×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.23. Pli longe vivi pro nefumado

2014.01.23. Pli longe vivi pro nefumado

Pli longe vivi pro nefumado

Laŭleĝa protektado de nefumantoj kaj informaj kampanjoj estas valoraj. Studaĵoj montras: La aplikado de tiuj rimedoj savas multajn homajn vivojn kaj plialtigas la vivaspiron de la popolo.

Impostoj sur tabako, informado kaj haltigu-fumadon-programoj dum la pasintaj 50 jaroj savis proksimume 8 milionojn da homoj de frua morto pro fumado. Laŭ usonaj esploristoj mondskale la kvoto da fumantoj en la popoloj signife malaltiĝis. Malgraŭ tiuj sukcesoj la fumado restas centra problemo de la sansistemoj. La absoluta nombro da fumantoj ekde de la 1980-aj jaroj mondskale estas eĉ kreskinta.

En Germanio la nombro da fumantoj de dek jaroj konstante malkreskas. Fumado estas interalie riskofaktoro por kancero, kronikaj malsanoj de la spiraparato kaj por malsanoj de koro kaj sangocirkulado.

En la jaro 1964 ekspertoj publikigis unuafoje ampleksan raporton pri la efiko de la fumado al la sano. Kiel konsekvenco al tiu raporto komenciĝis de ŝtataj kaj privataj institucioj multnombraj kampanjoj kiuj detenu la homojn de la fumado aŭ instigu ilin ĉesigi ĝin. Al tio apartenas ekzemple la plialtigo de la imposto sur tabako, la enkonduko de leĝoj por protekti nefumantojn kaj limigoj de la almerkatigo de tabakaĵoj.

Sciencistoj el Yale esploris en studaĵo kiel tiuj kampanjoj efikis je la nombro de mortoj pro fumado. Ili elkalkulis tiucele unue la konduton de fumantoj antaŭ la jaro 1964, do sen ŝtataj intervenoj. Tio estis interalie kiom da homoj entute fumis kaj kiom da cigaredoj ili konsumis ĉiutage.

La rezulto de la elkalkulo montras ke inter la jaroj 1964 kaj 2012 en Usono mortis 17,7 milionoj da homoj ĉar ili estis fumintaj. Se oni ne estus enkondukinta limigajn paŝojn, ok milionoj da homoj krome estus mortintaj, inter tiuj duoble pli da viroj ol virinoj. Pro la kontraŭfumadaj kampanjoj ankaŭ la vivodaŭro de la tuta enloĝantaro plilongiĝis.

Ankaŭ hodiaŭ ankoraŭ preskaŭ kvinono de la plenkreksaj usonanoj fumas kaj centmiloj da homoj frue mortas pro tiu malvirto. La enkonduko de la kontraŭtabakaj paŝoj laŭ la sciencistoj estas sukceso de la sansistemo, sed necesas daŭraj klopodoj por elimini malsanojn pro tabako kaj por eviti fruajn mortojn pro tabako.

La absoluta nombro da fumantoj en la tuta mondo pro kresko de la tuta homaro eĉ plialtiĝis, tamen la kvoto da fumantoj maltaltiĝis pro la kontraŭbatalado cele al tabako. Kaj oni volas ankoraŭ plifortigi la kampanjojn por forpeli pli da homoj de la fumado.