eŭropo.

Per mallongaj surteraj intervaloj aviadilo povas plenumi pli da flugoj dum unu tago kaj tial la altaj fiksaj kostoj de aviadilo atribuiĝas al pli da flughoroj kaj tial la kosto de flughoro malaltiĝas. Tio ebligas oferti flugvojaĝon je favoraj prezoj kaj tiel ankaŭ homoj kun malgranda monujo kapablas pagi la prezon por flugvojaĝo.

Kaj se tion oni kombinas kun aliaj aspektoj de diskonta prezopolitiko, nome la rezigno pri superfluaj servoj, tiam la prezo de flugbileto denove povas malaltiĝi. Kaj plua ebleco ŝpari kostojn estas la uzo de provincaj flughavenoj kiuj situas iom for de la grandaj urboj. Tie la kostoj por starto kaj surteriĝo de la aviadiloj estas malpli altaj ol en la grandaj flughavenoj.

La aviada kompanio kiu ĝis ekstremo kalkulis kaj reduktis la kostojn estas la irlanda RyanAir. Tiu konsekvenca agado forte jukis la konkurantojn kaj devigis ilin entrepreni similajn paŝojn. Tiu elŝparado de kostoj koncernas ankaŭ la vendadon de flugbiletoj. RyanAir dekomence vendis la flugbiletojn ekskluzive en la interreto. Nun ankaŭ ĉiuj aliaj flugkompanioj ofertas tion.

La tuta procedo pri la flugbiletoj kaj la eniro en la aviadilon pli kaj pli aŭtomatiziĝas kaj postulas malpli da servopersonaro. Tio ne nur malplaĉas al la konkurantoj sed ankaŭ al la sindikatoj de la laborantoj en la vojaĝosektoro.

Sed aliflanke kreskas novaj laborlokoj en la regionoj ĉirkaŭ la provincaj flughavenoj, ĉar la kreskanta flugtrafiko tie stimulas la lokan ekonomian agadon kaj kondukas al la disvolvo de la regiono.

Por la konsumantoj ĉiukaze tio estas avantaĝo: Eblas rapide viziti geamikojn en aliaj landoj per flugvojaĝoj. Tio plifortigas la socian kunkreskadon de la kontinento kaj plifirmigas ĝian pacan evoluon.

2014.01.25. Kostoŝpara aertrafiko 2014.01.25. Cost saving air traffic