×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.24. Kiel germanoj reinventas anglajn vortojn

2014.01.24. Kiel germanoj reinventas anglajn vortojn

Kiel germanoj reinventas anglajn vortojn

jen kaj jen okazas sportaj eventoj en alia mondoparto, kiuj altiras multajn spektantojn kiuj ankaŭ ofte pretas pagi por la spektado de la evento de sur grandega ekrano. En Germanio plej popularaj estas futbal-matĉoj, ekzemple la finalo de "Super-Bowl" en Usono. Tiu publika spektado de sportaj eventoj estas nova formo de partopreno ĉe identec-kreaj eventoj. En la germana oni uzas por tio la pruntitan esprimon "Public Viewing" kiu tamen en la angla mem ne havas tiun signifon, sed ĝi signifas originale la publikan elmontron de mortinto. Tio tamen ne malhelpas germanparolantojn uzi tiun nocion por la amasa spektado de sportaj eventoj.

En televido spekteblas ankaŭ aliaj spektakloj kiuj celas distri la homojn per prezentado de populara muziko. Oni vidas kantiston aŭ kantistinon kiu movas la lipojn kaj evidente kantas. Tamen la sono kiun oni aŭdas ne venas en tiu momento el la gorĝo de la kantanto, sed ĝi venas el sonregistraĵo (oni povus diri el sonkonservo), kaj la kantanto nur ŝajnigas la kantadon per movoj de la lipoj kaj de la tuta korpo.

En la germana oni uzas por priskribi tiun ŝajnkantadon "Playback", esprimo kiu ankaŭ ekzistas en la angla, sed kiu en anglalingvaj landoj signifas nur la "re-ludon" de sonregistraĵo. Tie oni nomas la ŝajnkantadon "sync-dub", do samtempa/sinkrona dublado. Ekzistas multaj aliaj vortoj en la germana kiuj estas pruntitaj el la angla kaj kiuj en la germana havas iom alian signifon ol originale. Estas interese ke la germanangla lingvouzo radias ankaŭ trans la limojn de la germanlingvaj landoj, tiel ke hodiaŭ ankaŭ en najbaraj landoj oni uzas pruntitajn vortojn same kiel en la germana.

La plej konata vorto en la germana kiu ŝajnas esti angla, estas la vorto "Handy" por ĉeltelefono resp. poŝtelefono. Ĝi estas pruntita el la angla kaj tie signifas "praktika, taŭga". Poŝtelefono aliflanke en la angla estas "cell phone" aŭ "mobile phone". Fakte tiu esprimo jam estas malaperonta, ĉar plej multaj poŝtelefonoj hodiaŭ estas kompufonoj (en la angla "smart phones") kaj verŝajne ankaŭ la kompufono baldaŭ fariĝos tiom normala ke ne plu necesos aparte distingi ĝin per propra vorto, do en la angla restos "phone" por la ĝenerala uzo. En Esperanto simile oni simple parolos pri "telefono", ĉar la poŝtelefono pli kaj pli fariĝas la normala telefono. La pruntado de anglaj vortoj en la germana tamen daŭros. Tio tamen tute ne akcelas la internaciecon, ĉar en aliaj lingvoj oni elektas aliajn eblecojn por esprimi ion novan. Tiu enkondukado de anglaj vortoj en la germanan fuŝas la germanan ortografion, ĉar en unu vorto ekzemple la radiko povas esti angla, sed la gramatikaj prefiksoj kaj sufiksoj estas germanaj. Tio estas tre forta kontrasto al Esperanto kie ĉiam ĉiu litero rilatas al difinita fonemo.

Esperanto ne nur en tiu punkto estas la pli bona alternativo.

2014.01.24. Kiel germanoj reinventas anglajn vortojn 2014.01.24. How Germans are reinventing English words