×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.22. Tutmonda "Strata Vido"

2014.01.22. Tutmonda "Strata Vido"

Tutmonda "Strata Vido" Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Tre emociiga persona sperto

Multaj el vi certe konas la liberan interretan servon "Strata Vido" de Guglo, kiu provizas la retuzantojn per fotaj strataj vidaĵoj de multaj lokoj en la mondo. La supra mapo montras kiuj landoj jam aperas en la datumbazo, tiel ke oni povas virtuale promeni sur iliaj stratoj.

Ĉiu retuzanto, preferinde per sufiĉe potenca komputilo, povas aktivigi tiun programon ene de la guglaj aplikaĵoj "Mapoj" kaj "Tero" kaj spekti panoramajn fotajn vidojn je 360 gradoj vertikale kaj 290 horizontale, kiuj sinsekvas je distanco de 10-20 metroj. Tiel oni povas ternivele vidi partojn de urboj kaj aliaj lokoj en la mondo. Uzante specifajn komandojn, oni povas aperigi la fotojn laŭ malsimilaj pozicioj, anguloj kaj pligrandigoj kaj spuri la itineron de la fotinta veturilo.

Antaŭ kelkaj tagoj, dum virtuala promenado tra la stratoj de la malnova kvartalo de Zagrebo, por finfine ordigi la fotojn tie faritajn en 2001 dum la 86-a UK, subite mi ekscivolis viziti mian naskiĝurbeton Busca [Buska] en nordokcidenta Italujo. Temas pri urbeto de 10 mil loĝantoj je la eniro de la okcitana Valmaira, sen specialaj turismaj allogaĵoj. Do mi tre surpriziĝis malkovrinte, ke multe da ĝiaj stratoj aperas en la datumbazo de la sistemo "Strata Vido". Miaj gepatroj dum la dua mondmilito forkuris al la montoj de la okcitana valo, kie mi naskiĝis. Post la fino de la milito, mia familio enloĝiĝis en Busca kaj en 1951, kiam mi estis 7-jaraĝa, ni ĉiuj transloĝiĝis al Torino. Do, ekde tiam mi ne plu vidis mian naskiĝurbeton. Sed klopodante orientiĝi laŭ miaj malmultaj infanaj rememoroj, post iom da pacienca vagado tra ne konataj stratoj, mi prove indikis per la hometa indikilo pozicion apud iu krucvojo kaj kiam aperis la rilata suba vidaĵo mi restis sen spiro: subite mi vertiĝe retroiris 63 jarojn en la tempon!

Dum kelkaj jaroj post la fino de la milito, pro la malbona ekonomia situacio, ni loĝis en duonsubtera loĝejo, tre humida kaj malhela kaj mi ankoraŭ rememoras niajn ĉiamajn malvarmumojn. Dank' al bonkora najbara familio, poste ni transloĝiĝis en la dua etaĝo de la angula domo, kiu aperas maldekstre en la bildo. Ĝi estas nun restrukturita kaj blanke farbita. Tiam la muroj estis el brikoj.

Laŭ la flagoj mi povas ekscii, ke ĝi fariĝis nun publika konstruaĵo. Videblas supre sub ĝia tegmento, la kolonoj de la trafe sunumita loĝio, kie mi kaj miaj fratoj kutimis ludi. La konstruaĵo je la dekstra flanko de la strato estas la tiama lernejo, kie mi vizitis la unuan kaj duan bazlernejajn klasojn. Kompreneble, male al mia rememoro de ĝi kiel impona konstruaĵo, nun ĝi ŝajnas al mi tre malgranda. La strato mem estis tiam pavita per rondigitaj ŝtonetoj sen trotuaro.

Krome, mi ankoraŭ klare rememoras, ke por liberigi la stratojn de la flanke amasigita neĝo fare de neĝplugilo, oni inundis ilin per torenteto, kies fluo forportis la neĝon. Por ni infanoj tio estis mirinda evento.

Kune kun la ĝojo pro la malkovro de tiaj infanaj rememoroj, mi fariĝis malĝoja konstatinte, ke ne plu estas iu, kun kiu mi povas kunpartigi tiajn emociojn kaj rememorojn: nek miaj gepatroj, nek mia pli aĝa frato, kiu forpasis lastsomere, nek mia pli juna frato, kiu estis tiam tro juna por rememori.

Indas tamen ĉiam renormaliĝi kaj klopodi almenaŭ rideti. Tiucele mi alkroĉas filmeton, kiun mi dublis esperante. Laŭplaĉe spektu kaj ridetu: